Festo de la 15 de Célébration du 15 décembre decembro 2008 ...Dr Lejzer Ludwik Zamenhof....

8
Festo de la 15 an de decembro 2008 ĉe UNESKO Interrete troveblaj estas diversaj raportoj, videoj kaj fotoj pri la kunveno okazinta en la pariza sidejo de Unesko la 15an de decembro 2008 memore al la 150 a datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof (1859-2009). Inter la ĉeestantoj estis s-ino Maria Wodzyrińska-Walicka (ambasadorino de Pollando), s-ino Ina Marčiulionytė (ambasadorino de Litovio), D-ro Louis Christophe Zaleski- Zamenhof, nepo de Lejzer Ludwik Zamenhof. Uneskon reprezentis s-ro Mauro Rosi (sekcio de la kreaj industrioj por disvolviĝo). Prelegis prof-ino Henriette Walter. Raporto de Arno Lagrange ĉe Ipernity : http://www.iper- nity.com/blog/48442/99767 La eventon anoncis la retejo de Unesko kaj i.a. Libera Folio : http://www.liberafolio.org/2008/uneskozam/ Célébration du 15 décembre 2008 à l’UNESCO Divers rapports, vidéos et photos peuvent être trouvés sur la Toile à propos de la réunion qui a eu lieu au siège parisien de l’Unesco le 15 décembre 2008 en mémoire du 150 e anniversaire de la naissance du Dr Zamenhof (1859-2009). Parmi les participants se trouvaient Mme Maria Wodzyrińska-Walicka (ambassadrice de Pologne), Mme Ina Marčiulionytė (ambassadrice de Lituanie), le prof. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, petit-fils du Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L’Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour le développement). Mme Henriette Walter, professeur émérite de linguistique à l’Université de Haute Bretagne, y a présenté une conférence. Rapport de Arno Lagrange sur Ipernity : http://www.ipernity.com/blog/48442/99767 L’événement a été annoncé entre autres sur le site de l’Unesco “Libera Folio” : http://www.liberafolio.org/2008/uneskozam/ Decembro 2008 Esperanto-Societo Kebekia Jaro 23, No 94 Mesaĝo de la prezidanto de UEA, okaze de la kunveno ĉe Unesko en Parizo. Message du président de l’Association universelle d’espéranto lors de la célébration de la journée Zamenhof, au siège social de l’UNESCO à Paris, le 15 novembre dernier. Karaj kaj estimataj, Okaze de la Zamenhof-tago en tiu ĉi ŝlosila jaro, mi sendis aleksteran mesaĝon al hodiaŭa lingvorajta kunveno en la Unesko-sidejo en Parizo. Ĝin iniciatis la pola kaj la litova de- legacioj al Unesko kun preteco kunagi kun UEA. La eventon konkrete organizis iuj miaj diligentegaj gekolegoj. Mi petas, ke vi emfaze aplaŭdu ilian fortostreĉon kaj malavarecon. Dume, jen alkomunuma mesaĝo mia! Sur la sojlo de la 150-jariĝo de Zamenhof, ni devas konstati, ke nia laboro finfine atingis sian vere komencan stadion. Post pli ol jarcento da laborado, la esperantistoj sukcesis : (a) funkciigi vere vivantan lingvon, kies korpon produktis in- tertrakta procezo envolvanta modere grandan aron da lingvoj kaj sufiĉe klare ekzemplanta la intertraktadon mem; (b) montri, ke komunumo kapablas, laŭ la modelo indikita de Zamenhof en sia Dua Libro, akcepti lingvodonacon de majs- tra iniciatinto, evoluigi ĝin laŭ demokratiaj linioj, kaj restadi ne sendanka al la majstro sed samtempe firme kapabla socie porti la lingvon sen absoluta dependo de la kapricoj de unu individuo; (c) imagi kulturan mondon, same aŭ pli vigle ol la naciaj li- teraturaj elitoj, kiuj per sia verkado imagas siajn naciojn - la nuntempa kompreno de nacioj donas ĉefrolon al la ‘imagado de la nacio’ fare de ĝia literatura elito; doni konkretan, vivan- tan, relajsan formon al monda konversacio, en kiu la aparta reliefiĝado jen de budapeŝta, jen de skota, jen de praga, jen de ibera skolo naĝas en akvo kies freŝecon daŭre garantias internacia komunumo verve deziranta la egalrajtecon de popoloj kaj do aktive leganta la ĉefverkojn de Mickiewicz kaj

