Teksto projekto funda espo

4
Rimarkoj (parolaĵoj samtempaj al la glitbildoj kaj aliaj informoj): [presigu la ĉi-suban tekston kaj legu/uzu ghin sekvante la glitbildojn, kaj do vi havos plej bonan ideon pri la fakta parolado] • Antaŭ ol glitbildo 1: -Pensu pri tio: kiuj libroj estas viaj gvidantoj en la lernado/uzado de esperanto? Nomu ilin: 1) ..., 2) ... (lerno-librojn, gramatikojn, vortarojn) -Ĉu vi scias, ĉu ili sekvas la “Fundamenton de Esperanto”? Kiel vi povas scii tion? (Ekzempla respondo: -Pere de bona konado pri la enhavo de la Fundamento) [parenteze: Vi scias, kio estas la “Fundamento de Esperanto”, ĉu ne? Kio estas ĝi? (Ekzemplaj respondoj: -La sekvinda bazo de nia lingvo kaj movado. -La “leĝo”, kiun ni devas sekvi por ke ni ĉiuj komprenu iuj la aliajn.)] • Dum glitbildo 1: -Ekzempla (nemulte pripensa) respondo por “Ĉu vi iam tralegis ... elpripensis pri ili?”: -Ke la gravuloj, la verkistoj pensu, mi sekvos ilin! [parenteze: Kiuj nome estas la verkoj de Zamenhof? Pri kio pritraktas ĉiu el ili? (Respondo: Iomete pri tio en glitbildoj 14 kaj 16] -Se leĝdona, do oni devas sekvi ĝin -Se konsildona, do kelkfoje oni sekvas ĝin, kelkfoje oni sekvas aliulajn verkojn (pli modernajn, pli kompletajn) (!! ->) [-> parenteze: tiu lasta tute ne estas la opinio de ĉi tiu projekto!!! ] • Antaŭ ol glitbildo 2: -Aŭdu/legu nun iun opinion pri tio (ĉu oni fakte bezonas fundamenton) • Post aŭdado/legado de glitbildo 2: • Dum glitbildo 3: -Do, la projekto ne estas simpla “altrudo” de la Fundamento, kontraŭe al la “libera volo” de la esperantisto, tamen temas pri necesa komuna bazo por komencantoj kaj por la baza/mezgrada instruado (em publikaj/privataj lernejoj) • Antaŭ ol glitbildo 4: -Nun mi devas demandi al vi: Nuntempaj? aŭ kontraŭe, eksmodaj? Kiaj estas (laŭ via opinio) la verkoj de Zamenhof?: Neanstataŭeblaj? aŭ kontraŭe, ne plu bezonataj? -Mia persona opinio esta tia: (sekvas glitbildo 4) • Dum glitbildo 4: a) Montrado de la bildo de infanoj kaj de nigra tabulo (a b c ĉ) -Tiu estas klaso kie mi lernigis esperanton, en Uberlândia-MG, en lernejo por nepagpovaj infanoj (por ke ili faru plifortigan lernadon, post la publika lernejo) (vidu ĉe la interreta adreso: geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia) -Dum la farado de materialo por la klasoj, aperis la jena problemo (nenova por mi) : en la muziko “viva fiŝo”, kiun ili tre ŝatas, aperas la linio: “ja sen via kortenero”. Kiel instrui la vorton “kortenero ”? Ĉu temas pri ero , kiun oni tenas en la koro ? Tute ne. Temas pri neologismo, tuta vorto (“kortenero” ), kiu signifas “karesemo”. Do, en tiaj situacioj, kiam novaĵoj enmetitaj de diversaj esperantistoj ne estas tute konformaj al la Fundamento aŭ eĉ kontraŭstaras ĝin, mi decidis sekvi plej proksime la Fundamenton de Esperanto. Tamen, por fari tion, mi devis iom pene serĉi la originalajn verkojn de Zamenhof, kaj tiam rimarkis, ke oni multe forgesis la originalajn ideojn kaj verkojn de Zamenhof, kaj ankaŭ la unuajn klasikulojn. El tio, mi faris la jenan rezonadon (la vortoj estas miaj): (sekvas montrado de la

