JOZEFO poeziaĵo de Carlos Drumond de Andrade
description
Transcript of JOZEFO poeziaĵo de Carlos Drumond de Andrade
JOZEFO poeziaĵo de Carlos Drumond de Andrade
tradukis profesoro Sylla Chaves
JOZEFO
Kaj nune, Jozef’?La festo finiĝis,la lum’ estingiĝis,popol’ malaperis,vespero frostiĝis,
kaj nune, Jozef’?kaj nun, Joakim’?kaj nune, Rajmundo?kaj nune, vi mem?
Vi mem, sennomulo,,vi mem, mokemulo,vi, versofaranto,amanto, plendanto?kaj nune, Jozef’?
Jen vi, sen edzino,jen vi, sen dorlotokaj sen parolado,jam ne povas plu drinki,jam ne povas plu fumi,eĉ sputi ne povas,jam frostas la nokt’.
la tago ne venis,la tramo ne venis,ne venis la ridonek la utopio,sed venis la fin’,kaj ĉio forfuĝis,kaj ĉio ŝimiĝis,kaj nune, Jozef’?
Kaj nune, Jozef’?Via milda parolo,viaj febraj momentoj,manĝegemo kaj fasto,via biblioteko,
via ora verkemo,via vitra vestaĵo,via malkoherecokaj malamo - kaj nun?
Vi ŝlosilon kunportaspor malfermi la pordon,sed ne plu estas pordo;en la mar’ volas morti,sed sekiĝis la mar’;
volas iri al Minas,sed ne plu estas Minas!Jozefo, kaj nun?
Se vi povus krii,se vi povus ĝemi,se vi povus ludila vienan valson,
se vi povus dormi,se vi povus laci,se vi povus morti...Tamen vi ne mortas,vi rezistas, Jozef’!
Sola en mallumo,kiel best’ sovaĝa,sen teogonio,kaj sen muro nudapor apogi vin,
sen ĉevalo nigrapor fuĝad’ galopa,vi sekvas, Jozef’!Sed, Jozefo, kien?