Transcript of Festo de la 15 de Célébration du 15 décembre decembro 2008 ...Dr Lejzer Ludwik Zamenhof....

Page 1: Festo de la 15 de Célébration du 15 décembre decembro 2008 ...Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L’Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour

Festo de la 15an de decembro 2008 ĉe UNESKO

Interrete troveblaj estas diversaj raportoj, videoj kaj fotoj pri la kunveno okazinta en la pariza sidejo de Unesko la 15an de decembro 2008 memore al la 150a datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof (1859-2009).

Inter la ĉeestantoj estis s-ino Maria Wodzyrińska-Walicka (ambasadorino de Pollando), s-ino Ina Marčiulionytė (ambasadorino de Litovio), D-ro Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de Lejzer Ludwik Zamenhof. Uneskon reprezentis s-ro Mauro Rosi (sekcio de la kreaj industrioj por disvolviĝo). Prelegis prof-ino Henriette Walter.

Raporto de Arno Lagrange ĉe Ipernity : http://www.iper-nity.com/blog/48442/99767

La eventon anoncis la retejo de Unesko kaj i.a. Libera Folio : http://www.liberafolio.org/2008/uneskozam/

Célébration du 15 décembre 2008 à l’UNESCO

Divers rapports, vidéos et photos peuvent être trouvés sur la Toile à propos de la réunion qui a eu lieu au siège parisien de l’Unesco le 15 décembre 2008 en mémoire du 150e anniversaire de la naissance du Dr Zamenhof (1859-2009).

Parmi les participants se trouvaient Mme Maria Wodzyrińska-Walicka (ambassadrice de Pologne), Mme Ina Marčiulionytė (ambassadrice de Lituanie), le prof. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, petit-fils du Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L’Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour le développement). Mme Henriette Walter, professeur émérite de linguistique à l’Université de Haute Bretagne, y a présenté une conférence.

Rapport de Arno Lagrange sur Ipernity :http://www.ipernity.com/blog/48442/99767

L’événement a été annoncé entre autres sur le site de l’Unesco “Libera Folio” : http://www.liberafolio.org/2008/uneskozam/

Decembro 2008 Esperanto-Societo Kebekia Jaro 23, No 94

Mesaĝo de la prezidanto de UEA, okaze de la kunveno ĉe Unesko en Parizo.Message du président de l’Association universelle d’espéranto lors de la célébration de la journée Zamenhof, au siège social de l’UNESCO à Paris, le 15 novembre dernier.

Karaj kaj estimataj,

Okaze de la Zamenhof-tago en tiu ĉi ŝlosila jaro, mi sendis aleksteran mesaĝon al hodiaŭa lingvorajta kunveno en la Unesko-sidejo en Parizo. Ĝin iniciatis la pola kaj la litova de-legacioj al Unesko kun preteco kunagi kun UEA. La eventon konkrete organizis iuj miaj diligentegaj gekolegoj. Mi petas, ke vi emfaze aplaŭdu ilian fortostreĉon kaj malavarecon.

Dume, jen alkomunuma mesaĝo mia!