Transcript of Teksto projekto funda espo

Page 1: Teksto projekto funda espo

Rimarkoj (parolaĵoj samtempaj al la glitbildoj kaj aliaj informoj):[presigu la ĉi-suban tekston kaj legu/uzu ghin sekvante la glitbildojn, kaj do vi havos plej

bonan ideon pri la fakta parolado]

• Antaŭ ol glitbildo 1:-Pensu pri tio: kiuj libroj estas viaj gvidantoj en la lernado/uzado de esperanto? Nomu ilin: 1) ..., 2) ...

(lerno-librojn, gramatikojn, vortarojn)-Ĉu vi scias, ĉu ili sekvas la “Fundamenton de Esperanto”? Kiel vi povas scii tion? (Ekzempla

respondo: -Pere de bona konado pri la enhavo de la Fundamento)[parenteze: Vi scias, kio estas la “Fundamento de Esperanto”, ĉu ne? Kio estas ĝi? (Ekzemplaj

respondoj: -La sekvinda bazo de nia lingvo kaj movado. -La “leĝo”, kiun ni devas sekvi por ke ni ĉiuj komprenu iuj la aliajn.)]

• Dum glitbildo 1:-Ekzempla (nemulte pripensa) respondo por “Ĉu vi iam tralegis ... elpripensis pri ili?”: -Ke la gravuloj,

la verkistoj pensu, mi sekvos ilin![parenteze: Kiuj nome estas la verkoj de Zamenhof? Pri kio pritraktas ĉiu el ili? (Respondo: Iomete pri

tio en glitbildoj 14 kaj 16]-Se leĝdona, do oni devas sekvi ĝin-Se konsildona, do kelkfoje oni sekvas ĝin, kelkfoje oni sekvas aliulajn verkojn (pli modernajn, pli

kompletajn) (!! ->) [-> parenteze: tiu lasta tute ne estas la opinio de ĉi tiu projekto!!! ]

• Antaŭ ol glitbildo 2:-Aŭdu/legu nun iun opinion pri tio (ĉu oni fakte bezonas fundamenton)

• Post aŭdado/legado de glitbildo 2:-tiuj estas la unuaj vortoj de la Fundamento de Esperanto, vortoj de Zamenhof.-Ili estas gravegaj kaj validegaj-Pensante pri tiuj vortoj, mi proponas la projekton “Fundamenta Esperanto”

• Dum glitbildo 3:-Do, la projekto ne estas simpla “altrudo” de la Fundamento, kontraŭe al la “libera volo” de la

esperantisto, tamen temas pri necesa komuna bazo por komencantoj kaj por la baza/mezgrada instruado (em publikaj/privataj lernejoj)

• Antaŭ ol glitbildo 4:-Nun mi devas demandi al vi: Nuntempaj? aŭ kontraŭe, eksmodaj?

Kiaj estas (laŭ via opinio) la verkoj de Zamenhof?: Neanstataŭeblaj? aŭ kontraŭe, ne plu bezonataj?

-Mia persona opinio esta tia: (sekvas glitbildo 4)

• Dum glitbildo 4:a) Montrado de la bildo de infanoj kaj de nigra tabulo (a b c ĉ)-Tiu estas klaso kie mi lernigis esperanton, en Uberlândia-MG, en lernejo por nepagpovaj infanoj

(por ke ili faru plifortigan lernadon, post la publika lernejo) (vidu ĉe la interreta adreso: geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia)

