El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis...

32
N-ro 4/2005 (217) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO Nova estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio starantoj: Petr Chrdle, Věra Podhradská, Jana Melichárková, Vratislav Hirš, Pavel Polnický kaŭrantoj: Miroslav Vaněk, Jiří Tomeček A-PDF MERGER DEMO

Transcript of El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis...

Page 1: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

N-ro 4/2005 (217)

ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Nova estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asociostarantoj: Petr Chrdle, Věra Podhradská, Jana Melichárková,

Vratislav Hirš, Pavel Polnickýkaŭrantoj: Miroslav Vaněk, Jiří Tomeček

A-PDF MERGER DEMO

Page 2: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Starto organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 4-foje jare. Abono 10 eŭroj (+ 2 eŭrojaerpoŝte), rete Starto: [email protected], rete ĈEA: [email protected] (sekretario)melicharkova@quick. cz (prezidanto)www.esperanto.cz

Komercaj anoncoj: 25 Kč por unulinio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kčpor duonpaĝo, 2500 Kč por tuta paĝo.Duobla reklamo 15% rabato, trioblareklamo 30% rabato. Movadaj anoncojduonpreze.

Membrokotizoj: A 300 Kč, B 200Kč, C 100 Kč, D 500 Kč, Z 1000 Kč,Starto-abono 200 Kč, F libervola,enskribo 20 Kč.

Korespondaj kursoj: 600 Kč ko-mencantoj, 700 Kč progresintoj. Aliĝoj:Jana Melichárková, Polní 938, 696 02Ratíškovice, [email protected]

Libroservo: c/o Pavel Polnický, NaVinici 110/10, 290 01 Poděbrady, tel.325 615 651, [email protected]

Sekcioj de ĈEA: katolika, kristana,blindula, medicina, fervojista, priinformadiko

Komisionoj de ĈEA: pedagogia,gazetara-informa

Asocia adreso: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, c/o Pavel Polnický, Na Vinici110/10, 290 01 Poděbrady, tel. 325 615651, [email protected]

IČO de ĈEA: 00 44 30 34 GRAVA INFORMO!!!NOVA BANKO-KONTO de ĈEA: 195 230 825 / 0300

Poštovní spořitelna Poděbrady

ISSN 1212-009X

Redakto-fermoj: 1.2.; 7.5.; 15.8.; 15.11.

Komitato de ĈEA:Prezidanto: Jana Melichárková, Polní 938,696 02 Ratíškovice, [email protected] (reprezentace ČES, koordinace, vnitřnívztahy, metodika)Vicprezidanto (komitatano A de UEA):Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobři-chovice, tel. 257 712 201, fakso 257 712126 [email protected] (mezinárodnívztahy, odborná aplikace esperanta, vyda-vatelská činnost, EU, retkomunikoj)Vicprezidanto: Jiří Tomeček, Dr. Bureše3, 370 05 České Budějovice, 602 611 584,[email protected] (muzeum)Sekretario: Pavel Polnický, Na Vinici110/10, 290 01 Poděbrady, tel./fax. 325 615651, [email protected] (sekretariát,členská základna, účetnictví)Kasisto: Vratislav Hirš, 683 06Ruprechtov 117, 683 04 Drnovice, 517 385367, [email protected] Komitatano: Věra Podhradská, Poříčí l,603 00 Brno, tel. 543 233 047, [email protected] (kluby, konference, zápisy,čestní členové)Komitatano: Miroslav Vaněk, 507 44 Li-bošovice 104, [email protected], (sekce, komise)Ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio: LucieKarešová, Havlíčkovo nám. č. 1, 130 00Praha 3, tel. 603 444 828 Kontrolgrupo de ĈEA: Prezidanto: JosefHron, Bohdanečská 68, 530 09 Pardubice,[email protected], tel. 466 401 942; Věra Štěpánová, Jana Zajíce 2873/22, 40011 Ústí n. L., [email protected]; Jiří Souček, Mečislavova 223/8, 140 00Praha 4, [email protected] de Starto: Miroslav Malovec,Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, tel. 547240 690, [email protected], [email protected]

Kontrollegis: P. Polnický, V. Kočvara, M.Pastr ňák

Gazetara-informa komisiono: JarmilaČejková, Malý Koloredov 1538, 738 01Frýdek-Místek, [email protected]

98 ¶ Starto 4/2005 ¶ 98

Page 3: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

11-a kongreso de ĈEA En la tagoj 21.-23. 10. 2005 en la hoteloDukla de Vyškov kunvenis cento daasocianoj, por pritaksi sian laboron dumla pasinta periodo kaj por elekti novankomitaton. Vendredo estis alvetura tago, tamen jamantaŭvespere la kongresanoj vizitislokan Bibliotekon de Karel Dvořáček,kie estis instalita Esperanto-ekspozicietoen la koridoro de la dua etaĝo. Ladirektoro D-ro Vladislav Raška personeĉiĉeronis, priskribis la historion de ladomo, montris la mezepokan puton en lavestiblo, prezentis ĉiujn ĉambrojn kunprunteblaj libroj. Kaj precipe labiblioteko fieras pri siaj plej glorajaŭtoroj, romanverkisto Karel Dvořáček(1911-1945) kaj arabisto Alois Musil(1866-1944), kies aventuraj libroj porjunularo popularigas la araban kulturon,sed lia ĉefa signifo estas en sciencajverkoj.

Ekspozicio en la biblioteko

Post la vespermanĝo estis projekciatajfotoj el la kongresoj en Vilno kajZakopane kun komento de junulo MarekBlahuš, poste oni povis ĝui kelkajn

lecionojn el la videokurso Pasporto al latuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabateantaŭtagmeze. La programon inaŭguriskoncerto de la loka infankoruso Motýlek,V. Hirš diris kelkajn vortojn pri Vyškovkaj la ĉeestantoj omaĝis per minuto dasilento al la forpasintoj.

Infangrupo Motýlek

La kunvenon gvidis J. Tomeček. Unue litransdonis la vorton al P. Chrdle, kiuinformis, kiel estis plenumita rezoluciode la pasinta kongreso. Sekvis preskaŭunuhora raporto de la prezidantino V.Podhradská pri la laboro de nia asociodum la lastaj tri jaroj, sekretario P.Polnický prezentis situacion financan kajpri la membrobazo, J. Hron koncizeinformis pri la agado de kontrolgrupo.

______________________________________________________________99 ¶ Starto 4/2005 ¶ 99

Page 4: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

La kulmino de la antaŭtagmeza pro-gramo estis elekto de novaj honorajmembroj de ĈEA: Josef Hron, LudvíkChytil, Zdenka Novotná, JindřichOndráček, Bohuslava Pelclová,Miloslav Šváček.

Novaj honoraj membroj de ĈEA

En diskuto J. Příborský salutis lakongreson nome de la blindula sekcio,Dáša Chvátalová kaj Marek Blahušprezentis novan asocion de la ĉeĥaEsperanto-junularo, M. Vaněk prezentisenketon de opinioj pri nia asocio, P.Chrdle atentigis pri la monkolekto pormonumento omaĝe al Milan Zvara. Prila agadoj de IKUE kaj IFEF raportis M.Šváček kaj J. Tomíšek. La prezidanto de la elekta komisiono K.Janík disdonis balot-biletojn kun nomojde kandidatoj por la nova asociakomitato kaj la kongresanoj havispreskaŭ tutan posttagmezon por pripensisian elekton. Post tagmanĝo la kongresanoj en dugrupoj gvidataj de J. Vojáček kaj V. Hiršpromenis tra Vyškov, vizitis la urbanmuzeon kaj je la 16-a horo ili jamdenove sidis en la kongresa salono porpartopreni la balotadon. Ĉiuj kandidatojestis prezentitaj, poste la kongresanoj

ĵetis balotilojn en balotujon. La rezultoj de la balotado estisprezentitaj post vespermanĝo antaŭ latradicia dancamuzo kun tombolo, kiunsprite gvidis Kvido Janík. Samtempeokazis la unua kunsido de la novakomitato. Kun la disdivido de la funkcioj estis lakongresanoj konatigitaj dimanĉe antaŭ-tagmeze: Jana Melichárková (prezi-danto), Petr Chrdle (vicprezidanto kajeksteraj rilatoj), Jiří Tomeček (vic-prezidanto), Pavel Polnický (sekretario),Vratislav Hirš (kasisto), VěraPodhradská (kluboj, konferencoj),Miroslav Vaněk (sekcioj, komisionoj).La kontrolgrupo estis reelektita: JosefHron (prezidanto), Věra Štěpánová,Jiří Souček (membroj). Josef Hron klarigis, kial ne realiĝisesperantlingva traduko de la Eŭropakonstitucio, poste sekvis riĉa ĝeneraladiskutado pri lerniloj, legolibroj kajpropagandiloj, pri esperantlingvaj retajpaĝoj kaj prospektoj de niaj urboj, priinformado en la gazetaro kaj pri laborokun infanoj kaj studentoj. Fine P. Chrdletralegis la kongresan rezolucion, kiuestis akceptita. La nova prezidantinodankis la ĉeestantojn kaj speciale laorganizantojn kaj fermis la kongreson.

Dum la kongreso funkciis ankaŭLibroservo sub zorgo de Z. Pluhař kajestis prezentitaj novaj libroj (Taglibro demia frato, Heroo de amo, Zamenhofovaulice).

mm

______________________________________________________________100 ¶ Starto 4/2005 ¶ 100

Page 5: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

REZOLUCIOLa 11-a kongreso de ĈEA, okazinta enVyškov de la 21-a ĝis la 23-a de oktobro2005,

aprobas1-e raporton pri la agado de ĈEA, ra-porton pri la mastrumado kaj raporton dela Kontrolgrupo inter la 10-a kaj 11-akongresoj2-e komitatanojn pro la funkciperiodo2005 – 2008: Vratislav Hirš, PetrChrdle, Jana Melichárková, VěraPodhradská, Pavel Polnický, JiříTomeček kaj Miroslav Vaněk3-e la Kontrolgrupon: Josef Hron, JiříSouček kaj Věra Štěpánová4-e la proponon de la Kontrolgrupoenkonduki bazan kotizon por la dum-vivaj membroj de ĈEA, ekz. 100,-Kč/jaro5-e atribuas honoran membrecon al s-anoj: Josef Hron, Ludvík Chytil, ZdeňkaNovotná, Jindřich Ondráček, BohuslavaPelclová kaj Miloslav Šváčektaskas1-e al la komitato de ĈEA realigi laproponon de la Kontrolgrupo enkondukibazan kotizon ankaŭ por la dumvivajmembroj de ĈEA2-e al la komitato de ĈEA teni regulajnkontaktojn kun la ceteraj memstarajEsperanto-organizaĵoj en Ĉeĥio, precipekun la nove fondita Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ)3-e al la komitato de ĈEA plivigligi larilaton al EEU kaj laŭeble enkonduki li-bervolan kotizon por la aktivecoj de

ĈEA enkadre de EEU4-e al la komitato de ĈEA transdoni lakolektitan monon 1 500,- Kč nome de lakongreso al la komisiono por starigo dela monumento de Milan Zvara en Poprad5-e al la komitato de ĈEA pli atenti lalingvan nivelon de oficialaj Esperantajtekstoj (ankaŭ en Interreto)6-e al la membroj de ĈEA pli aktiveklarigadi en sia ĉirkaŭaĵo la eblojn deEsperanto en la informado pri instancoj,urboj, regionoj, organizaĵoj ktp.

Internacia ParoligaSemajno

Inter la 10-a kaj 16-a de oktobro 2005realiĝis en Dobřichovice konversaciajkursoj, kies etoson plej bone esprimasfotoj.