Sur la sojlo de la 150-jariĝo de Zamenhof, ni devas konstati, ke nia laboro finfine atingis sian vere komencan stadion. Post pli ol jarcento da laborado, la esperantistoj sukcesis :

(a) funkciigi vere vivantan lingvon, kies korpon produktis in-tertrakta procezo envolvanta modere grandan aron da lingvoj kaj sufiĉe klare ekzemplanta la intertraktadon mem;

(b) montri, ke komunumo kapablas, laŭ la modelo indikita de Zamenhof en sia Dua Libro, akcepti lingvodonacon de majs-tra iniciatinto, evoluigi ĝin laŭ demokratiaj linioj, kaj restadi ne sendanka al la majstro sed samtempe firme kapabla socie porti la lingvon sen absoluta dependo de la kapricoj de unu individuo;

(c) imagi kulturan mondon, same aŭ pli vigle ol la naciaj li-teraturaj elitoj, kiuj per sia verkado imagas siajn naciojn - la nuntempa kompreno de nacioj donas ĉefrolon al la ‘imagado de la nacio’ fare de ĝia literatura elito; doni konkretan, vivan-tan, relajsan formon al monda konversacio, en kiu la aparta reliefiĝado jen de budapeŝta, jen de skota, jen de praga, jen de ibera skolo naĝas en akvo kies freŝecon daŭre garantias internacia komunumo verve deziranta la egalrajtecon de popoloj kaj do aktive leganta la ĉefverkojn de Mickiewicz kaj

Page 2: Festo de la 15 de Célébration du 15 décembre decembro 2008 ...Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L’Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour

2

Madach kaj Kiwi kiam ili aperas en Esperanta traduko - dum iliajn tradukojn en ekzemple la angla ne legas la internacia legantaro de tia tradukilo;

(ĉ) parte pere de la imagado de tiu kultura mondo kaj parte per sendependaj rimedoj kreataj sine de diversaj movadoj kaj organizaĵoj (mi metonime nomu la ekzemplon SAT, sed ĝi estis/estas nur la plej grava inter pluraj), koncepti la ideajn kaj strukturajn kondiĉojn por daŭripova kaj vigla paco, sen la nerealisma trudado de dolĉaj kaj ŝajnaj harmonioj koste de seriozaj solvoj al la problemoj de la kuna vivado;

(d) meti la demandon de la lingvaj homaj rajtoj firme sur la internacian tagordon kaj iniciati - tra la tiutempe ne tre volontaj korpoj kaj mensoj de neesperantistaj socilingvistoj - studadon de la lingvoplanado rilate la problemon de internacia lingva komunikado, tiel ke tiu tereno de studado floru; ĉi tiun sukce-son de la iniciato Lapenna-Sadler, lanĉi sub la egido de CED de UEA la revuon LPLP (pranome LMLP) kiel ejon por tiu diskutu, ni nesufiĉe reliefigis, nun kiam ĉie konatiĝis la graveco protekti la endanĝerajn lingvojn, kaj kiam la publiko ne demandas, kiuj respondecis pri la kultivado de tiu studkampo en momento kiam preskaŭ neniu konsciis pri ĝia urĝeco;

(e) konsciigi la homojn, ke ankaŭ la lingva kaj kultura demo-kratio troviĝas inter la konkretaj rajtoj kaj bezonoj de la homoj, kaj ke ilia malplenumiĝo estigas sendigniĝon, suferon, kaj proan mankon de la plena disvolviĝo de la homa potencialo ĉe la viktimoj de lingva kaj kultura diskriminacio;

(f) identigi la aldonan (diference de la subtraha) plurlingvismon kiel konkretan pozitivan aliron al la demando, kiamaniere plej bone protekti la rajtojn de la lingvaj malplimultoj, kaj klere opozicii kontraŭ la asimilismaj strategioj de ŝtatoj, kiujn UEA

sub la gvido de Lapenna nomis lingve genocidaj kaj kiujn TEJO en la ”momento de Tyreso” nomis lingve imperiismaj;

(g) aliĝi al la malfacila projekto al la konstruado de mensa bazo por serioze daŭripova paco per konkreta programo eduki la infanojn por ke ili estu planedanoj kaj por ke ili vidu, ke la homa emancipiĝo okazos nur se ni fasonos inkluzivemajn vojojn de pluiro – projekto ankoraŭ ne aperanta sur la ĝenerala publika tagordo sur tiu skalo, sur kiu jam aperas la kompreno pri la bezono konservi la endanĝerajn lingvojn kaj kulturojn.

