Ludmila Jevsejeva - vivo kaj verkoj
-
Upload
margarita-zelve -
Category
Presentations & Public Speaking
-
view
137 -
download
10
Transcript of Ludmila Jevsejeva - vivo kaj verkoj
Ludmila Jevsejeva: vivo kaj verkoj
Margarita ŽelvePrezidantino de Latvia Esperanto-Asocio
Strukturo de la prelego
Vivo kaj verkado de Ludmila Jevsejeva:
Infaneco kaj juneco (1913-1940)
En ekzilo (1941-1957)
Vivo post reveno (1957-1980)
1913 – 1940Infaneco kaj juneco
Naskiĝo kaj familio
Ludmila Jevsejeva
14.08.1913 – 28.01.1980
Patro - Ivans Jevsejevs (1880-1942)
Patrino - Helēna Jevsejeva (1885-1980?)
Frato - Viktors Jevsejevs (1909-1962)
Domo, kie loĝis L. Jevsejeva - strato Reformātu 14 (en soveta tempo str. Sarkanās Gvardes, nun strato Alksnāja)
Lernojaroj
De 1925 ĝis 1932 en Riga Rusa gimnazio (iama gimnazio Lomonosova)
Lernas ludi pianon en Riga Popola Konservatorio
Eklernis Esperanton en 1929. La unua instruisto Genadij Tupicin (1885-1966), konata esperantisto, aŭtoro de pluraj Esperanto-lernolibroj.
Tio, kion mi aŭdis dum la kurso mirigis min kaj mi eklernis Esperanton, ne ĉar mi sentis bezonon pri iu fremda lingvo, sed simple tial, ke ĝi estis tiel facila kaj genie regula kaj per tio liveris al mi plezuron.
Ĝi estis por mi kvazaŭ spirita sporto, kvazaŭpensludo, kie mi per malmultaj certaj reguloj, prefiksoj kaj sufiksoj povis formi diversajn frazojn.
Ludmila Jevsejeva pri lernado de Esperanto
Aktivado en Esperanto-movado(1931-1940)
Estraranino (sekretariino) de Latva Esperanto-Societo (1931-1940);
Ekde 1935 redaktorino de “Ondo de Daugava”;
Gvidis Esperanto kursojn;
Gvidis dramrondeton, mem aktoris en Esperanto-teatraĵoj, verkis tekstojn por ili;
Gvidis turistan rondon, organizis Esperanto-karavanojn al najbaraj landoj - Litovio, Estonio, ankaŭ Finnlando.
1937-1939 membro de Internacia Ligo de esperantistoj
Naskiĝo de poetino
En Esperanto poemojn ekverkis en 1931;
Publikiĝis en “Ondo de Daugava”, “Litova Stelo”, “Pola Esperantisto”, “Suda Stelo”, “Literatura Mondo” k.a.
En poemkolekto “Naŭ poetoj” (1938) aperis 4 poemoj: “Orkideo”, “Aŭtuna melodio”, “Strigo sur mia libroŝranko”, “La betonita vojo”.
Silentas park'. Aleo nigra mutas.
En forgesita laŭb' fantomas ombra lud'.
Aŭtun' sopire melodion flutas,
Melankolia sonas la prelud'.
Banale nuda Faŭno ŝtonigita
Satane ridas al falanta stel'
Laŭ leĝo de jarcentoj mortigita.
Nenio daûras...nek la viv', nek bel'.
Silentas park', nur sub piedo laca
Folioj flavaj flustras pri la mort'.
Nenio daûras!...Faŭno dorme paca
Ridetas mute, sen kompata vort'.
Aŭtuna Melodio
La principon de mia versado karakterizas lakono kaj dinamiko, ekstrema simpleco de la lingvo, ekonomio de vortoj, sen ajna pezo, ĉar mi skribas ne por literaturaj estetoj kaj snoboj, sed nure por mia ordinara kaj tre ŝatata esperantista popolo.
Kaj feliĉa estas tiu poeto, kiun amas popolo, sed ne apartaj kritikistoj.