-Dum la farado de materialo por la klasoj, aperis la jena problemo (nenova por mi) : en la muziko “viva fiŝo”, kiun ili tre ŝatas, aperas la linio: “ja sen via kortenero”. Kiel instrui la vorton “kortenero”? Ĉu temas pri ero, kiun oni tenas en la koro? Tute ne. Temas pri neologismo, tuta vorto (“kortenero”), kiu signifas “karesemo”. Do, en tiaj situacioj, kiam novaĵoj enmetitaj de diversaj esperantistoj ne estas tute konformaj al la Fundamento aŭ eĉ kontraŭstaras ĝin, mi decidis sekvi plej proksime la Fundamenton de Esperanto. Tamen, por fari tion, mi devis iom pene serĉi la originalajn verkojn de Zamenhof, kaj tiam rimarkis, ke oni multe forgesis la originalajn ideojn kaj verkojn de Zamenhof, kaj ankaŭ la unuajn klasikulojn. El tio, mi faris la jenan rezonadon (la vortoj estas miaj): (sekvas montrado de la teksto).

b) Montrado de la teksto (motivado), linio post linio.

• Montrado de glitbildo 5. Bildoj (vidu ĉe la interreta adreso: geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia) : -1) Tabulo ĉe placo Zamenhof, en Uberlândia, provinco de Minas-Gerajso, Brazilo, kie mi naskiĝis kaj plilonge loĝis [legu: Placo Lazaro Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la lingvo esperanto, kvartalo Osvaldo Resende]; -2) Miksita klaso de esperanto, en Spiritisma Centro (Uberlândia); -Klaso en publika provinca lernejo "Messias Pedreiro" (Uberlândia), kie mi prezentis projekton

UEA. La projekto estis bone akceptita de la lernejestrino.

• Montrado de glitbildo 6 (sen rimarkinda flankparolado)• Antaŭ ol glitbildo 7:- Ĉu vi pensas, ke mi pravas? Por pravigi min, mi montros al vi “densan”, “pezan” rezonadon,

kiun vi devas atente sekvi (kune legi kaj pripensi)

• Montrado de glitbildo 7, linio post linio (sen rimarkinda flankparolado)

• Montrado de glitbildo 8, linio post linio. Post la lasta linio:-La “fleksebla kapablo” de esperanto estas precipe en la formado de vortoj, libere uzante

radikojn, prefiksojn kaj sufiksojn, kontraste al la naciaj lingvoj, kiuj havas “rigidan kapablon”, tio estas, ili havas grandegan vortotrezoron, sed ne sisteman, kelkfoje tute ne logikan, kiu devigas nin memorigi grandegan kvanton da vortoj, kiuj estis iam faritaj de verkistoj, sed ni, uzantoj, fakte ne povas “fari” vortojn en niaj lingvoj, kiel ni povas en esperanto (do esperanto estas fleksebla, kaj la naciaj, rigidaj)

• Montrado de glitbildo 9, linio post linio. Post la lasta linio:-Do, la solvo de niaj problemoj (esprimaj, tradukaj, k.t.p.) estas en esperanto mem, kiel difinita

kaj modele uzita de Zamenhof, kaj ne en la angla, franca, germana, ktp.

• Montrado de glitbildo 10, linio post linio. [parenteze: mi uzas la kunmetaĵon "senmikslingvo" por traduki la portugalan vorton/koncepton

"vernáculo", kiu signifas (portugale, laŭ la vortaro de Caldas Aulete): -(adjektivo) propra de la lando, al kiu io apartenas; patruja, nacia: Senmiksa Lingvo. Figure: korekta, pura, en la parolado kaj skribado; kiu gardas la purecon de la vortoj, frazoj kaj konstruado de la lingvo, sen mikso de fremdaj tipikaĵoj. -(substantivo) la senmiksa nacia lingvo.]