Per tiu laborado, la esperantistoj laŭ mia takso sukcese omaĝis al la vivoverko de Zamenhof, kaj certigis, ke li ne estu vivinta vane. Mi volas, stare kun vi, festi la momenton, en kiu ni rigardas ĉi tiujn atingojn de la internacia komunumo, kiu per lia lingvo laboradis sub ekstreme rigoraj kaj malagrablaj kondiĉoj.

Ne estas sufiĉe emfazi, ke Esperanto estas facila. ”Ankaŭ arestitoj kaj kondamnitoj en karceroj vivas en paco,” diris Lapenna. “Ni ne estas por tia paco.” Ankaŭ viktimoj de asi-milismo kaj trudado de granda lingvo, se ili estis devigataj akcepti tiun trudon en sia infanaĝo, trovas facila la devige lernitan lingvon; ni ne estas por tia facileco. Esperanto estas facila ponto, kies ekzisto invitas la homojn iri duonvoje por renkonti la alian, invitas la homojn konscie kunagi kun la aliaj por ebligi la renkontiĝojn. Nia lingvo stimulas la kunagemon de la homoj, ne ilian konsumisman emon pasive pasaĝeri en veturilo posedata kaj funkciigata de iaj mastroj. Zamenhof genie laboris, por ke estu facila tiu kunagado – ne por ke la posteuloj estu maldiligentaj kaj malkolegaj.

Ni restu sur tiu vojo al la stimulado de la heroa, amika, pionirema aspekto de la homa spirito.

Amike salutas,

Probal Dasgupta, Prezidanto de UEA

La Riverego (Le Fleuve) est publié par la Société québécoise d’espéranto quatre fois par année, en mars, juin, septembre et décembre. Dépôts légaux : Bibliothèques nationales du Canada et du Québec. Premier trimestre 1986. ISSN 0830-9574. Le contenu des articles est sous la res-ponsabilité des auteurs. La reproduction des articles est permise avec mention obligatoire de la source. Photocopié à 90 exemplaires. Gratuit pour les membres de la Société québécoise d’espéranto.

Rédaction : Normand Fleury ([email protected]). Graphisme et montage : Francis Gauthier. Administrateurs de la SQE : Boris-Antoine Legault (président), Martin Benoit (vice-président), Sylvain Auclair (se-crétaire), Normand Fleury (trésorier), Suzanne Roy (conseillère).

La Riverego estas eldonata de la Esperanto-Societo Kebekia kvarfoje dum la jaro : marte, junie, septembre kaj decembre. Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem. Oni rajtas kopii la artiko-lojn, kun nepra indiko de la fonto. Fotokopiita 90oble. Senpage por la membroj de la ESK. Por la aliaj, la jara abono kostas 10 kanadajn dolarojn. UEA-kodo de la Societo : kebk-d.

Redaktado : Normando Fleury ([email protected]). Grafismo kaj muntado : Francis Gauthier. Estraranoj de ESK : Boris-Antoine Legault (prezidanto), Martin Benoit (vicprezidanto), Sylvain Auclair (sekretario), Normand Fleury (kasisto), Suzanne Roy (konsilanto).

Limdato por la venonta eldono / Échéance pour le prochain numéro :

2009.03.01

6358-A, rue de Bordeaux • Montréal • H2G 2R8

[email protected] • www.esperanto.qc.ca

Esperanto-Societo KebekiaSociété québécoise d’espéranto

Page 3: Festo de la 15 de Célébration du 15 décembre decembro 2008 ...Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L’Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour

3

Kristnaska fabeloTio, kion mi al vi rakontos, ne estas unu el tiuj mal-novaj fabeloj transdonitaj de generacio al generacio dum longaj vintraj noktoj, sed nuntempa okazintaĵo — tia, kia eĉ nun foje okazas en niaj grandaj urboj. Antaŭ pluraj jaroj oni rakontis ĝin al mi.