______________________________________________________________101 ¶ Starto 4/2005 ¶ 101

Page 6: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Plenumo de la laborplano2002-2005

Raporto de Věra Podhradská

Esperanto kaj interreto La 26-an de septembro 2005, en laTago de Eŭropaj Lingvoj, publiki-gis japana esperantisto EtsuoMiyoshi en multaj eŭropaj lingvojtutpaĝan anoncon pri Esperanto -nialande ĝi aperis en Právo kunreferenco al nia reta domajno. Tialni klopodis aktualigi la domajnonantaŭ tiu ĉi dato. La domajnonadministras Aleš Tomeček el ČeskéBudějovice, li donis al ĝi novandezajnon, konektis ĝin per ligoj al

aliaj niaj retejoj, precipe al la paĝojde nia junularo, kiujn prizorgasMarek Blahuš kaj Tomáš Břichá-ček. Per tio estis ankaŭ plenumita launua punkto de Laborplano el lapasinta kongreso. En la domajnooni povas trovi ankaŭ mapon deĈeĥio kun indikoj pri niaj kluboj.Kelkaj kluboj havas ankaŭ siajnproprajn retejojn: Brno, MladáBoleslav, tendaro en Lančov,Pardubice, Přerov, Příbram, Svita-vy, Strážnice. El sekcioj havas siajnpaĝojn IKUE, sekcio de Informadi-ko, Sekcio de Junularo kaj la Peda-gogia Komisiono. Ankaŭ la mem-stara asocio AEH havas sian retanprezentiĝon. Alia punkto estis krei Esperant-lingvajn retajn paĝojn de ĉeĥajurboj. Nove sukcesis Viktor Dvořákĉe oficialaj retaj paĝoj de MoravskéBudějovice (kun traduko de ZdeněkHršel) kaj Margit Turková ĉe ofici-alaj paĝoj de Příbram. La magis-trato de M. Budějovice volas kunla-bori kun nia asocio kaj ligi kontak-tojn kun novaj partneraj urboj en lamondo pere de Esperanto. El plifrua tempo ekzistas paĝoj pri Most,Svatý Jan pod Skalou, Muzeo deŠumava, Helštýn, Hostýn kaj Psiki-atrio en Kroměříž. Oficialaj paĝojde Pardubice kaj Strážnice informaspri la loka Esperanto-movado. Info-rmon pri preskaŭ ducent ĉeĥaj urbojenmetis en la retan enciklopedion

______________________________________________________________102 ¶ Starto 4/2005 ¶ 102

Page 7: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Vikipedio Petr Tomašovský el Hlu-čín, kiu apartenas al la plej aktivajkontribuantoj al la enciklopedio en-tute. Li aldonis informojn ankaŭ priniaj historiaj regantoj, aktoroj k.s.,sekve apenaŭ iu alia lando en la in-terreto disponigas tiom da informojen Esperanto kiel Ĉeĥio. Miroslav Malovec enmetis enVikipedion ĉiujn informojn elEnciklopedio de Esperanto el lajaro 1935, por ebligi aktualigon deĉiuj artikoloj pri nia tutmondamovado, kaj aldonis artikolojn prikelkaj ĉeĥaj verkistoj. Ceteraj niajkontribuantoj al Vikipedio estasMarek Blahuš, Jan Pospíšil, DimitriLoverman kaj Vít Zvánovec. En la reto estas publikigataj ankaŭgazetoj Starto, Dio Benu, Informilode AEH kaj Aŭroro, nove aperasankaŭ protokoloj el la komitatajkunvenoj, asocia statuto kaj aliajdokumentoj. Tri niaj plej grandajbibliotekoj (ČES, Česká Třebová,Brno) kaj Libroservo estas troveblajen la reto. Atingeblaj estas ankaŭkvar kursoj de Esperanto en la ĉeĥalingvo. Personoj, kiuj estasatingeblaj rete, ricevas ankaŭ tielnomatajn Retajn Komunikojn deĈEA, kie estas aktualaĵoj pli rapideanoncataj ol en presataj informiloj. Brno havas en la interreto urbanenciklopedion, kien la lokaj espe-rantistoj sendis kontribuojn pri siaj

eminentuloj (Scheiber, Vondroušek,Šikula, Krchňák) kaj pri kelkajeventoj (fondo de la klubo, VerdaStacio, Konstitucia kongreso deĈEA). La kontribuoj estis akceptitajkaj publikigitaj. Prof. Novobilskýkompletigis informojn pri sia patro,kiun tribunalo en Brno kondamnisal morto dum la okupacio. En Přerov estis pro meritoj pri lapropagando de la urbo per Espe-ranto honorigita Ludvík Chytil permedalo J. A. Komenský - la infor-mo estas publikigita en la reto en laurba informilo. En la reto troviĝas komprenebleankaŭ vico da eksterlandaj Esperan-to-retejoj. La brazila paĝo, nomataĜangalo, alportas ĉiutage raportojnpri politikaj kaj aliaj eventoj en lamondo, ĉiutage ĝin vizitas 3500homoj. Ĝangalo preparas ankaŭprojekton de esperantlingva televi-do, la priskribo de la projekto ekzis-tas en 12 lingvoj inkluzive de la ĉea(ni ne scias, kiu tradukis). La retejoNUN alportis interesaĵojn elEsperantujo, kiujn la homoj memenmetis. La retejo Esperanta litera-turo en la reto kolektas informojnpri ĉiuj beletraj Esperanto-tekstoj,kiujn esperantistoj en la tuta mondopublikigis en la reto. Per klako demuso vi povas malfermi kaj legiĉiun el la tekstoj, do ĝi impresaskiel reta biblioteko plena de libroj,

______________________________________________________________103 ¶ Starto 4/2005 ¶ 103

Page 8: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

ekde poemoj ĝis romanoj. Permusoklako vi povas malfermi infor-mejon pri la originaj Esperanto-verkistoj (en niaj retejoj ankaŭĉeĥlingve). Nun ekzistas en la tutmonda retopluraj miloj da Esperanto-prezent-iĝoj, precipe de UEA, landaj kajfakaj asocioj, Akademio de Espe-ranto, unuopaj kluboj, ankaŭkursoj, vortaroj, enciklopedioj kajliteraturo, fine ankaŭ gazetajartikoloj kun mencio pri Esperanto.Interretaj serĉiloj trovas ĉirkaŭ 100milionojn da lokoj kun la vortoEsperanto. Troveblaj estas ankaŭprofesiaj firmaoj, kiuj uzas Espe-ranton (KAVA-PECH, PenzionoEspero) aŭ kiuj nomiĝas Espe-ranto (kafejo Esperanto en Frýdek-Místek), multaj hoteloj Esperantoen la mondo. En Mladá Boleslavaktivas firmao Esperanto s.r.o., kiuliveras tenilojn por freziloj kajtorniloj, en Uherský Brod kantasinfana koruso Esperanto.

Sekcioj Membroj de ĈEA grupiĝas laŭ siajinteresoj en diversaj sekcioj. Nihavas sekciojn tre aktivajn, kiujeldonas informilojn por siaj mem-broj, organizas renkontojn kaj akti-ve partoprenas agadon de interna-ciaj organizoj. Al la plej aktivajapartenas la katolika sekcio kajsekcio de blinduloj, same kiel lamemstariĝinta asocio de handika-puloj. Per riĉa agado povas fieri ankaŭsekcio de fervojistoj kaj sekcio kris-tana. Sian agadon disvolvas ankaŭsekcio de informadiko, fonditaantaŭ tri jaroj en la pasintakongreso. Post jaroj de klopodado pri restar-igo de junulara sekcio formiĝis ĉi-jare memstara organizo de la ĈeĥaEsperanto-Junularo. Unu el la moti-voj de la memstareco estas esperoĉerpi subtenojn el junularaj fondu-soj, kiujn nia asocio apenaŭ ricevus. Apud la menciitaj sekcioj ekzistasen nia asocio ankaŭ sekcioj pasivaj,kiujn iniciatis unuopuloj, sed netrovis daŭrigantojn. La komitatoklopodis helpi al funkciuloj revivigila agadon, sed la komitato ne povaskrei sekcian programon nek labor-planon. Laŭ la Statuto sekciojnformas asocianoj de simila intereso,sed se la intereso forvelkis, ne ha-vas sencon teni la sekcion formale.

______________________________________________________________104 ¶ Starto 4/2005 ¶ 104

Page 9: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

La asocia komitato decidis nuligi lasekcion de SAT-amikoj, kiu lastfojemontris vivon en 2001, kaj skoltansekcion, ĉar ankaŭ ĝi dum plurajjaroj ne laboris. La pedagogia sekcio estis ŝanĝitaje pedagogia komisiono, ĉar ligikontaktojn kun ILEI por la asociotre gravas. Ni alparolis funkciulojn de lamedicina sekcio kaj de la ŝakasekcio, sed kiel jam estis dirite, laaktiveco devas veni de la sekcianoj.Gazetara kaj informa komisiono Post la forpasinta Drahoš Kočvaraekzorgis pri la kolektado de gazetajeltondaĵoj Jarka Čejková kajsenlace kolektas artikolojn en laĉeĥaj amaskomunikiloj pri ideo deinternacia lingvo kaj pri Esperanto-movado. Kelkajn el la artikoloj onipovas trovi en nia interretadomajno. Aŭtoroj de la kontribuoj aŭ iliajiniciatintoj estas kutime esperant-istoj, niaj asocianoj. Gazetaro bezo-nas impulson, kia estis ekzemple latutpaĝa intervjuo kun la japanaesperantisto Etsuo Miyoshi en laĵurnalo Právo aŭ apero de niapoetino Eli Urbanová en televidajprogramoj Velký vůz kaj Barvyživota aŭ de Jaroslav Suchánek enRadio Ostrava. Proklami sin publi-ke esperantisto povas ĉiu el ni kaj

ne bezonas temi nur pri amasespektataj televidaj programoj kielMilionář, Riskuj kaj AZ kvíz, kiepartoprenis ankaŭ niaj membroj,kiuj menciis Esperanton kiel sianhobion. Ĉu vi alparolis lokajnredakciojn okaze de la Tago deEŭropaj Lingvoj la 26-an deseptembro? De tempo al tempo la redaktorojmem alparolas niajn membrojn,ekzemple meze de aŭgusto la ĵur-nalo Rovnost turniĝis al MiroslavMalovec kun kelkaj demandoj, kiesrespondoj poste aperis en formo deintervjuo. Tamen oni publikigis nurtion, kio koncernis la urbon Brno,ne ekzemple informon pri nia ten-daro en Lančov. La redakcioj ĝene-rale rifuzas artikolojn, kiuj propa-gandas Esperanton, sed interesiĝaspri artikoloj, ke pere de Esperantoestis propagandata ilia urbo aŭregiono, ekzemple dum la univer-sala kongreso. Memstara ĉapitro povus esti klubajbultenoj, informiloj kaj cirkuleroj,kiuj pro manko de mono kaj devolontuloj aperas ne regule kajperdigas intereson de la membraro.Iomete povas helpi publikigado enla interreto, kvankam ne ĉiujesperantistoj estas retanoj. Kelkaj kluboj, sekcioj kaj bultenojjam havas sian retan paĝon, al laceteraj ni povas helpi, sed necesas

______________________________________________________________105 ¶ Starto 4/2005 ¶ 105

Page 10: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

trovi iun respondeculon, kiu gardosaktualecon de la informoj, ĉar ne-aktualaj informoj malutilas anstataŭpropagandi. Se vi trovos paĝon kunne plu validaj informoj, ne hezituskribi al la aŭtoro. Ni vivas en lamondo de informoj kaj vi mem scias,kiel oni aprezas aktualan kaj precizaninformon. La konkurso pri la plej bela reta paĝone realiĝis, ĉar ni havis sufiĉe da labo-ro kun nia propra domajno, plie la pa-ĝoj ankoraŭ ne estas sufiĉe multaj. Latasko do transiras al la venontafunkcia periodo. En la reto estas alirebla kompletalernolibro de Theodor Kilian, aktual-igita de Dieter Berndt kaj MiroslavMalovec kaj transformita en retankurson fare de sinjoro Zdeněk Maršík,kiu mem ne estas esperantisto, sedfavoranto kaj bona komputilisto. Mi-chal Balík, geedzoj Kareš kaj JosefVojáček la unuopajn lecionojn laŭt-legas kaj la unuaj 14 lecionoj do estasdisponeblaj ankaŭ en aŭdo-versio.Simile ni volus prilabori la kores-pondan kurson de Josef Cink.