Ludmila Jevsejeva pri siaj versoj:
Ŝi verkis originale multajn versojn, kiuj traktas tre vivoproksime interesajn temojn. La versoj legiĝas tre facile kaj flue. La lingvo estas ĉiam senriproĉa, temas pri la beleco de
la mondo, traktas pri homo mem. Tre simpatiaj kaj ŝatataj estas ŝiaj porinfanaj versaĵoj.
Saulcerīte Neilande pri poezio de Ludmila Jevsejeva:
(Latvia Esperantisto No.4, Jan.1990)
Kvankam la delikatsenta voĉo ne starigis
ŝin en reflektolumon, tamen la literatoroj kaj
la versamanta publiko rekone taksis ŝiajn
poeziaĵojn. L. Jevsejeva – oni legas en la
Gvidlibro II – povas revivigi sian ĉirkaŭaĵon
kaj travibrigi per emocio, kvazaŭ en
poemkadritaj naturscenoj.
Ada Csiszàr pri poezio de Ludmila Jevsejeva:
(Budapeŝta Informilo, No.5, 1980)
Perfidis min amik’. Ne mortis mi, nur sunoEstiĝis nigra disk’, kaj ĉirkaŭ mi aŭtuno.
Perfidis min amik’. Mi vivas, ne lamentas,Nur ĉio en la mond’ al mi indiferentas.
Perfidis min amik’, se li revenus iam…Ne, el memoro lin forstrekis mi por ĉiam.
Perfidis min amik’
1941 – 1957En ekzilo
Aresto kaj ekzilo
Arestita la 14-an de junio 1941,
La 20-an de junio 1941 akuzita laŭart. 58, parto IV de Krimkodo de RSFSR.
La 16-an de majo 1942 laŭ decido de Speciala Konsilantaro de NKVD SSSR kiel socie danĝera elemento estissendita en punlaborejon por 3 jaroj –al Siberio - urbo Inta, Komi provinco.
Rajtis reveni Latvion nur en 1957.
Laŭ ordono pri akuzo kaj la verdikto, Jevsejeva L.I. de 1932 ĝis 1940 jaroj aktive partoprenis en esperantista movado en Latvio, ...dum kelkaj jaroj estis sekretario de Riga fako de esperantistoj, kaj de 1935 ĝis 1937 - redaktoro de revuo de
esperantistoj en Latvio "Volna Dviny" [Ondo de Daugava].
De 1937 jaro ĝis 1939 jaro estis membro de Internacia Ligo de esperantistoj, kies centro troviĝis en Londono.
El artikolo de Nikolao Stepanov “Ludmila Jevsejeva – esperantistino
kaj poetino” (I)
Dum lastaj 4 jaroj veturadis al konferencoj de ĉebaltaj esperantistoj en Tallin, Riga kaj Kaunas.
Dum kelkaj jaroj persone korespondadis kun kelkaj esperantistoj, loĝantaj en diversaj landoj de Okcidenta Europo.
En 1941 je ŝia adreso el Bulgario (NB: tiatempe la lando estis kvalifikita kiel "lando de blanka teroro" - NSt.) venis cirkulero, en kiu oni proponis (al ŝi) doni informojn de spiona karaktero pri altlernejoj de Sovetunio.
El artikolo de Nikolao Stepanov “Ludmila Jevsejeva – esperantistino
kaj poetino” (II)
El artikolo de Nikolao Stepanov “Ludmila Jevsejeva – esperantistino
kaj poetino” (III)
Laŭ decido de juĝistar-kolegio pri krimaferoj ĉe Supera Juĝistaro de Latvia SSR de la 22-a de junio 1957 la ordono de Speciala Konsilantaro ĉe NKVD SSSR de la 16-a de majo 1942 rilate de Jevsejeva L. I. estis nuligita kaj krimproceso - ĉesigita, pro manko de krimpuneblaj agoj en agado de Jevsejeva L.I.
El letero al amikino en 1953:
„Iam mi tre ŝatis aŭtunon, sed nun mi revas pri eterna printempo. En mia vivo tro longe daŭras la morna aŭtuno, ĉu vere tio estas la fino. Ne povas kaj ne devas esti. Mi atendas sunon, brilan, fajrospiran, bruligan, atendas revenon de printempo”.