Iuvespere — estis fakte la vespero antaŭ Kristnasko —, viro paŝis sola en la strato. Ĉu juna, ĉu maljuna? Mi ne scias. Sed li sentis sin maljuna kaj nenion plu atendis. Li promenadis tra la centraj homplenaj kvartaloj de la urbo, kaj horon post horo prokrastis sian revenon hejmen, al sia fora kaj soleca loĝejo.

Eble tamen li ne estis tiel melankolia, kiel oni povus imagi. En la voĉoj de la homoj, en iliaj gestoj, en tiu apartspeca malvarma aero, kiun oni spiras, kiam neĝo falas kaj ĉion iom post iom ekkovras — li provis kapti… la spiriton de Kristnasko, per kiu li sopiris pleniĝi.

Intertempe fariĝis malfrue. Li ekkuris, esperante trafi la lastan buson hejmen. Jen ĝi, atendanta! Frapinte ĉe la pordo, senspire, kaj kun tiu bela rideto, kiun mon-tras ĉiuj homoj kure trafintaj sian buson, li engrimpis,

ĵetante “Feliĉan Kristnaskon!”, kun sincera gajo, kiu lin mem surprizis. Tuj ekveturis la buso. Li rigardis sian brakhorloĝon : “Ho! La buso malfruas kvin minutojn!” Strange, li estis la sola pasaĝero. Sed tion li ne atentis kaj komencis babili kun la ŝoforo. Pri ĉio kaj nenio. Eni-ris neniu alia en la buson, kiu rapidis en la neĝo, laŭ la stratoj kvazaŭ novaj kaj virgaj. Ilia konversacio fariĝis pli intima. Ili rakontis unu al la alia la momentojn plej belajn, kaj tiujn plej malfacilajn en siaj vivoj. Malnovaj poemoj delonge forgesitaj revenadis al ilia memoro. Inter iliaj interŝanĝoj, silentoj longaj — pacaj… Jarojn poste, tiujn silentojn li plej klare memoris.

Tagiĝis. La buso senmovis. Li pensadis. “Jen! Strange, la ŝoforo foriris.” Sed, vidante la lokon, kie li troviĝis — la lokon mem, kien li kurante alvenis la antaŭan vesperon —, la neĝon ĉiam falantan, la homojn ekstere atendantajn trankvile, en tiu radia blankeco, tiam li eksuspektis, ke tiu ŝoforo eble ne estis ordinara busŝoforo.

Dum ili parolis, ili neniam menciis siajn nomojn. Ĉu oni diras sian nomon al busŝoforo, aŭ al pasaĝero? Sed, eni-rante sian loĝejon, kun tiu sama sento, delonge ne sper-tita, tiu sento havi antaŭ si sian tutan vivon, li ĵetis sin sur la telefonon kaj vekis amikon sian… “Tute ne! Ververe! Liaj rakontoj ĉiam temis pri malvarmo, neĝo… Kaj, Dio mia, nun mi ekkonscias — mi ne scias, kial mi ne rimarkis tion — liaflanke sidis ius-peca strangforma sakego!…”

Francisko Lorrain

Francisko Lorrain legis al ni belan Kristnaskan rakonton, kiun li verkis, dum la decembra esperanto-kunveno en Montrealo.

Page 4: Festo de la 15 de Célébration du 15 décembre decembro 2008 ...Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L’Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour

4

De la 11a ĝis la 13a de oktobro okazis la 15a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto en Silver Bay, Novjorkio. Oni jam parolis al mi dum la somero pri tiu renkontiĝo, kaj mi ne certis ĉu indas elspezi por partopreni tian semajnfinon. Do, se vi, aŭ amiko via estas en la sama situacio, atentu pri mia sperto kiel nova esperantisto kiu rakontas al vi miajn freŝajn memoraĵojn pri tiu mirinda semajnfino!