StartoLa presado de Starto estis transigita elOpava al Litomyšl kaj la lasta numerojam estis presita en Svitavy, kie inĝ.Dvořáková loĝas proksime de lapresejo kaj povas pli helpopretekunlabori. Ŝia propono enmeti enStarton aktualajn invitilojn por aran-ĝoj estis uzata nur sporade.

La redaktoro grupigas la kontribuojnne laŭvice, kiel ili alvenis, sed laŭparencaj temoj (klubaj raportoj, kon-dolencoj, aranĝoj, datrevenoj ktp.).Sed dum la laboro li ne scias, kiujkontribuoj ankoraŭ venos ĝis la reda-ktofermo, pro tio ne ĉiuj artikolojestas lokitaj tute logike, se ili venislastmomente. Plej facile estas pri-laborataj tiuj kontribuoj, kiujn liricevis rete kaj Esperantlingve, sed liscias prilabori ankaŭ tiujn, kiuj venissurpapere kaj en la ĉeĥa lingvo. Laŭ lakodekso de redaktoro devus esti ĉiujkontribuoj Esperantlingvaj. Esceptonni faras tiam, kiam ni turniĝas alkomencantoj.Verkistoj Bone funkcias kunlaboro kun la verk-istinoj Věra Ludíková, Zdenka Ber-grová kaj lastatempe ankaŭ Eva Kan-tůrková. Jiří Patera tradukas fabelojnde Z. Bergrová, jam forpasinta Jaro-slav Mráz esperantigis tekstojn Pošlito dál (Sendu ĝin pluen) de V. Ludí-ková. Nun daŭrigas la laboron M.Malovec. En la lasta libro Pošli to dálIII estis lia artikolo pri la Esperantaverkisto František Omelka kaj poemojde Eli Urbanová, Zdenka Bergrová,Jiří Karen, Čestmír Vidman kaj GerritBerveling. La enkondukan tekstontradukis el Esperanto al la lingvo eweKokou Sagbadjelou, la prezidanto detogolandaj esperantistoj. M. Malovecprizorgas ankaŭ interretan paĝon, kieestas la nomitaj ĉeĥaj verkistoj pre-zentataj.

______________________________________________________________106 ¶ Starto 4/2005 ¶ 106

Page 11: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

El aktivadoj de laKatolika Sekcio

La nunjaraj aktivadoj de la Katoli-ka Sekcio de ĈEA estis sufiĉe abun-daj, kompreneble precipe por tiuj, kiujilin povis aktive partopreni.

Jam februare ekestis ebleco parto-preni kristanan seminarion por espe-rantistoj en Strasburgo kun vizito deEŭropa Parlamento kaj renkonto kunties deputitoj. La sekcion dum laseminario reprezentis ĝiaj prezidantoMiloslav Šváček kaj vicprezidantoIng. Jan Kalný, kiu tie prezentis treinteresan prelegon.

En la monato majo okazis du belajaranĝoj. La unua estis tritaga renkontode la sekcianoj en Česká Třebová,kadre de kiu okazis ankaŭ konferencode la sekcio kun elekto de la sekciakomitato por trijara balotperiodo. Ladua estis ankaŭ renkonto ne nur de lasekcianoj, sed ankaŭ de ekstendaranojde la naŭ katolikaj E-tendaroj, okaz-intaj tiutempe preskaŭ mirakle envilaĝeto Herbortice. Tridek ekstenda-ranoj renkontiĝis rekte sur la iamatendarejo, por kune rememorigi al sineforgeseblajn travivaĵojn.

Belegajn travivaĵojn en internaciaesperantista medio eluzis julie dudekunu sekcianoj, partopreninte la 17-anEkumenan E-Kongreson en hungaraurbeto Piliscsaba. Kadre de ĝi nemankis ekskursoj al urbo Esztergomkaj la ĉefurbo Budapeŝto.

Nu kaj aŭguste okazis la plej gravanunjara sekcia aranĝo – la 14-a Kato-lika E-Tendaro en Sebranice. Parto-prenis ĝin 55 personoj, inter ili kvingastoj el Slovakio kaj Slovenio. Kro-me por unu-du tagoj vizitis la tenda-ron multaj karaj gastoj. Sian lingvo-scion oni povis pliperfektigi en E-kursoj por komencantoj, progresintojkaj en la konversacia kurso.

Belegajn kongresajn travivaĵojndum la pasintjara IKUE-kongreso o-kazinta en Litovio memorigis al nioktobre en nia lando gastanta kant-koruso el la kongresurbo Kretinga, kiudanke al niaj sekcianoj havis ne nurgarantitan bonan tranokteblecon, sedankaŭ eblecon prezenti sian belegankoncerton en urbo Holešov.

Kompreneble, multaj sekcianojankaŭ aktive partoprenas aranĝojn dealiaj asociaj sekcioj kaj lokaj E-klubojaŭ rondetoj. Tion atestas ankaŭ la fak-to, ke kvar personoj el ses honorigitajper titolo „Honora membro de ĈEA“estas ĝuste membroj de la katolikasekcio.

Jam dek kvin jarojn aperas kvaron-jara gazeto de la sekcio „Dio benu“,legata ankaŭ en multaj eksterlandoj.

Tiom nur tre koncize pri aktivadojde la Katolika Sekcio en la nuna jaro.La venonta jaro fariĝos por la sekciotre grava, ĉar ĝi transprenis realigidenove gravan taskon – aranĝon de la59-a Kongreso de IKUE en Velehrad,en la tagoj de la 8-a ĝis la 15-a de ju-

______________________________________________________________107 ¶ Starto 4/2005 ¶ 107

Page 12: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

lio 2005. Kun ĝojo estis akceptitapropono de Ĉeĥa E-Junularo, ekligikunlaborajn kontaktojn kun nia sek-cio, precipe ankaŭ lige kun aranĝo dela venontjara IKUE-kongreso. Parto-preni la kongreson povas ne nur lakatolikaj esperantistoj, sed ĉiuj, kiujsimpatias kun iliaj aktivadoj. Plidetalajn informojn rilate al la kon-greso kaj la Katolika Sekcio de ĈEAvolonte disponigos al vi ĝia prezi-danto Miloslav Šváček, Tršická ul. 6,751 27 Penčice, retpoŝte: [email protected] aŭ pertelefone: 581 228304, akireblaj ili estas ankaŭ pere deTTT-paĝoj:http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/

Jednání svazového výboru

Dne 12. 11. 2005 se konalo v Brně 13.jednání výboru ČES. Bylo to prvníjednání nového výboru zvoleného nasjezdu ve Vyškově. Na jednání byli pozváni odstupujícíčlenové, paní Libuše Dvořáková a panJindřich Ondráček, předseda dozorčírady pan Josef Hron, redaktor Starta panMiroslav Malovec a předsedkyně ČEMslečna Dáša Chvátalová. Nový výbor poděkoval odstupujícímčlenům za jejich práci, popřál zdarv jejich další činnosti a osobním životě apředal malé pozornosti. Členové výboru si rozdělili dalšíkompetence (viz strana 98), rozpracovaliusnesení, určili postup další práce,ustanovili inventurní komisi a zabývalise záležitostmi týkajícími se esperant-

ského odboru v Muzeu v České Třebové. Dále se zabývali členskou základnou,hospodařením svazu a přípravou rozpoč-tu na rok 2006. V rámci snižování výda-jů stanovili čtyři pravidelná jednáníročně a schválili hlasování prostřed-nictvím e-mailu. Členové výboru zodpovědní za činnostklubů a sekcí se zkontaktují s jejichpředsedy a dohodnou se na další spolu-práci s výborem. Na svazových internetových stránkáchjsou vystaveny informace ze sjezdu veVyškově, budou vystavovány zápisyz jednání výboru a elektronická verzečasopisu Starto. Výbor byl informován o jednání E-Vi-šegrádské čtyřky v Bratislavě a o vněj-ších vztazích s EEU.

-mv-

Lada BALA - 85

Ladislav Bala el Moravské Budějovice,membro de EK Třebíč, honora membrode ĈEA, festis la 28-an de aŭgusto 2005sian 85-jariĝon. Li apartenis al ĉefajkunlaborantoj de Pavel Sittauer dum or-ganizado de Someraj Esperanto-Tenda-roj en Lančov. La historion de la tendaroli dokumentis per ekspozicio de fotoj(instalita en la tendaraj oficejo kajmanĝejo) kaj per detala statistiko pri lapartoprenintoj de la kursoj en la tendaro.

Dieter Berndt - 70 La 29-an de junio 2005 ĝisvivis70-jariĝon nia germana lanĉovano„Čenda“, tradukinto de Knaboj deKastora Rivero de J. Foglar.

______________________________________________________________108 ¶ Starto 4/2005 ¶ 108

Page 13: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Novaj honoraj membroj

Samideano Ing. Josef Hron – membrode EK de Dr. SchulhofPardubice, kie li aktivelaboras kiel kasisto. Gvidaskonversacian kurson. En1996 li fariĝis membro,poste prezidanto de asociakontrola komisiono. Li

aktive laboras ankaŭ en AEH, nun kielvicprezidanto. Nunjare li gvidis karava-non al UK Vilno, kiun aranĝis AEH.Krom tio, li jam kelkajn jarojn kompilasgrandan Esperanto-vortaron en elektro-nika formo kaj prelegas pri tiu laboro.En lasta tempo li ankaŭ publikigas endiversaj gazetoj kaj ĵurnaloj.

Samideano Ludvík Chytil esperantist-iĝis jam en 1953, membro de EK Přerov.

Li apartenas al fondintojde la klubo kaj multajnjarojn estis kluba prezi-danto. Li senĉese estis kajĝis nun estas „motoro“ dela klubo. Li scias laŭdibonan laboron, sed ankaŭ

kritiki, kio al li ne plaĉas, estas egale ĉuĉe ni aŭ eksterlande. Li partoprenis jam12 universalajn kongresojn de UEA kajpartoprenas multajn diversajn aranĝojnenlande kaj eksterlande. Li esperantigismultajn propagandajn materialojn priPřerov kunlaborante kun urbaj insti-tucioj – urba magistrato, urba muzeo. Enla jaro 2004 la urbestro transdonis al liurban premion – Medalon J. A.Komenský pro propagando de la urboper Esperanto.

Samideanino Zdenka NOVOTNÁ, pre-zidantino de Esperanto rondeto „Ami-

keco“ en Česká Třebo-vá. Ŝi aktive laboras an-kaŭ en AEH kaj IKUE.De 1986 ŝi oferemeinstruas lernantojn enbazaj lernejoj en ČeskáTřebová, Opatovec,

Brandýs n/Orlicí. Kun „siaj“ infanoj ŝipreparas propagandajn programojn, or-ganizas diversajn programojn – scene-tojn, dancetojn, kantetojn ktp., kiujnsukcese prezentas en diversaj aranĝoj, -asociaj konferencoj, diversaj renkon-tiĝoj, sed ankaŭ eksterlande – Francio,Britio, Pollando, Hungario, Italio,Litovio, Latvio, Kroatio. La programojhavis ĉie grandan sukceson. ZdenkaNovotná aperas ĉie, kie ŝi estas necesapor Esperanta movado.

Samideano Jindřich ONDRÁČEKunuafoje kontaktis Es-peranton en la jaro1953 en Plzeň, kie livizitadis Esperanto-kurson gvidatan de lafama ĉeĥa esperantistoRudolf Burda. En tiujaro li ankaŭ aniĝis en

la Esperanta Klubo de Plzeň. Ekde lajaro 1955 li estas senĉese ĝis hodiaŭmembro de la Esperanta Klubo enPraha. Li funkciis, ekde sia aniĝo,preskaŭ en ĉiuj komitatoj de la Klubo.Ties prezidanto li estis en la jaroj1965 – 1966 kaj 1979 – 1984, kasistode la Klubo li estas de 1997 ĝis hodi-

______________________________________________________________109 ¶ Starto 4/2005 ¶ 109

Page 14: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

aŭ. Li aktive laboris ankaŭ sur lakultura kampo Esperanta, nome liestis membro de siatempe famekonataVerda Ĉaro de Julio Baghy. Ĉi tiugrupo ĝis nun havas gravan lokon enla historio de Esperanto-movado. Enla jaro 1999 li estis elektita por laKomitato de Ĉeĥa Esperanto-Asociokaj tie li funkciis ĝis nun kiel kasisto.Ekde la jaro 1978 li estas dumvivamembro de ĈEA (kategorio F). S-anoOndráček povas prave fieri pri tio, keli ekde sia unua kontakto kun Espe-ranto senĉese, sen ajna interrompo,aktive kaj sindone laboras por ĝi endiversaj sferoj de la movado. Liapartenas al la homoj, kiuj per siasindona kaj persista laboro helpis kajhelpas al nia movado superi eĉmalfacilajn tempojn.