Post la lasta linio:-Ekzemploj de enmikso de gramatikeroj tipikaj de niaj naciaj (komplikaj) lingvoj:

-nova/aldona regulo: nomoj de virinoj finiĝas per –a. Kio estas tio? De kio/kie tio devenas? Kion tio signifas? Ĉu ni devas ŝanĝi la tutan

lingvon, por ke nomoj de

Page 2: Teksto projekto funda espo

virinoj finiĝu per –a? Kaj kiam nomoj de virinoj, ekzemple el la ĉina, ne finiĝas per –a, ĉu oni devas ŝanĝi ilin? Ĉar la finaĵo tipika de la adjektivoj estas regule -a, ĉu oni devas fuŝi la tutan sistemon de la lingvo, enmiksante la ĉi-malsuban “novan” regulon? Kial fari tion? Laŭ mi, tio estas vera frenezaĵo (tamen ĝi estas proponita de mondfama esperantisto).

-nova/aldona regulo: malfermita/fermita prononco de “e” kaj “o”, laŭ la silabo estas fermita (finiĝas per konsono)/malfermita (finiĝas per la vokalo mem): éspêrantô éstas la lingvô pór la móndô.

Kial tio? De kio/kie tio devenas? Kelkaj lingvoj/regionaj paroladoj prezentas tiun sistemoj, kiel la portugala de la nordorienta regiono de Brazilo (êspéranto), kaj aliaj tute ne, kiel la portulaga de la resto de Brazilo (êspêranto). Se oni povas paroli portugale sen tiaj (pliaj) komplikaĵoj, kial enmeti tion en esperanton?

-nova regulo: anstataŭigi la finaĵon –n de la akuzativo per nova prepozicio, “na”: Mi parolas esperanton -> Mi parolas na esperanto. Tiel, oni havus nur prepoziciojn, kaj simpligus la lingvon.

Interesa propono, sed kion tio rezultus en la praktiko? Ĉu oni vere bezonas akuzativon aŭ ne? Tio estas grava demando, kiun jam solvis Zamenhof! Li mem jam decidis, kiam de la afero pri “reformoj”, ke la lingvo estas tia, kia ĝi estas difinita en la Fundamento kaj uzita en liaj modelaj verkoj. Ŝanĝoj povas alporti al neantaŭvideblaj rezultoj, kaj la lingvo tre bone funkcias tiel, kiel ĝi estas.

-Kiel tiu malgrandaj ĉi-malsubaj novaj/aldonaj reguloj, ekzistas centoj da komplikaĵoj enmiksitaj en la lingvon de multaj esperantistoj (kaj kompilitaj de multaj vortaristoj/gramatikistoj). Sed, ni pensu pri tio: la parolantoj de la angla ne bezonas la gramatikon de la latina, nek de la franca. Sufiĉas ilia propra gramatiko, eĉ se la latinistoj/ francoj pensas, ke la gramatiko de la latina/franca estas “pli bona”, “pli esprimpova”, eĉ “pli ekzakta” ol tiu de la angla (lingvistike oni povas montri, ke ili ne estas). Do, ke ni lasu en paco la gramatikon de esperanto, tian, kian difinis la genio de Zamenhof, kaj ni aplikiĝu al la sistema studado de ĝiaj reguloj, kaj al farado de tradukaĵoj, kiuj estas la celo mem de nia belega, riĉega, potencega lingvo.

• Montrado de glitbildo 11, linio post linio (sen rimarkinda flankparolado)

• Montrado de glitbildo 12, linio post linio (sen rimarkinda flankparolado)

• Antaŭ ol glitbildo 14: Tamen, kie troviĝas la "senmikslingvo" de esperanto? La sekvantaj difinoj (glitbildoj 14, 15 kaj 16) estas miaj personaj konstribuoj al la studado de la "fundamenta esperanto".

• Montrado de glitbildo 14, linio post linio (sen rimarkinda flankparolado)

• Montrado de glitbildo 15, linio post linio. Bildo: Ekzemplo de enmiksado de esperanto en la komunan vivon. Tiun bildon mi trovis meze de kolekto da komputilaj bildoj (en kd), en portugala versio de originale angla bildkolekto.