Suneto, suneto!Donu okazon,Donu okazonVarmigi nazon.Montriĝu, suneto,Almenaŭ fojon,Almenaŭ fojonSekigu vojon.Suneto, suneto,Prilumu la korton.Prilumu la korton,Havigu al mi forton.
PETO AL LA SUNO
MI ATENDAS MIRAKLON
Mi atendas miraklon dum ĉiu vesper',ebriigan printempon en povra aŭtuno,
por eskapi sur cignaj flugiloj el nuno.Mi atendas miraklon dum ĉiu vesper'.
Jen voĉ' en mallumo, sarkasme ekfrazas:
"Ho, naiva, mirakloj neniam okazas!"
El letero al patrino, 30-an de aŭgusto 1954:
Oni promesas ĉi-jare doni pasporton kun la rajto elveturi. Mi nun iradas kiel ne estu mem – nur pri vi pensas. Mem ne kredos ĝis jam ne sidos en trajno.
Pri tio ke mi al vi skribas ne devas al ĉiuj rakonti. Homoj estas tre enviaj, ili kapablas nur ĝoji pro la fremda malfeliĉo, tiujn kiuj kunsentas malofte vi trovos, ne multaj homoj havas veran kaj pravan koron.
El letero al patrino la 7an de
aŭgusto 1955:
...nur kelkaj varmaj tagoj dum la tuta somero.. kaj mi ne povas en suno eĉ kvin minutojn sidi, koro ne permesas. Por mi pli bone malvarma vetero, tute iĝis nordulino.
Sendu la foton kie mi sidas ĉe pianino en Konservatorio, ni rigardos kaj mi resendos.
El letero al patrino la 3an de marto
1957:
Mi elveturos el Inta la 28-an aŭ 30-an de marto, tra Leningrado.
1957 – 1980Post reveno
Aktive aliĝas al renovigita Esperanto-movado
Ano de Riga Esperanto-klubo
Gvidas Esperanto-kursojn
Organizas literaturajn seminariojn, koncertojn,
prelegoj por Riga Esperanto-klubo kaj “Īnternacia
Amikeco” - klubo de malbonvidkapablaj kaj blindaj
esperantistoj
Kunorganizas Tutsovetian kunflugon de blindaj
esperantistoj en Latvio (1972)
Partoprenas literaturajn konkursojn - Muzo
(Litovio), k..a., ofte gajnas la unuajn premiojn.
Poemoj publikigitaj en periodaĵoj
“Norda Prismo”, “Bulgara Esperantisto”, “La
Praktiko”, “ Paco”, “Horizonto de Soveta Litovio”,
“Amikeco”, ‘”Hungara Vivo” , “Heroldo de Esperanto” k.a.;
Kontribuis al “Esperanto Antologio” (1958),
“Antologio de la Tutmonda ampoezio” (1968),
Kontribuis al lernolibroj eldonitaj en Hungario,
Bulgario kaj Estonio.
La poezio estas ĉiam vivanta. Ĝi luktas por la vivo, kun kiu ĝi estas firme ligita kaj ni ne rajtas sin deteni de la nuntempaj, aktualaj problemoj kaj postuloj. Estas bone kiam la vivo kaj poezio estas unuigitaj
Ludmila Jevsejeva pri tasko de poezio
Bedaŭrinde la originala porinfana poezio estas ankoraŭ malriĉa. Kaj ne ĉiuj poetoj sin okupas per ĝia pliriĉigo malgraŭ tio, ke verki por infanoj estas la honora tasko, sed ankaŭ malfacila tasko, ĉar la enhavo de poemoj devas respondi al infana psiko, la formo de poemoj devas esti trafa, la poemoj devas esti legeblaj facile, flue, ĝue, ne esti tedaj, sen skemeco, sen didaktiko.
Ludmila Jevsejeva pri la situacio en la porinfana Esperanto-poezio (I):
Kaj mi pionire konstruas la vojon, kondukantan en la porifanan Esperanto-poezion. Mi laboras per fosilo, pioĉo kaj rompostango. Mi laboras en frosto kaj varmego, dum torenta pluvo kaj hajlo. Portante pezan, pioniran ŝarĝon sur miaj ŝultroj je nomo de tiuj, kiuj venos post mi, por daǔrigi la komencitan vojon.