Samideanino Bohuslava Pelclová, espe-rantistiĝis jam emerita, la unuan infor-

mon pri Esperanto ŝi aŭdisen radio-elsendado. Ŝi fin-studis korespondan kur-son, poste ankoraŭ parto-prenis diversajn kursojnkun ekzamenoj, ankaŭ enSlovakio kaj en Bulgario

ŝi ricevis atestojn pri siaj scioj.Kvankam ŝi vivas en Šternberk, ŝiaktivas en EK Olomouc, instruisEsperanton en la klubo, sed ankaŭ enreligia lernejo Caritas. Ofte ŝi parto-prenis diversajn aranĝojn kaj kongre-sojn. Ĝis nun ŝi preskaŭ regule parto-prenas aranĝojn en la tuta respubliko kajofereme akompanas handikapitanamikinon D. Vokáčová. Ŝi estas

konvinkita, ke Esperanto donis al ŝimulton – bonegan aktivecon en emeritaaĝo.Samideano Miloslav Šváček havas

eksterordinarajn meritojnpor Esperanto-movado.Li dediĉas ĉiun siantempon kaj fortojn pre-cipe al laboro por IKUE.Li organizis jam 20 ten-darojn, 2 kongresojn enĈeĥio kaj kunorganizasaliajn en eksterlando,

redaktas gazeton „Dio benu“. Estimonde esperantistoj pruvas elekto porfunkcio de la prezidanto de IKUE. Liorganizas karavanojn al kongresoj deIKUE aŭ ekumenaj. Samideano Šváčekankaŭ multe dediĉas sin al junaj espe-rantistoj. En la jaro 2006 denove okazos59-a kongreso de IKUE ĉe ni enVelehrad.

Karel FRANC - 80

Karel FRANC el Pardubice, honoramembro de ĈEA, atingis la 6-an deaŭgusto 2005 sian 80-jariĝon. Li estis gvida persono de Esperanto-movado en Pardubice, kie li organizisRenkontiĝojn de Pacbatalantoj en latotalisma tempo. Sed lia signifo estastut-asocia - li estas iama sekretario deĈEA, multjara estro de la ekzamenakomisiono de ĈEA kaj estro de lektorojĉe skribaj kursoj. Gravan spuron li postlasis ankaŭ kielaktivulo en SET Lančov, por kiu liprizorgadis instruistojn.

______________________________________________________________110 ¶ Starto 4/2005 ¶ 110

Page 15: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Ĉefdelegito de UEA

Mi koncize informos vin pri individuamembreco en UEA. En la jaro 2004 UEA havis 5856 indivi-duajn membrojn, kio estis iom pli multeol en 2003. Ĉi-jare la kresko daŭris kajen septembro la nombro de individuajmembroj jam superis 6000 unuafoje postla jaro 2001. Aparte rimarkindas, ke la nombro de ju-naj individuaj membroj kreskas pli rapi-de ol averaĝe. En 2004 TEJO nombris436 individuajn membrojn sed ĉijare lanombro superos 500.Do kiel en Ĉeĥio? En tiu ĉi jaro 2005aliĝis pere de ĉefdelegito entute 73 indi-viduaj membroj de UEA, kio ja superiskelkajn lastajn jarojn! Dankon al vi ĉiuj,kiuj ne hezitas tiamaniere subteni lainternacian movadon.Laŭ kategorioj: MG - 6 esperantistoj,MJ/MJ-T - 44 esperantistoj, MA - 23esperantistoj. Krome, 3 esperantistoj aŭkluboj uzis eblecon simple aboni larevuojn Esperanto aŭ Kontakto.Mi alvokas vin plu daŭrigi vian indivi-duan membrecon !!!Kiel membro de UEA: Vi apartenas alkomunumo de esperantistoj en 120landoj - vi subtenas Esperanto-movadontra la mondo - vi estas aktuale informata(pere de Jarlibro aŭ revuoj depende devia kategorio) - Vi ĝuas malplialtankotizon por partopreni UK-on aŭ IJK-on. La kotizoj por 2006 estas fiksitaj samekiel por tiu ĉi jaro:MG (membro kun Gvidlibro – miatentigas vin, ke en tiu ĉi kategorio vi nerajtas je malplialta UK-kotizo) 200,-Kč

MJ-T (membro kun Jarlibro, ĝis 29 jarojmembro en TEJO kun la revuo Kontak-to) 490,- KčMA (membro kun Jarlibro kaj la revuoEsperanto) 1220,- KčAbono de Esperanto: 770,- KčAbono de Kontakto: 460,- KčPri la pago. Plej bone pagu vian kotizondum la monatoj decembro kaj januaro.Bonvolu akcepti, ke pli poste mi ne tiomofte administras – momente mi nelaboras (ne estas komputilo je miadispono ĉiutage) kaj restas kun mia etafilo ofte en montaro.Vi povas pagi la kotizon ĉe ajna filio„Poštovní spořitelna“ aŭ ĉe preskaŭ ĉiufilio „Česká pošta“, kie vi prenu laformularon „VKLAD“. La konto estas:195 230 825. „Variabilní symbol“: alunuaj kvin punktoj enskribu numeron devia ĈEA-legitimilo (ĝi estas indikata ĉevia adreso, kiam vi ricevas Starton). Sevi ne estas membro - simple enskribukvin nulojn: 00000 kaj atentigu min privia pago (plej bone per interreto, aŭtelefone aŭ poŝte) kaj poste por pluajkvin punktoj enskribu 06941. „Kon-stantní symbol“ estas 0379 kaj la nomopor la konto: Český esperantský svaz.Estimataj delegitoj kaj fakdelegitoj.Bonvolu kontroli aktualecon de viaadreso ktp. en la Jarlibro 2005 kajeventuale informu min pri ĝia ĝustigo.Mi jam ricevis kelkajn ĝustigojn eĉ sentiu ĉi anonco – dankon (vi ne denoveinformu min).Mi deziras al vi ĉion la plej bonan en viaprivata, profesia kaj esperantista vivo enla jaro 2006.Lucie Karešová, Havlíčkovo nám. 1, 13000 Praha 3, tel 603 444 828, e-mail:[email protected]

______________________________________________________________111 ¶ Starto 4/2005 ¶ 111

Page 16: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Výsledek ankety

V minulém čísle jsme zveřejnili anketu,na kterou jsme dostali 58 odpovědí.Zveřejňujeme nyní výsledky na ty otáz-ky, na které bylo možno odpovědětzaškrtnutím uvedených možností. Číslauvádějí počet odpovědí u uvedenémožnosti. Některé ze zajímavýchrozvedených myšlenek uvedeme příště.

1 Jak jste se naučil(a) esperanto?Samouk 12 - korespondenční výuka 12 -v klubu 30 - jinak 8.

2 Jste členem / členkou nějaké espe-rantské organizace? (doživotní / řado-vý) ČES 23/30, AEH 3/20, UEA 3/18,SAT 0/5, místní klub 9/36, jiné 2/6.Bývalé členství: ČES 3, AEH 1, UEA 2,SAT 2, místní klub 6, jiné 3.

3 Máte / měl(a) jste nějakou funkci?Ano 38, ne 17.

4 Účastníte se esperantských akcí?Klubové schůzky 47, jazykové semináře22, konference ČES 37, zahraničnísetkání 23, jiné 21.

5 Jak hodnotíte práci výboru svéhoklubu? Kladně 40, záporně 1,nezajímám se 4, jinak 7

6 Jak hodnotíte práci sekcí ČES?Kladně 29 - záporně 2 - nezajímám se13 - jinak 12.

7 Jak hodnotíte práci výboru ČES?Kladně 36 - záporně 1 - nezajímám se 9- jinak 10.

8 Jak hodnotíte práci výboru dalšíchorganizací? AEH: Kladně 34 -nezajímám se 12; UEA: Kladně 24 -

nezajímám se 12, jinak 4; SAT: Kladně10 - nezajímám se 24.

9 Jste dostatečně informován(a) o děnív esperantském světě? ČES: mail 16,web 10, zpravodaj 24, časopisy 31;AEH: mail 6, web 2, zpravodaj 19,časopisy 7; Klub: mail 3, web 4,zpravodaj 14, časopisy 7.

11 Měla vaše dosavadní činnost klad-ný vliv na rozšíření esperanta? Ano 33- ne 9 - jiný 12.

12 Jak hodnotí vaši činnost přátelé,kolegové ze zaměstnání, sousedé ap.?Kladně 36 - záporně 4 - jinak 21.

13 Uspokojuje vás dosavadní stavfungování a prezentace těchto espe-rantských organizací? (Ano / Ne /Neumím odpovědět) ČES 28/13/9, AEH31/1/12, UEA 18/3/17, SAT 10/0/23,místní klub 28/12/4.

16 Pomohla vám znalost esperantamimo hnutí? Ano 41, ne 14.

17 Navštěvujete se také s jinými espe-rantisty mimo organizované akce?Ano 41, ne 14.

18 Podporujete zavedení univerzální-ho jazyka jako jednacího jazyka EU?Ano 51, ne 5.

21 Doporučil(a) jste za poslední rokněkomu studium esperanta nebopřijmutí členství ve svém klubu? Ano 38, ne 16.

22 Vážíme si soukromých aktivit pro-pagujících esperanto. Měly by být alezastřešeny svazem. Souhlasíte? Ano 39, ne 24.

______________________________________________________________112 ¶ Starto 4/2005 ¶ 112

Page 17: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

25-a ĈESAT fare de E-Asocio „Saksa Svisio“

La aranĝo ĈESAT (Ĉeĥa-Saksa Tago)jam havas multjaran tradicion. Ĝi ligiĝasal kontaktoj inter geesperantistoj en nor-da Ĉeĥio kaj Saksio, kiuj origine komen-ciĝis jam dum 20-aj jaroj de la pasintajarcento. Iniciatintoj de novaj regulajrenkontiĝoj estis post longa paŭzo antaŭ25 jaroj gesamideanoj el Ústí n. L. kaj elPirna. Ĉelima situo kaj proksimeco deambaŭ urboj (42 km) prezentis la ĉefanrolon por tio.

Ĉijara aranĝo okazis la 9-an de oktobrokaj komenciĝis je la 11-a horo en lavilaĝo Dürrröhrsdorf-Dittersbach, pro-ksime de Stolpen (sur tiea Belvedere„Schöne Höhe“ – rigardejo Bela altaĵo).Tie ni aŭdis tre interesajn informojn prila agado de bienestro Johann GottliebQuandt (1787-1859), en kies familiofunkciis kiel instruisto fame konata J.W. Goethe. J. G. Quandt, konata ŝatantode arto kaj artaĵoj, ĉirkaŭigis sin perhomoj de tiu fako. Ĝuinte iliajn oftajnkontaktojn, inkluzive tiujn kun Goethe,li esprimis sian dankemon per konstruo

de malgranda somera sidejo sur la men-ciita altaĵo. Ĝi aspektas kiel malgrandakasteleto kaj servis kiel somera renkont-iĝejo por multflankaj diskutoj de Quandtkaj liaj geamikoj. La konstruaĵo estasbone prizorgata kaj oni uzas ĝin nun kielkoncertejon, geedziĝejon kaj klerigejon.Salono estas belege ornamita, suprajnpartojn de muroj ornamas plejparte cita-ĵoj de Goethe-poezio.