Unue, mi priskribos al vi la detalojn pri la loko, kiel en la plej ordinara turisma vojaĝ-rakonto de via onklo. Sed prave! Ĉar ekde mi alvenis surrande de George lago, mi tuj komprenis ke la elekto de tiu loko devis esti tute senpena! Meksikanoj petis al mi, dum TAKE, fotojn de la koloraj folioj dum aŭtuno, kaj ŝajnis al mi ke mi ne havos pli bonan ŝancon impresi ilin. Kia spektaklo! La lagon, sidanta inter dekoj da montetoj, kvankam tre bela, oni ne tiom rimarkas. La kulpo iras al la miloj da varmaj nuancoj lumigantaj en la montetoj por iu ajn kiu pasas apud la lago. Sed vi ne devas multe marŝi por vidi tion. Ĉiuj konstruaĵoj estas apud la lago! Ekde nun, vi povas imagi la dekoracion...

Sed la aktoroj multe pli indas vian atenton! Partoprenis 46 homoj el Usono kaj Kanado, kiuj nur volis konatiĝi kun mi, verŝajne. Mi parolis pri politiko kun Rogero de Masaĉuseto kaj pri teknologio kun Marko de Ĉikago. Mi iom pli konis Benja-mino de Otavo... kaj multaj aliaj!

La programo de la semajnfino estis simpla : prelegoj dum la tago kaj malstreĉigaj faradoj vespere. Pri la prelegoj, min aparte interesis « Pitagoro kaj lia teoremo », sabate posttag-meze, kaj vigla grupo-diskutado « Esperanto ne estas lingvo! »,

dimanĉe matene. Certe, restis la ebleco boati sur la lago aŭ ludi korbopilkon kiam la prelegantoj estis tro... adaptitaj al la komencantoj :-). Persone, mi preferis spiri aŭtunan etoson marŝante tra la arbaron.

Kaj mi estis kontentigita! Ĉar dimanĉo, ĉirkaŭ la kvara horo, la plejparto el ni iris promeni en la arbaron kun... gvidisto de la Montreala Botanika ĝardeno! Tiuj kiuj konas Normando (Montrealo) scias ke promenado kun li en arbaro ĉiam igas vin pli konanta. Eble mi ne memoras la nomojn de la plantoj (pardonu min Normando), sed mi scias almenaŭ ke kun du aŭ tri aliaj esperantistoj, en simila okazo, ni memoros multe!

Sed kial kuniĝi tiel fore en la arbaro kun tiom da amikoj se oni ne... malstreĉiĝas! Tiucele la du vesperoj estis plenigitaj kun plaĉaj faradoj, ĉiam pli kaj pli amuzaj. Sabate, mi konis pli da homoj ol mi iel ajn povus en duona horo. Mi ankaŭ kontrolis miajn konojn kaj amuziĝis per diversaj grupaj ludoj, dum la sama vespero.

Dimanĉe vespere estis tute dediĉita al... kulturo! Sed oni povis senti ke la esperantistoj ne sufiĉe preparis ion, aŭ tio estis... meza nivelo. Krom teatraĵo kaj kelkaj pianaj intervenoj, oni povis senti veran mankon da pretaj interesaĵoj el la parto-prenantoj. Sed tio estis pridiskutita en la morgaŭo, kiam ni interkonsentis pri la sekvanta ARE. ARE 2009 eble havos la plej riĉan kulturan vesperon en sia historio, se ĉiuj ni plej brile kiel eble pretigos ion!

Jes, vi bone komprenas, tio estas rendevuo! :-)

Francisko Gauthier, Tririvero, Kebekio

Mia unua ARE......Kaj ne mia lasta!

En oktobro 2008, sukcese okazis la 15a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto.

Page 5: Festo de la 15 de Célébration du 15 décembre decembro 2008 ...Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L’Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour

5

Internaciaj

anoncoj

La Banque Anationale annonce le lancement de la devise : Mono. Il s’agit d’une devise créée par un artiste et portant l’inscription « Un monde, une langue, une devise ». Voir le site web pour plus de détails.