• Montrado de glitbildo 16, linio post linio. Post la fino: Tiu enklasigo de la verkoj de Zamenhof estas la bazo de multaj eroj en la projekto "fundamenta esperanto". Tiu projekto estas finpretigita, kaj estontece aperos en la paĝaro de Societo Esperantista de Minas-Gerajso (SEM) www.esperanto-mg.org.br (mi esperas, ke baldaŭ). Kelkaj diskutoj (apartaj uzoj de Zamenhof) ankoraŭ devas esti pli bone studataj, kaj aperos iom poste.

• Antaŭ ol glitbildo 17: -Nun, kiel efektive fari? Kia estas la praktikado de "fundamenta esperanto"? Ni vidu.[parenteze: ĉiuj sekvontaj materialoj estas elŝuteblaj el la paĝaro de SEM. www.esperanto-

mg.org.br. Kelkaj materialoj tie estos baldaŭ, kelkaj devos atendi iom pli da tempoj, sed ĉiuj fine tie estos.

• Montrado de glitbildo 17, parto post parto. Nun mi montros kelkaj ekzemploj de intermetado de fundamentaĵoj en kursojn.

• Montrado de glitbildo 18, parto post parto. -Dum la bildo: Jen lernlibreto, preparita por la lernantoj de la unua foto (glitbildo 4).

• Montrado de glitbildo 19 -Dum la bildo: Jen tipa prezentado de la "Fundamento", iom deltala, por ke la lernanto restu

scivolema al pli da informoj, kaj iru mem al la Fundamento ilin serĉi.

Page 3: Teksto projekto funda espo

• Montrado de glitbildo 20. Jen gravega afero: prezentado de la Antaŭparolo de la Fundamento.

• Montrado de glitbildo 21. Bonegaj por riĉa kaj vere fundamenta lingvo: la Fabeloj de Andersen.

-Rilate al la Fabeloj, mi nuntempe havas pretajn nur kelkajn paragrafojn de la Malbela Anasido, sed mi estas laboranta por pretigi la plej famajn fabelojn por uzado en kursoj.

• Montrado de glitbildo 22 (daurigo de 21)

• Montrado de glitbildo 23. Alia grava fonto de nia lingvo: La Fundamenta Krestomatio, vere riĉa, tre diversa, neanstataŭebla (kiel por la Fabeloj, mi ankaŭ apenaŭ komenci prilabori la Fundamentan Krestomation). Oni nepre devas legi iom el la Fundamenta Krestomatio, por vere senti la lingvon uzatan de parolantoj de diversaj lingvoj, kiuj klopodis esprimiĝi pere de fundamentan esperanton (kvankam la tekstoj estis iomete tuŝitaj de Zamenhof, tio estis ĝuste por konservi iliajn lingvaĵon fundamenta).

• Montrado de glitbildo 24. Kelkaj komentarioj pri nuntempaj gramatikoj kaj vortaroj.-ĝenerala "regulo": se vi devas marŝi kun vortaro kaj gramatiko sub la brako, do tiu lingvo ne estas via! (nek internacia!)-la komplikigoj kompilitaj kaj listigitaj de la nuntempaj vortaroj kaj gramatikoj estas fakte variantoj de esperanto, ne taŭgaj por vere internacia komunikado.

• Montrado de glitbildo 25. Kelkaj komentarioj pri nuntempaj gramatikoj kaj vortaroj.

• Montrado de glitbildo 26. Tio estas recepto (sanigpriskribo), kia de iu doktoro: kiel/kion fari por havi "fundamentan esperanton"

• Montrado de glitbildo 27. Finfinaj rimarkoj. Bildoj: placo Zamenhof en Uberlândia-MG-Brazilo.

• Montrado de glitbildo 28. Finfinaj rimarkoj. Bildoj: placo Zamenhof en Uberlândia-MG-Brazilo.