Post la tagmanĝo ni reveturis al Pirna-Copitz, kie okazis ekde la 14.00 h enrestoracio “Gartenfreude” (Ĝardenaĝojo”) prelego pri psikiatria hospitalo”Sonnenstein” (samnoma kastelo kajankaŭ la urbokvartalo de Pirna) - prele-gis prof. d-ro Hans Eichhorn (originaPirna-ano, nun li estas vivanta proksimede Postdam), kiu preferas kuracmetodojnpor mense malsanaj pacientoj sen medi-kamentoj. Dum paŭzoj inter unuopaj programerojkaj post la prelego de d-ro Eichhorn ha-vis ĉiuj 27 partoprenantoj el Saksio,Turingio kaj Ĉeĥio (P. Jačka-Kroměříž,J. Kříž-Ústí n. L. kaj M. Smyčka-Č.Budějovice) sufiĉe da tempo por babilikaj praktiki la lingvon. Disadiaŭo estiskortuŝa, kiel ĉiam.

Josef Kříž

______________________________________________________________113 ¶ Starto 4/2005 ¶ 113

Page 18: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

100-jara jubileo de GermanaEsperanto-Asocio

83-a GEA-Kongreso BraunschweigBrunsviko 02-05.06.2006

La 19-an de majo 1906 estis fondita enBrunsviko la Germanlingva EsperantistaSocieto kun membroj el Germanio,Aŭstrio kaj Svislando. Prelegos: D-ro sc.Detlev Blanke, D-ro Werner Bormann,D-ro Ulrich Lins, Prof. Erich-DieterKrause. Aliĝilojn bv. peti de la GEA-komisiito pri aranĝoj: ChristianDarbellay, Kaiserstr. 39 DE - 24143Kiel, Tel. 0431/ 73 77 88, [email protected]

La 18-a Aroma Jalto lingva Esperanto-festivalo

29.04-09.05.2006 Krimeo, Jalto. Semi-narioj por Esperanto-instruantoj; lingvajdiversgradaj kursoj; Universitato; eks-kursoj, piedmarŝoj; koncertoj; ludoj.Bona parolkapablo necesa. La aliĝonbonvolu sendi al Volodimir Hordijenkoĝis la 1-a de marto 2006 UA-01133,Kijiv-133, p.k. 35; tel. (044) 285 17 01Reta adreso: [email protected]

Esperanto en Afganujo

Juna kuracisto Saidnabi Saidilhomzoda,vicprezidanto de la Taĝika Esperanto-Asocio, instruas en Kabulo E-on en 4posttagmezaj kursoj (komence kun 150lernantoj) malgraŭ la senĉese eksplo-dantaj bomboj. Tiel nia lingvo dis-vastiĝas inter perslingvanoj.

Enlanda informado * La 31-an de oktobro 2005 alportisZpravodaj z Okříšek (Informilo de Okří-šky) informon pri desegnokonkurso porinfanoj omaĝe al H. Ch. Andersen en lafranca Vendomois - la duan premion enkategorio B akiris Anna Nováková (5-aklaso) el Esperanto-rondeto de Okříškykaj pluraj dek partoprenantoj ricevishonoran mencion. La lernejestro D-roJaromír Velc kaj instruistino d-inoKamila Bártlová solene transdonis al ŝila diplomon kun du esperantigitaj ĉinajfabeloj kaj ĉeĥlingva fabelaro deAndersen.* La 10-an de novembro 2005 en la UrbaBiblioteko de Mladá Boleslav estissolene baptita nova Legolibreto II.redaktita de Jindřiška Drahotová kajMiroslav Vaněk (kiu tralegis kelkajnfragmentojn kune kun Milada Kolářovákaj Vladimír Kolář) .* Esperanto není obtížný jazyk (Espe-ranto ne estas malfacila lingvo) enRovnost 22.10.2005 kaj Esperanto jelehké (Esperanto estas facila) enVyškovské noviny 27.10.2005 estas dusimilaj artikoloj, kiujn redaktorino PetraCidlinská verkis pri Vratislav Hirš okazede nia asocia kongreso en Vyškov.

Upozorňujeme členy, že termín k zapla-cení členského příspěvku je konec roku.Klubům a kroužkům, které poukážíčlenské příspěvky do 31. 12. 2005 naúčet svazu připíšeme na jejich podúčetvedený svazem částku 10% zezaplacených příspěvků.Nezapomeňte si včas předplatitčlenství v UEA a odběr nabízenýchčasopisů.

114 ¶ Starto 4/2005 ¶ 114

Page 19: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

La stato de la FakaLibraro de ĈEA

La pasinta kongreso de ĈEA taskis alla Komitato refunkciigi la iamanLibraron de Scienca-Teĥnika Sekcio deĈEA. Ĉi tiu libraro, ekde sia estiĝo,troviĝis en pluraj lokoj en Ĉeĥio kajzorgis pri ĝi sinsekve 3 respondeculoj –s-anino Marie Bartovská, s-ano JanWerner kaj s-ano Jan Pospíšil. Ĉiu el larespondeculoj uzis „sian“ sistemon de lakatalogado, kaj se oni konsiderosplurfojan transportadon de la libraro, neestas mirinda la fakto, ke la ordo de lalibraro en la tempo de ties transpreno dela lasta respondeculo estis iom ĥaosa.

En la jaro 2002 fakte estis en la trans-prenata libraro sume 60 vortaroj, 255fakaj libroj, 9 prospektoj, 100 revuojkaj 94 beletraj libroj – do entute 518publikaĵoj Esperantaj aŭ pri Esperanto.Ĉe la malnovaj libroj oni ne ŝanĝis laĝisnunan iom komplikan sistemon dekatalogaj numeroj/signoj, tamen lanovajn publikaĵojn oni katalogas laŭ lanova maniero, nome en 5 grupoj:

1. Vortaroj kaj terminaroj;2. Lernolibroj kaj gramatikoj de Espe-ranto (eventuale de aliaj planlingvoj);3. Fakaj libroj kaj prospektoj enEsperanto el ĉiuj sciencaj branĉoj;4. Revuoj kaj ĵurnaloj Esperantaj, kajfakaj kaj nefakaj;5. Beletro.

Ekde la jaro 2002 ĝis 2005 la FakaLibraro de ĈEA plu kreskis, nome je26 vortaroj kaj terminaroj, 25 lerno-

libroj de Esperanto, 41 fakaj libroj, 1kolekto de revuo kaj 20 libroj beletraj– t. e. sume 113 publikaĵoj. Oni nundifinas ankaŭ, kiu libro estas tiomvalora, ke oni ĝin ne rajtas prunti eksterla Libraro.

Kiam en la jaro 2002, iom post iom,transprenadis s-ano Zdeněk Pluhař, kielnova respondeculo, la Fakan Libraron, ĝiestis lokita en la ejojn de Libroservo deĈEA, ĉar s-ano Pluhař zorgis samtempeankaŭ pri la Libroservo. La refunkciigonde la Faka Libraro ĝenis la fakto, ke ĝidevis, same kiel Libroservo, ŝanĝi dumla 3 lastaj jaroj sian lokon, el Praha-Běchovice al Dobřichovice, kaj ĉi-jarefine al Poděbrady. Tamen dum la jaro2004 estis la Libraro refunkciigita.Ĉiuj novaj alkreskaĵoj estis katalogitaj,ellaborita la regularo por la libro-pruntado kaj komenciĝis pruntado delibroj pere de poŝto. Bedaŭrinde laenergio elspezita por la refunkciigo de laLibraro ne havas adekvatan eĥon en laintereso de la membroj de ĈEA –averaĝe du pruntoj dum jaro estasmalĝoja fakto.

Aldone mi menciu, ke dum la lastatranslokigo de la Libraro al Poděbrady(en junio 2005), kie pri ĝi zorgas lasekretario de ĈEA s-ano Pavel Polnický,estis likviditaj fakaj libroj ĉeĥaj kajgermanaj, kiuj tute ne tuŝis Esperantonkaj krome estis tro malnoviĝintaj (ilidevenis plejparte el la 40-aj kaj 50-ajjaroj de la pasinta jarcento).

Nun ni nur esperu, ke estontepliintensiĝos la intereso de niaj membrojpri la faka literaturo deponita en niaFaka Libraro.

08.10.2005 zp

______________________________________________________________115 ¶ Starto 4/2005 ¶ 115

Page 20: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Nia "Esperanto-muzeo" rimarkoj kaj imagoj

Kiam metis samideano J. Pištorala proponon fondi Esperanto-muze-on ĉe Urba Muzeo en Česká Třebo-vá, la komitato de ĈEA estis entuzi-asmigita. La kondiĉoj por tiu agotiutempe ŝajnis optimumaj. Lamovado estis sufiĉe vigla, la asociakomitato laborema, direktoro de lamuzeo estis esperantisto, en Č.Třebová bone funkciis Esperanto-klubo. Favora estis ankaŭ fakto, kela urbo estas grava fervoja nodo denia respubliko, do facile atingeblade estontaj vizitantoj. La iniciato deJ. Pištora estis unuanime akceptita,la aferon pozitive pritraktis ankaŭ laurba deputitaro kaj sekve estissubskribita kontrakto inter ĈEA kajla urbo pri establo kaj plua prizorgode Esperanto-fako en la muzeo. Laŭ nuntempa vidpunkto la kon-trakto ne estis jure sen mankoj, sedtiam ni ĉiuj - kio ja inter espe-rantistoj ofte okazas - estis plenajde entuziasmo kaj espero kajdetalojn ni malatentis. La Espe-ranto-fako de la muzeo komenceĝuis subtenon de esperantistoj,venadis kelkaj por ordigi materi-alon, kiu komencis amasiĝi en lamuzea deponejo precipe kiam laasocio mem kaj ankaŭ iuj Espe-

ranto-kluboj ekhavis problemojn prisiaj kunvenejoj ktp. Venis ankaŭkelkaj postlasaĵoj - de J. Karen, J.Rumler, J. Mařík, tiu estis ekster-ordinare ampleksa - kaj pluaj. Iompost iom la subteno de esperantistojmalfortiĝis, poste tute ŝrumpis pres-kaŭ al nulo. Mi vizitadas la depo-nejon laŭeble ofte, tamen en lastajjaroj mi apenaŭ trovas tie espe-rantiston. Sed ja ankaŭ estas vero,ke oni ne povas deponejon demuzeo libere vizitadi - tio ja validasĝenerale - kaj krome, esperantisto-volontulo devas bone orientiĝi en lamovado kaj ĝia historio porrespondeme klasifiki valoron deamasigita materialo - ne ĉiu paperoestas dokumento grava por historio. La komenca evoluo aspektis espe-rige kaj oni ne tro cerbumis, kionalportos fakto, ke samideano J.Pištora foje pro aĝo eksiĝos el laposteno kaj la muzeon estros novapersono. Tiu momento venis en lajaro 2003, de tiu jaro direktas lamuzeon nova persono, Mgr.Voleská. Ŝi - diference de J. Pištora- estas kvalifikita fakulo - ŝi studishistorion kaj muzeosciencon en laSilezia Universitato en Opava. Sedŝi ne estas esperantistino. La ŝanĝode la gvidpersono baldaŭ alportisproblemojn, kiujn oni nun strebassolvi. Al ĉeĥaj esperantistoj venisinformoj pri minaco direkte al la"Esperanto-muzeo" kaj ĝia eventu-