La Sennacia Banko fieras anonci la lanĉon de sia nova

monunuo : Mono

Normando, Mira, Damir kaj Zdravka Familio Metz-Fleury uzas esperanton kiel familia lingvo de 25 jarojn.

Les deux fondateurs de la SQE ont été nommés membres honoraires. Courte biographie.Per neformala interŝanĝo de komputilaj retlteroj, la estraro de la Esperanto-Societo Kebekia decidis nomumi kiel honorajn mem-brojn la du fondintojn de nia Societo, nome Zdravka Metz kaj Normand Fleury.

Normando lernis Esperanton dum lerniga vojaĝo en Eŭropo, fine de la sepdekaj jaroj. Li renkontiĝis kun Zdravka, juna Kroata Espe-rantista aktivulino, dum la Internacia Junulara Kongreso okazinta en Raŭmo (Finnlando) dum la somero de 1980.

Post ilia geedziĝo kaj posta alveno al Kebekio, ili okupis diversajn postenojn en la Kanada Esperanto-movado, lige kun la okazigo de Universala Kongreso en Vankuvero, animigis la Montrealan kluban vivon kaj iniciatis la fondon, kune kun Ŝerbrukaj Esperantistoj, de la Esperanto-Societo Kebekia.

Normando prezidis la Societon senĉese ĝis la pasinta jaro (sed plu estas en ĝia estraro, escepte en la kadro decidi nomumi lin kaj lian edzinon honoraj membroj...), ĉeforganizis la oftajn renkontiĝojn, kiuj estas la centra celo de la Societo, kaj regule renkontiĝis gazetistojn rilate Es-peranton. Ĉiam plu liaj agadoj en la Montreala kaj Kanada niveloj.

Unua kasisto de la Societo, Zdravka okupis diversajn postenojn en la Kebekia Esperanto-movado, ĉu formale kaj kadre de ESK, ĉu neformale. Ŝi kunhelpis al Normando por organizi eventojn, gvidis kursojn kaj vesperojn, laboris pri libroj k.t.p. Kaj ŝi naskis kaj edukis du denaskajn Esperantistojn!

De pli ol 20 jaroj, Zdravka kaj Normando konsistigas la kernon de la Esperanto-movado en Montrealo kaj en Kebekio. Ili plej meritas tian honorigon.

Sylvain Auclair

La fondintoj de ESK honorigitaj

Veras ke estas “nur” artprojekto ĝis nun, sed kial ne kredi ke iun tagon la mondo uzos nur unu monunuon?

Mono ne dependas de iu ŝtato aŭ iu specifa geografia teritorio. Estas monda mono, kiu antaŭenigos internacian komercon kaj samtempe reduktos malegalecon inter landoj. Baldaŭ, kiam la homoj konscios la avantaĝojn, vi povos uzi ĝin ĉie en la mondo!

La desegnaĵo de la monbiletojn enhavas portreton de ZAMENHOF. La devizo “Unu Mondo, Unu Lingvo, Unu Mono” aperas en la

Page 6: Festo de la 15 de Célébration du 15 décembre decembro 2008 ...Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L’Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour

6

La filma retejo Farbskatol’ revigliĝas!

Le site web espérantophone “Farbskatol” est de nouveau actif. Quatre nouvelles vidéos humoristiques y furent ajoutéés, dont une présentant une recette de cuisine.

Ekde oktobro 2008, oni aldonis al la Esperanta filma retejo http://farbskatol.net/ kvar filmetojn, produktitajn bonkvalite kaj originale en Esperanto.

Danke al la iniciato de la israela Esperanta grupo LEEN (La Es-tonto Estas Nia), oni produktis tiujn ĉi 4 filmetojn iamaniere rilatajn al itala etoso: humura sed trafa recepto por “gnocchi di patate” kaj bildstriaj/sonaj filmetoj el “La gefianĉoj” (I pro-messi sposi).