Ludmila Jevsejeva pri la situacio en la porinfana Esperanto-poezio (II):
La proponatan kajeron eldonas Literatura Rondo Esperantista en Sofio en formo de manuskripto.
La Rondo volonte disponigos kopion al ĉiu, kiu instruas Esperanton al infanoj, volas aranĝi infan-amuzon kun deklamado de versaĵoj al ĉiu kiu sentas bezonon pri bona porinfana poezio en Esperanto.
El la antaŭparolo de Asan Grigorov por
“Zooparko” (I)
La kolekto de porinfanaj versaĵoj de
Ludmila Jevsejeva venas por plenigi
grandan malplenon en nia Esperanto-
literaturo. Ili estas valoraj ne nur pro sia
preskaǔa unikeco. Ili estas valoraj ĉar ilia
enhavo respondas al la infana psiko. Ilia
formo estas trafa, oni legas ilin facile, flue,
ĝue. Ludmila Jevsejeva ne estas teda.
Infaniĝo, skemeco, didakteco ĉe ŝi
mankas.
El la antaŭparolo de Asan Grigorov por
“Zooparko” (II)
Ili [versaĵoj de L.J.] entenas puraniman etoson kaj ŝprucas ĝojon, spontanan ĝojon. Oni kutimas aserti ke ŝiaj versaĵoj estas porinfanaj. Mi opinias, ke ili egale kortuŝas kaj infanojn kaj pliaĝulojn. Verdire ili estas instruindaj por la aĝuloj kaj indikas sinceremon – pli trafe ili vekas sinceremon.
Bulgara pentristo kaj Esperanto-literaturisto Prodan Prodanov pri
porinfana poezio de Ludmila Jevsejeva:
Leteramikoj
Multaj geesperantistoj el Estonio, Litovio, Rusio, Bulgario, Hungario, Pollanda, Britio –eminentaj esperantistoj de sia tempo k.a.
En persona arkivo de Ludmila Jevsejeva en Nacia Biblioteko de Latvio estas 562 leteroj de konata estona poetino (1896-1981) Hilda Dresen senditaj de 1934-1980.
Mi tre esperas, ke vi iam ricevos rekompencon kontraŭ vivo tiel detruita rilate al ĉio, kio igas la vivon dezirindan. Mi pensas pri versoj en unu el la grandaj grekaj dramoj, laŭ la angla traduko, kiun mi legis:
“ Kio egalas al amo?
Kian batalon li ne povas gajni…?
Mi esperas, ke vi jam scias.
El letero de Marjorie Boulton al Ludmila Jevsejeva
El letero al Ada Csiszàr pri soleno de la 50-jara esperantistiĝo en 1979:
Feliĉe pasis mia ora jubileo en Esperantujo. 50 jaroj kun verda stelo sur la brusto! Riganoj aranĝis imponan vesperon kun arta programo, alvenis gratulleteroj el ĉiuj kontinentoj.
Ludmila Jevsejeva pri Esperanto en sia vivo:
... Esperanto por mi estiĝis ĉio, mia lumo, mia amo, mia fiero, la kolorriĉa mondo, la filozofio de la plej altaj akordoj.
Per esperanto lingvo la mondo malfermiĝis por mi, fremdaj landoj fariĝis atingeblaj, kvankam nur skribe.
Interrilatante kun malproksimaj nekonataj landoj, mi kvazaŭ sentis la pulsadon kaj animon de la mondo.
Korespondaĵo veninte de alia lando kvazaŭ elspiris
senton de malproksimo kaj libero...
Ludmila Jevsejeva forpasis 28.01.1980 pro
la subita koratako. Entombigita en tombejo
Raiņa en Rigo.
Restu en ĉiu koro
Pri la poetin' memoro,
Ĉar estas por vi verkitaj
De ŝi strofoj belaj kaj spritaj.
(E.Lippe)
Dankon pro la atento!