______________________________________________________________116 ¶ Starto 4/2005 ¶ 116

Page 21: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

ala malfondo. Eĉ mi skribis longanmalkontentigan leteron al la urb-estraro kaj akre mi kritikis rice-vitajn informojn, kelkfoje mi disku-tis ankaŭ kun la nova direktorino.Simile la komitato de ĈEA komen-cis agi - laŭ mia opinio ĝi iom for-dormis kaj vekiĝis preskaŭ "post ladekdua horo". Tamen - en kia statonun fakte estas la muzeo kaj kiajnintencojn havas ĝia prizorganto -tion mi emus iom priskribi. Porĝuste kompreni tiujn problemojn,estas necese mencii kelkajn ĝene-ralajn aferojn. Kolektoj, kiuj estas en muzeoj kajgalerioj - kompreneble escepte detiuj, kiuj estas privataj - estasprotektataj de la ŝtato, kion deklarasla leĝo 122/2000 Sb. (tio signifas"Kolekto de leĝoj"). Ĝi preskribas,kiel oni devas registri, prizorgi kajŝirmi kolektojn kaj iliajn unuopajnobjektojn. Mi aldonu, ke tiaj kolek-toj estas registritaj de ministerio dekulturo, sen kies konsulto oni nerajtas kun kolektoj manipuli - dovendi, dediĉi, nuligi ktp. Samma-niere oni traktas ankaŭ kun kolektoprivata, se ĝia posedanto envicigosĝin sub ŝtata protekto. Eble simila principo estas ankaŭ enaliaj ŝtatoj, tial ekz. la origine pri-vata Fajszi-kolekto en Budapeŝtoestas envicigita en Landan Fremd-lingvan Bibliotekon kaj nun ĝin

protektas la Hungara ŝtato. La supremenciita leĝo difinas, ke kolektaĵojkonsistas el objektoj moveblaj kajnemoveblaj. Alian econ de kolek-tataj objektoj ĝi ne mencias, tamenoni komprenas, ke ĉiu objekto estasspaca, do tridimensia. Tio rezultasel preskriboj, kiel oni devas lakolektojn listigi. Laŭ la leĝo onidevas ĉiun eron de kolektaĵo listigimemstare, oni devas priskribi ĝin,konstati ĝian materialon, mezuriĝiajn dimensiojn, pesi ĝin, noti ĝianaŭtoron - se ekzistas, daton deekesto, daton kaj manieron de ĝiaeniro en kolekton, ktp. Plua punkto de la menciita leĝodiras, ke oni devas aparte markiarkivajn dokumentojn, se tiuj estasparto de la kolekto. En realo tiosignifas, ke ĉiu "papero" devas havipropran numeron kaj registrankarton. Kaj mi efektive dum miajkelkaj vizitoj en deponejo en Č.Třebová vidis, ke laborantoj de lamuzeo kelkajn semajnojn pesis,mezuris kaj signis ĉiun el pli ol kvinmil libroj, kiuj nun estas en laEsperanto-biblioteko, kiu jam estasregistrita kiel oficiala kolekto. Ĵus cititajn postulojn apenaŭplenumas dokumentoj, kiuj rezult-iĝas el agado de esperantistoj kajnun amasiĝas en la muzea depo-nejo. Krom nur kelkaj aspektemuzeaj objektoj - la libroj, kiujn mi

______________________________________________________________117 ¶ Starto 4/2005 ¶ 117

Page 22: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

jam menciis, plue insignoj, medaloj,bustoj de Zamenhof, kompletajalbumoj - la plej granda parto dekolekto estas paperaj dokumentoj.Sed por tiuj validas alia leĝo - n-ro499/2000 Sb. "pri arkivado kajskriboagendo." Al tiuj, kiuj laŭ tiuleĝo havas devon prizorgi doku-mentadon, apartenas ankaŭ civit-anaj organizaĵoj - do la leĝo de-vontigas al tio ankaŭ nian asocion.Tiu "arkiva" leĝo rigore difinas, ki-ajn dokumentojn oni devas konser-vi kaj kiu estas rajtigita inspektition. Grava diferenco de ambaŭ ĉitie jam menciitaj leĝoj estas ankaŭtio, ke por la "muzea" leĝo(122/2000) estas la supera instituciola ministerio de kulturo, dum por laleĝo "arkiva" (499/2004) la mini-sterio de internaj aferoj. "Arkiva"leĝo ne postulas registron de ĉiuunuopa ero, la dokumentoj havantajian komunan econ - ekzempleaŭtoron, fakon, posedinton ktp. -formas "fondaĵon", kiu restas kieltutaĵo kun eventuala nombro defolioj. El tio sekvas, ke dokumen-taro pri Esperanto-agado en nialando povas formi kelkajn fon-daĵojn, ekzemple de centra oficejo,de faka agado, de unuopaj klubojaŭ unuopaj gravaj esperantistoj.Tamen tion oni rajtas fari nur enarkivejo, sed ne en muzeo. La arkiva leĝo ankaŭ difinas, keĉiu "produktanto" de arkivaĵoj de-

vas krei "arkivan regularon", laŭ kiudevas la institucio mem klasifikisiajn proprajn dokumentojn kajkonservendajn materialojn ĝi postetransdonas al koncerna arkivejo, tiosignifas al distrikta, regiona aŭcentrala arkivo. La arkiva regularodevas esti aprobita de ŝtata arkivejo.Diferencon inter muzeo kaj arkivejoklare ilustras ankaŭ kutima informopri grandeco de kolektita materialo.Muzeoj ĉiam anoncas, kiom daobjektoj ili havas, dum arkivojpublikigas, kiom da metroj daarkivaĵoj ili havas. Do estas sufiĉeklare, kiel diferencajn kondiĉojn deprizorgado postulas objektoj muzeajkaj arkivaj. Oni do ne povas miri,ke nova estrino de la muzeo ne troemas trakti esperantaĵojn kiel mu-zeaĵojn, dum ili havas karakteronde arkivaĵoj. Des pli, kiam en lamuzeo neniu regas Esperanton - do,kiel oni ekkonu, pri kio temas kajĉu la dokumento estas por historiograva? Alia plendo de la estrinorilatas al kompletigado de lakolekto: Kiam la muzeon gvidisaktiva kaj konata esperantisto, liricevadis sufiĉan stokon da diversajesperantaĵoj, kiujn li envicigis alkolekto. Sed nun la movado nursporade provizas la muzeon pernovaj aperintaĵoj kaj oni ne atendu,ke la muzeo havos sufiĉe dafinancoj por aboni aŭ aĉeti novajn,ofte sufiĉe kostajn esperantaĵojn. Ĉi

______________________________________________________________118 ¶ Starto 4/2005 ¶ 118

Page 23: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

tie oni devus fidi esperantistojn, sedtio ne estas por oficiala institucioakceptebla. Kaj sen regulakompletigado baldaŭ ĉiu kolektofariĝas torseca, pri tio neniu muzeoestus kontenta.Kiel mi vidas pluajn solvojn dediskutitaj problemoj? Ĉar mi estas daŭra optimisto, mi nefalas en malesperon. Mian optimis-mon firmigas fakto, ke la bibliotekokun preskaŭ ses mil katalogitajlibroj jam enskribiĝis inter ofici-alajn kolektaĵojn laŭ supre cititaleĝo. La bibliotekon prizorgas plua,fake aprobita laborantino de lamuzeo, Mgr. J. Peková, kiu ankaŭricevis klerigon en la SileziaUniverzitato en Opava. Ŝi sciaskelkajn lingvojn, do principe ŝikapablas pri la kolekto-bibliotekoĝuste informi. Baldaŭ ŝia labor-kampo plivastiĝos pri Esperantajgazetoj, kiujn mi ordigas. En nunatempo estas registritaj jam pli ol250 diversaj gazeto-titoloj, kiujprezentas kelkajn milojn dajarkolektoj kaj kelkajn dekmilojnda unuopaj numeroj - ĉiu el ili estaslistigita. Nur poste komenciĝos plualaboro - klasifiki kaj decidi pri ĉiudokumento. Mi komprenas, ke tiulaboro la historiistojn en la muzeone entuziasmigas, cetere tio ja neestas ilia tasko, ĉar mi jam klarigis,ke ĉiun dokumentaron klasifiku ĝia"naskanto" laŭ aprobita arkiva

regularo. Tion nek la asocio, nekkluboj, kies dokumentaron la mu-zeo transprenis, faris. Ĝenerale, laŭmia scio, iu arkiva regularo en niaasocio ne estas. Do, antaŭ labo-rantoj de la muzeo staras malfacilalaboro, komplika ankaŭ pro fakto,ke la plej multaj materialoj estas enlingvo, kiun ili ne parolas. Amplek-son de estonta laboro mi povasilustri per jena ekzemplo: Kiam lamuzeo ricevis heredaĵon de J.Mařík, entute naŭ grandajn "bana-najn" skatolojn, mi preskaŭ tutanjaron enmanigis unu paperon post laalia, ĉiun mi devas almenaŭ flug-okule tralegi kaj specifi ĝianvaloron. La kaŭzo estis, ke s-anoMařík interesiĝis ne nur priEsperanto, sed ankaŭ pri historio desia naskiĝregiono Benešov, priSudetoj kaj ĉeĥaj-germanaj rilatoj,pri historiaj eventoj en la jaroj1945, 1948, 1968, sed ankaŭ prifakaj problemoj de rubaĵoj kaj pripatento-problemoj, ĉar tio estis liajprofesiaj laborkampoj. La heredaĵone estis diferencigita, tial oni devisserĉi en ĉiu "papero", ĉu ĝi rilatas alEsperanto kaj ĝia movado, en kiu s-ano Mařík longajn jarojn plenumisgravajn postenojn. Post longa kon-trolado restis fine nur duono de laorigina materialo, kaj nur tiu restoprezentas por nia historio gravajndokumentojn. Tamen, eĉ tiu laboroankoraŭ ne finiĝis, ĉar oni ja devas

______________________________________________________________119 ¶ Starto 4/2005 ¶ 119

Page 24: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

denove trastudi restintajn dokumen-tojn, ĉar Mařík en la movado akti-vis en pluraj fakoj. Vidante kvanton da deponatamaterialo en la muzeo, mi kompre-nas, ke ĝia elektado forprenuslaborkapaciton de la muzeaj labo-rantoj por vico da jaroj. La homo,kiu tiun taskon volus plenumi,devus ankaŭ esti bona esperantisto,kiu kapablas orientiĝi en la movadokaj ĝia historio kaj iomete kom-prenas ankaŭ al laboro en arkivejo.Kaj ni diru sincere - kun kiom datiaj nia movado disponas? Kompreneble, la plej bona solvoestus privata asocia muzeo, kiupovus ordigi la muzeaĵojn laŭpropraj reguloj kaj bezonoj. Sed niamovado - des pli la asocio mem -estas tro malforta por finance tenikaj funkciigi similan instituton. Neestas do alia ebleco ol fidi oficialannemovadan instituton, kiu la taskonde Esperanto-muzeo plenumos - sedtiukaze ni, movadanoj, devas res-pekti leĝojn kaj regulojn, kiuj portia laboro validas. Ni povas, pliprecize, devas tian institutonsubteni, ni povas helpi, konsili kajdemandi ties laborantojn, sed ni nerajtas protesti kaj ordoni. Mi firmekredas, ke la gvidantaro de lamuzeo en Č. Třebová konservossian bonan rilaton al ĝis nun jamfarita laboro en la Esperanto-fakokaj ke inter ĝi kaj komitato de ĈEA

restos daŭra akordo. Tamen mikapablas eĉ imagi, ke en la kazo demalintereso en Č. Třebová la mu-zean fakon kiel tuton povus trans-preni alia publika muzeo el lokokun pli riĉa movada historio kaj kunsufiĉa deponeja kaj eskpoziciaspaco, ekzemple Olomouc, Prostě-jov kaj aliaj. Sed povus tiun taskontranspreni ankaŭ ekzemple Přerov,kie funkcias Muzeo de Komenio --do, muzeo nomita laŭ "patro de ideode Internacia Lingvo", finfine en ĝieĉ nun jam estas ia-tia Esperantamaterialo, ekzemple en postlasaĵode J. Krumpholc, kiu apartenis aleminentaj personoj en Moravio kajne nur pro agado en nia movado. Mifakte nur eliminus muzeajn insti-tuciojn en niaj urbegoj, kiel Prago,Brno ktp., kie intereso pri tiel"marĝena" afero kiel Esperanto pro-bable estus tiesflanke tute bagatela. Sed mi povus eĉ imagi, ke en Č.Třebová restus nur "muzeeca"materialo kaj arkivaĵojn transprenusdestinita arkivejo, do oficiala ŝtatainstitucio, kiu garantiu, ke ĉiudokumento estus bone prizorgatakaj konzervata. Ĉar en nia kazotemas pri la movado tutŝtata, certetio devus estis Centra Ŝtata Arkivo. Tamen oni devus tiun dokumentanamason klasifiki kaj traelekti antaŭĝia translokigo al eventuala koncer-na akceptonto. V. Kočvara

(mallongigita de la redaktoro)

______________________________________________________________120 ¶ Starto 4/2005 ¶ 120

Page 25: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Sonĝoj

Karakterizas min tri handikapoj:mi malbone vidas, mi malboneaŭdas, mi malbone paŝas. Sed dum la nokta dormado estadasĉio alie. Mi estas kapabla fari mianplej ŝatatan okupon – la legadon.Anticipe mi diras, ke averaĝa nom-bro de mi tralegitaj libroj estis 150jare. En la sonĝo (ĉu tio estas sonĝoinstigita per profunda DEZIRO?)mi senbare tralegas dikan libron.Mia koro estas plenigita de ĝojo, keneniu obstaklo estas plu en ĉi-afero;nur oni devos tion resperti, kiam mivekiĝos... Post la vekiĝo – kiaembaraso! Dum la muzik-festivalo „PragaPrintempo“ mi sidas en la koncertasalonego kaj ĝuas la muzikon –same kiel dum mia tuta vivo mifaradis. Denove – granda ĝojo, keestas forigita mia nekapablo aŭdi.Kiel facile mi tion reĝuos post miavekiĝo! Sed post la vekiĝo – kiaseniluziiĝo! Ankaŭ okazadas, ke irante pretersportstadiono, mi estas pelata de laemo viciĝi inter la konkurantojn kajkuri, kuri. Mi faras tion – ne daŭraslonge – mi kuras fronte, lasanteĉiujn post mia dorso, mi atingas lacelrubandon – kaj jen, oni gratulasal mi kaj la tuta stadiono furiozaspro mia sukceso... Kia feliĉo esti

mov-kapabla, eĉ tiel eminente!Morgaŭ mi devos trakti kun miakuracisto, kiu preskribas al midiversajn pilolojn kontraŭ ostopatio,kial mi devas uzadi bastonojn porsubteni miajn operaciitajn artikojn.Vana obstaklo en mia vivo, se mitiel bone sportas. Tuj morgaŭ mipritraktos! Sed morgaŭ – kiaturmentiĝo! Okazis ankaŭ: mi staras sur podio,preta alparoli grandan nombron daĉeestantoj... UK komenciĝas. Miflue parolas Esperanton, mi espri-mas miajn pensojn kaj sentojn tielarde, ke la salonego sonas peraplaŭdo. Ho – kia malpeziĝo, ke mitiel senerare parolas Esperante kajne bezonas morgaŭ iri kun timo alla Esperanto-kurso por progresintoj,ke mi ne devas embarase rigardi enla okulojn de nia instruisto sami-deano Werner. Kia ĝuo tiel flueparoli nian ŝatatan lingvon. Venasmorgaŭa mateno. Mi petas mianamikinon: „Margit, ĉu vi povastraduki jenan rakonteton, por ke nialegantaro de STARTO komprenumiajn sentojn, miajn travivaĵojn,kiujn mi povas tiel ĝui nur enSkokovy“? En Skokovy, la 13-an de novembro2005

Čestmír VidmanP.S. Mi klopodos, ke venonte esturealigita almenaŭ ĉi tiu lasta sonĝo!

______________________________________________________________121 ¶ Starto 4/2005 ¶ 121

Page 26: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Novaj vortojNa přání čtenářů zveřejňujeme výrazy,které se týkají počítačů, internetu amobilních telefonů.počítač komputilo; uživatel uzanto; klá-vesa klavo; klávesnice klavaro; entereniga klavo; kurzor kursoro, tajp-montrilo; zapsat do počítače enkom-putiligi, klavi, tajpi; soubor dosiero,fajlo; adresář, složka (souborů) dosier-ujo; podadresář, podsložka subdosier-ujo; pevný disk durdisko; disketadiskedo; cédéčko (CD) kompakta disko(KD), lumdisko, laserdisko, kodoromo;DVD lumdiskego; vypálit bruligi,registri; vypalovačka laserdiska regis-trilo; mechanika CD laserdiska legilo;disketová mechanika diskeda legilo;program programo; Windows Vindozo;Word Virdo; font, písmo (souborpísmen) tiparo; formátovat strukturi,aspektigi; přeformátovat restrukturi,reaspektigi; přepsat anstataŭigi; klik-nout myší na (mus)klaki al, alklaki (permuso); koš rubujo, paperkorbo; obnovitrefreŝigi; updatovat ĝisdatigi; storno,zrušit, cancel nuligu, rezignu; virus viruso; antivirus senvirusigilo, kontraŭ-virusilo; zazipovat zipi, kompaktigi,densigi, kunpremi; rozzipovat malzipi,malkompaktigi, maldensigi, malkun-premi; periferní zařízení periferiaĵo;skenovat skani; skener skanilo; tisk-nout printi; tiskárna printilo; monitormonitoro, ekrano. internet interreto; poskytovatel připo-jení, provider (ISP) Interret-peranto;server servilo; WWW (world wide web= celosvětová pavučina) TTT (tutterateksaĵo); www stránka TTT-paĝo,

retpaĝo; www stránky, website TTT-paĝaro, retpaĝaro; doména domajno;hlavní stránka ĉefpaĝo, frontpaĝo,hejmpaĝo; prohlížeč foliumilo, krozilo,TTT-legilo, retumilo; vyhledávač serĉ-ilo; odkaz ligilo; hyperlink hiperligilo;nahrát (program) alŝuti; stáhnout,downloadovat (program) elŝuti; menumenuo; přihlašovací jméno, uživatel-ské jméno uzant(o)nomo, salutnomo;heslo pasvorto; e-mail (elektronickápošta) retpoŝto, elektronika poŝto; e-mailová adresa ret(poŝt)adreso; e-mail(elektronický dopis) ret(poŝt)mesaĝo;zavináč @ ĉe, heliko, envolvita a; e-mailová schránka leterkesto, retpoŝt-kesto; spam spamo, trudreklamo; přílo-ha aldonaĵo, almetaĵo, alkroĉaĵo,kunsendaĵo; připojeno konektite; nepři-pojeno nekonektite; odpojeno mal-konektite.mobil poŝtelefono; telefonní číslo tele-fonnumero; hovor voko; odchozí hovorelvoko; příchozí hovor envoko; zavolatalvoki; nabít ŝarĝi; nabíječka ŝarĝilo;baterie akumulatoro; kapacita kapacito;výdrž elteno; pohotovostní doba pre-tectempo; doba hovoru paroltempo;roaming (telefonování v zahraničí) vo-jaĝumo; displej ekrano; anténa anteno;SIM karta SIM-karto; operátor opera-toro, telefonkompanio; textová zpráva(SMS) tekstmesaĝo, somoso; poslatSMS sendi somoson, sendi tekstmesa-ĝon; multimediální zpráva (MMS)bildmesaĝo; WAP (wireless applicationprotocol; mobilní internet) SKAP (sen-kabla aplikaĵprotokolo); GPS (globalpositioning system; navigační systém)globala loktrova sistemo; kalkulačkakalkulilo; budík alarmo. -mm, blahma-

______________________________________________________________122 ¶ Starto 4/2005 ¶ 122

Page 27: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Esperanto-MuzeoIEMW kaj Kolekto por planlingvoj, kiuestas integra parto de Aŭstria NaciaBiblioteko, en tiuj ĉi tagoj translokiĝas:ĝi ricevos pli taŭgan kaj pli facilealireblan lokon. Ne plu vi trovos ĝin enMichaelerkuppel. Ĝi estos baldaŭ vizitebla ĉe la novaadreso: Kolekto por planlingvoj kajEsperanto-muzeo, Palais Mollard,Herengasse 9, AT-1010 Vieno.Tamen viajn poŝtajn sendaĵojn direktual la centra poŝta adreso de AŭstriaNacia Biblioteko: "Kolekto por plan-lingvoj kaj Esperanto-muzeo, Josefs-platz 1, AT-1015 Wien, Aŭstrio."Bonvolu viziti ĝian retpaĝon, kie viestas bonvena precipe uzi la libro-katalogon Trovanto:http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm

RET-INFO

Esperanto en Polička La 5-an de novembro de 2005 sam-ideaninoj Marie Minářová kaj LibušeDvořáková partoprenis renkontiĝon enPolička. Ĉi-tien alveturis 25 gesam-ideanoj el Praha, Žamberk, Lanškroun,Česká Třebová, Svitavy, Litomyšl,Polička kaj Sebranice. En programo estisekskurso al la entrepreno Řebíček –premejo de plastoj. Kvankam la eks-kurso estis antaŭe interkonsentita, neniuel tiu entrepreno alvenis. Tial ni vizitistombejon, kie estas entombigita famakomponisto Bohuslav Martinů. Ni tra-rigardis la urban placon kaj restojn deurbaj muregoj. Postagmeze en restoracio

Jordán rakontis Miroslav Havran el laurbo Litomyšl ne nur pri siaj sportajtravivaĵoj, sed ankaŭ pri la vivo en lalandoj, kiujn li vizitis, ekzemple NovaZelando, Japanio, Kanado, Usono kajaliaj. Miroslav Havran apartenas interniaj konataj maratonveteranoj. Lipartoprenis ankaŭ mondfaman 100-anjubilean maratonon en Bostono. Liahobio estas fotografi. Ni vidis belegajnnaturajn sceneriojn.

Skribu leteron al Avo Frosto!

Pasintjare Avo Frosto ricevis preskaŭunu milionon da leteroj kaj respondis en37 lingvoj, inkluzive la brajlan kaj Espe-ranton. Kompreneble Avo Frosto ankaŭĉi-jare ne forgesis Esperanton kaj res-pondos tiel al la Esperantlingvaj leteroj. Estas utile, se sur la koverto en bonevidebla maniero vi indikas, ke temas priEsperanto. Estas ja plurdek volontuloj ĉela Nordpolusa Poŝtoficejo, kaj foje ili nescias, en kiu lingvo oni skribis la leteron.Vian leteron sendu al: Avo Frosto, Norda Poluso, KanadoHOH OHO CANADA, inf: NormandFleury, [email protected]

______________________________________________________________123 ¶ Starto 4/2005 ¶ 123

Page 28: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Esperanto en BurundioSinjorino Teraza Kapista instruas Espe-ranton al 70 etaj kursanoj malgraŭ tremalfavoraj kondiĉoj (manko de lerno-materialo, manko de akvo, manko detelefonoj kaj komputiloj, tro multe dainfanoj en unu klaso ktp.).

Esperanto en SenegalioMi estas s-ano Alphonse Diatta, prezi-danto de Senegala Esperanta Asocio(S.E.A.) kaj mi serĉas kontaktojn kunEsperanto-asocioj en Orienta Eŭropo.Mi partoprenis mian unuan UniversalanKongreson en Varsovio en 1987, estisen Budapesto kaj en Zagrebo. Mi ĝoj-atendos bonajn amikecajn rilatojn kunEsperanto-asocioj. Adreso: S-roAlphonse Diatta, B.P. 21231 Dakar-Ponty, SN-Dakar, Senegalio/Sénégal.

Esperanto en Togolando

De la 25-a de julio ĝis la 26-a de aŭgusto239 infanoj kaj junuloj lernis en InstitutoZamenhof (Togolando) kadre de la feriajkursoj. Estis disponigitaj lecionoj pri lafranca, angla, matematiko kaj fizikajsciencoj. Sep instruistoj gvidis la kurson

sub la kontrolo de ATTIOGBE- AGBE-MADON B. Mensah, GBEGLO Koffikaj SAGBADJELOU Kokou.

Foto: Libera Folio

De la 22-a de aŭgusto ĝis la 1-a deseptembro 2005 okazis kursoj por ko-mencantoj, kiujn instruis s-ro KOUEVITogbe Basile laŭ METODO 11 kajZagreba Metodo.

Gbeglo Koffi

SMS al Afriko

Tintis mia mobilo. Mi legis, ke estasmesaĝo. Mi devis malkovri la enhavon.Jen do franca teksto aperis. Mi rekonis laskribinton. Li estas Benina Esperantisto.Mi tuj respondis ne en la franca, sed enEsperanto. Plia mesaĝo lia venis tagojnposte, nun en Esperanto. Li forgesisakuzativon kaj aliloke misuzis ĝin. Mirespondis korektante la teksteton. Enaliaj tagoj devis atingi min "somosoj"interne de Togolando, kaj ankaŭ de tiesekstero. Pliafoje mi forigis skoriojn.Naskiĝis do en mi ideo pri uzo de tiu ĉiilo por disvastigi Esperanton. Necesas, ke esperantistoj tra la mondosendu somosojn al afrikanoj, kolektadode telefonnumeroj ĵus komenciĝis.

Gbeglo Koffi

______________________________________________________________124 ¶ Starto 4/2005 ¶ 124

Page 29: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

KALENDARO 200618-23. 4. 2006 Semajna LingvaSeminario en Skokovy. Pliaj informojwww.mlboleslav.cz/esperanto aŭ [email protected] 1.-7. 6. 2006 Ekoturisma Seminario(EKOTUR 2006) en la urbetoDobřichovice apud Prago kaj ties ĉirkaŭaĵo. La seminario invitasekoturistojn - kaj biciklistojn kajpiedirantojn. Ili iom konatiĝos kun lamontetaro ĉirkaŭ Dobřichovice, kunBohemia Karsto kaj dum unu tago ilivizitos ankaŭ Pragon. Nova estos la ebloboati dum unu tago laŭ la fluo de larivero Berounka. Informoj: www.kava-pech.cz/ekotur 8.-15. 6. 2006 La 59-a Kongreso deInternacia Katolika Unuiĝo Esperant-ista (IKUE) en la grava pilgrimlokoVelehrad (suda Moravio). Specialanprogramon por junuloj organizos ĈEJ.Informoj: www.ikue.org aŭhttp://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek, prila junulara programo [email protected] 2.7. – 15.7. 2006 La 1-a etapo SETLančov ([email protected]) 16.7. – 29.7. 2006 La 2-a etapo SETLančov30.7. – 12.8. 2006 La 3-a etapo SETLančov12.8. – 13.8. 2006 Renkontiĝo de eksajtendaranoj12.-19. 8. 2006 La 56-a Kongreso deKristana Esperantista Ligo Internacia(KELI) en la vilaĝo Strážné (la montaroKarkonoŝo, nord-orienta Bohemio).Informoj: [email protected]

15.-29. 6. 2006 La 28-a Renkontiĝo deEsperantaj Familioj (REF) en PilskýMlýn. Informoj: [email protected] Septembro 2006 La asocia konferenco,verŝajne en České Budějovice 2.-8. 10. 2006 Internacia ParoligaSemajno (InPaSem) 2006 en la urbetoDobřichovice (proksime de Prago), en lapensiono Sokol. Informoj kaj aliĝiloj:www.kava-pech.cz/inpasem 6.-8. 10. 2006 Internaciaj Ekzamenojde UEA/ILEI en Dobřichovice (lalastajn 3 tagojn de InPaSem 2006).16-22. 10. 2006 Semajna LingvaSeminario en Skokovy. Pliaj informojwww.mlboleslav.cz/esperanto aŭ[email protected] 29.9.-1.10. La 18-a Internacia KulturaFestivalo (IKF 2006) en Ústí nadLabem omaĝe al 100-jariĝo de JiříKořínek kaj Tomáš Pumpr. Informoj:Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, 370 11České Budějovice aŭ [email protected][email protected] . 10.-12. 11. 2006 Konferenco Apliko deEsperanto en Scienco kaj Tekniko(KAEST) 2006en la urbeto Dobřichovice (proksime dePrago) en la pensiono Sokol. La temo A(ĉefa) estas: Lingvo kaj Interreto, latemo B: Studoj el diversaj fakoj.Informoj: www.kava-pech.cz/kaest9.12. 2006 La 27-a Ĉeĥa-Saksa Tago,informoj: Miroslav Smyčka, Dlouhá 20,370 11 České Budějovice aŭ[email protected][email protected] .

______________________________________________________________125 ¶ Starto 4/2005 ¶ 125

Page 30: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Ni kondolencas

- la 6-an de oktobro 2005 forpasisRadomil Maudr el Prago- la 16-an de oktobro 2005 mortisFrantiška Blažková (90-jara) el HradecKrálové- la 19-an de oktobro forpasis Ing.Jaromír Dědina (81-jara) el Loučím

- la 24-an de septembromortis Ing. Blahoslav Štefek(72-jara) el Polička, multjaraprezidanto de la loka klubo

- la 13-an de novembro for-pasis Jan Rybář el Ostrov n.O. (76-jara), aŭtoro de lafama Terminaro de hidraŭlajmeĥanismoj

GRANDA VERKISTO KAJESPERANTISTO FORPASIS

Unu el la plej gravaj kaj popularajĉinaj verkistoj de la 20-a jarcento,la veterana esperantisto Bakin (BaJin; origine Li Feigan) forpasis la17-an de oktobro. La 25-an denovembro li estus 101-jara. Bakinaktivis en la Esperanto-movadoekde la 1920-aj jaroj, kiam li ankaŭtradukis el Esperanto al la ĉinaverkojn de E. Amicis, A. Tolstojkaj Akita Ujaki. En 1932 li ĉinigisla romanon "Printempo en aŭtuno"de Julio Baghy. Ĝi forte tuŝis lin

kaj inspiris lin verki ĉinlingve sianpropran romanon "Aŭtuno en laprintempo", kies Esperanta tradukoaperis en 1980. En Esperanto aperisankaŭ liaj romanoj "La familio" kaj"Frosta nokto".

Franko Luin (1941-2005)pioniro de Esperanto-movado en lainterreto forpasis la 15-an deseptembro. Li prizorgis informejonNUN kaj bibliotekon eLibrejo.

Rekonstruado de Lančov

La necesejoj kaj lavejoj jam estaspreskaŭ finkonstruitaj, oni devasankoraŭ puci (ŝmiri per mortero) lamurojn de la knabaj ĉeloj kaj kovri latutan konstruaĵon per nova tegmento.Tiu estos tiel larĝa, ke ĝi ŝirmos ankaŭ lairejon ĉirkaŭ la dometo, por ke ĝi estuseka eĉ dum pluvo. Kaj por ke oni povufacile iri plenumi siajn higienajnbezonojn, oni jam komencis konstruigrandajn ŝtupojn sur la glitiga deklivo. Al la klubo de Třebíč aliĝis 31 junajlanĉovanoj (el la kursoj de Esperanto,angla kaj germana) kaj formis tiamanierekluban junularon, kiu ĝuos avantaĝojnkompare al neklubanoj. La klubo volas samtempe gratuli al lamalnovaj lančovanoj, kiuj dediĉis al latendaro parton de sia vivo, postlasisgrandan laboron kaj ĉijare festas siajngravajn vivjubileojn: temas prigesamideanoj Lada Bala, Karel Franc,Olga Sittauerová kaj Dieter Berndt.

______________________________________________________________126 ¶ Starto 4/2005 ¶ 126

Page 31: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

ĈEA-retkomunikoj Jam tri jarojn estas dissendata neregulasenpaga reta informilo de ĈEA "ĈEA-retkomunikoj". Se vi estas rete konektitakaj tamen ne ricevadas ĝin, vi povas legiĉiujn dissenditajn retkomunikojn sur http://www.esperanto.cz.

Ĝi neniam enhavas aldonaĵojn, doneniukaze ĝenas per sia "pezeco" kaj ĝiaofteco estas ne pli ol 5 jare. Se vi dezirasricevadi ĝin rekte en vian retkeston kajesti aktuale informitaj, bv. sendi vianpeton kun via retadreso al [email protected][email protected]

Jak platit svazu V kterékoliv pobočce Poštovní spořitelny a vevětšině poboček České pošty si vyžádáte tisko-pis VKLAD, který vyplníte ve všech kolon-kách: částka Kč - sumu, kterou platíte, č.účtu: 195 230 825/0300, variabilní symbol:má celkem 10 kolonek - prvních pět je pro vašečíslo svazové legitimace (je uvedeno na adres-ním štítku při expedici Starta) a dalších pět provariabilní symbol podle účelu platby (viz sez-nam). Pokud platíte za klub (EK nebo sekci),uveďte svoje číslo legitimace a pošlete tajem-níkovi seznam, za koho platíte. Symbol kon-stantní je 0379 a název účtu je: Český espe-rantský svaz. Stejná čísla uveďte na ústřižek,který slouží jako doklad o platbě. Platba je bezpoplatku. Na starý účet u KB již nicneplaťte!!!

Seznam čísel (variabilní symboly): 06940 členství ČES06941 členství UEA06942 předplatné Starta bez členství06943 dary ČES06944 zápisné do Odborné knihovny ČES07001 předpl. Monato (650,-Kč)07002 předpl. La Gazeto (650,- Kč)

07003 předpl. La Ondo de Esp-o (500,- Kč)07004 předpl. Juna Amiko (300,- Kč)07005 předpl. Literatura Foiro (970,- Kč)07006 předpl. Heroldo de Esp-o (1030,- Kč)07007 předpl. Femina (650,- Kč)07008 předpl. Litova Stelo (320,- Kč)50200 sekce železničářů IFEF50400 komise pedagogická ILEI50401 písemný kurs začátečníci50402 písemný kurs pokročilí50404 Paroliga kurso50405 svazové zkoušky50800 sekce nevidomých LIBE50900 sekce zdravotníků UMEA51000 sekce křesť. esp. KELI51100 sekce katol. esp. IKUE 51200 sekce informatiky70100 komise pro tisk a inf.80200 ediční fond80300 propagace v tisku80400 fond Tilio

Zájemci o časopisy,

pište na adresu nového peranta: Pavel Polnický,Na Vinici 110/10, 290 01 Poděbrady, tel. 325615 651, [email protected]. Způsobplacení najdete v levém sloupci této strany.

Monato: 650,- Kč, v.s. 07001, 12 čísel ročně,36 stran formátu A4La Gazeto: 650,- Kč, v.s. 07002, 6 čísel ročně,32 stran formátu A5La Ondo de Esperanto: 500,- Kč, v.s. 07003,11 čísel ročně, 24 stran formátu A4Juna Amiko: 300,- Kč, v.s. 07004, 4 číslaročně, 32 stran formátu A5Litova Stelo: 320,- Kč, v.s. 07008, 6 číselročně, 36 stran formátu A5Literatura Foiro: 970,- Kč, v.s. 07005, 6 číselročně, 56 stran formátu A 5Heroldo de Esperanto: 1030,- Kč, v.s. 07006,17 čísel ročně, 4 strany formátu A 3Femina: 650,- Kč, v.s. 07007, 4 čísla ročně, 28stran formátu A 4

______________________________________________________________127 ¶ Starto 4/2005 ¶ 127

Page 32: El la enhavolecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo. La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek,

Donaco de gazetojKiu deziras gazetojn Esperanto 1994-2005 kaj Monato 2002-2005 kontraŭnegranda pago, skribu al Fr. Šťovíček,Šimkova 370, 500 03 Hradec Králové,tel. 731 877 223.

Esperantský silvestr se koná 29. 12. 2005 v klubu Horbyt-ka v České Třebové. Cena vstupnéhovčetně večeře je 190,- Kč. Přihláškyzasílat na Svatopluka Čecha, Javorka980, 560 02 Česká Třebová, telefon:465 532 788. Ubytování je možnodomluvit na ubytovně ČD.

Esperanto-televido jam funkcias!

Ekde la 5-a de novembro la televido jamelsendas regule diversajn dokumentojn,kurson Pasporto al la tuta mondo kajankaŭ kinofilmojn. La reta adreso estashttp://internacia.tv/.

______________________________________________________________128 ¶ Starto 4/2005 ¶ 128

Periodikum Českého esperantskéhosvazu (36. ročník)

Redaktor: Miroslav Malovec,Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

[email protected];http://members.chello.cz/malovec/Členská evidence a změny adres: c/o Pavel Polnický, ČES, Na Vinici110/10, 290 01 Poděbrady, tel. 325615 651, [email protected] Uzávěrka dalšího čísla: 1.2.2006

Organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio(36-a jarkolekto)

Abonebla ĉe UEA, ĉe niaj perantojaŭ rekte ĉe nia AsocioAbonprezo: 10 eŭroj

(se aerpoŝte: + 2 eŭroj)Redaktoro: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

Ĉeĥio, e-mail: [email protected]; http://members.chello.cz/malovec/

Presis: DTP centrum, SvitavyRedakto-fermo de la sekva numero:

1.2.2006ISSN 1212-009X