Laŭlane aperos, dum la venontaj du monatoj, movadaj kaj turismaj filmetoj originale produktitaj en Esperanto. Krom la amuziĝo, niaj filmeroj celas fariĝi helpmaterialo por lernado de Esperanto.

Ni invitas vin viziti la ttt-ejon, voĉdoni kaj aldoni komentojn.

Se vi deziras kontribui al nia filmproduktada agado, sendu retpostan mesaĝon al :

Gian Piero Savio [email protected]

Fonto : Ret-Info http://www.eventoj.hu

“Vikipedio” http://eo.wikipedia.org/ , la Esperanto-versio de “Wikipedia”, atingis hodiaŭ, 21an de novembro 2008, la nom-bron de 107 007 artikoloj. Laŭ la ĝenerala multlingva statistiko (malpli aktuala) ĝi atingas 104 503 kaj situas je la 22a loko inter 264 lingvoj.

Por ke Vikipedio progresu, ne nur laŭ nombro de artikoloj, sed ĉefe laŭ kvalito kaj fidindeco, trejnseminario okazis antaŭ nelonge apud Prago kadre de la Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST). Por faciligi la arigon, instruadon kaj trejnadon de kunlaborantoj, Yves Nevelsteen kreis, kadre de la plurlingva retejo e@i (Edukado@Internet : http://www.ikso.net/eo/index.php ), retejon http://www.vi-kipedio.net kiu ebligas al interesatoj trovi helpon kaj konsilojn. Interesatoj kaj informantoj trovos, i.a., prezenton pri la nova libro “Vikipedio por vi” de Ziko van Dijk (60 p. en A5-formato), liston de asistantoj, konsilantoj kaj helpantoj :http://www.vikipedio.net/index.php/Teamo_de_asistantoj

Nova versio de Economix, senpaga programo de mastrumado de bakkontoj funkcianta kun Mac OS 9, Mac OS X, Power PC, Intel, Windows, Linux, x86 kaj uzebla en EN, DE, ES, FR kaj EO estas elŝutebla sur la retejo de Y. Callaud http://y.callaud.free.fr

http://y.callaud.free.fr/economix/economix.html

Tabelo indikas la haveblajn versiojn kaj diverslingvajn uzins-trukciojn.

Le site web de RememberTheMilk.com est maintenant en espéranto et permet de créer des listes de choses à ne pas oublier, des dates d’anniversaires, etc.

Mi informas, ke la retservo RememberTheMilk.com nun estas disponebla en Esperanto, tradukita de mi. Temas pri Web 2.0 - ilo por organiziĝi, krei listojn de farendaĵoj kun limdatoj, alar-moj, k.s. Oni povas havigi ilin al kunlaborantoj aŭ familianoj, aldoni RSS-fluon de taskoj al ies RSS-ilo, aŭ uzi ĝin kune kun Google Calendar, iPhone, ktp.

Por trovi la Esperanto-version iru al :http://www.rememberthemilk.com/?hl=eo

Ĝuu kaj raportu eventualajn tradukproblemojn al mi, mi petas.

Tim Morley [email protected]

Fonto : Ret-Info http://www.eventoj.hu

RememberTheMilk.com disponebla en Esperanto

Nova versio de Economix

fono. La hodiaŭa kurzo estas ¥1000 po monbileto (mi uzas enojn ĉar mi estas en Japanio nuntempe). Se vi aĉetas dek, la afranko estas senpaga.

Bonvolu divastigi la novaĵon! Kun amikaj salutoj,

Daniel Salomon

Direktoro de la Sennacia Banko

www.heliko.org

PS : Via aĉeto ne nur estas valora subteno al malriĉa artisto kiu laboras kun esperanto, sed ankaŭ bonega investo!

Page 7: Festo de la 15 de Célébration du 15 décembre decembro 2008 ...Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L’Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour

7

Depuis février 2008, une nouvelle radio est offerte via le web : Radio Espéranto. Elle provient de Kaliningrad en Russie.

Radio Esperanto ekfunkciis en februaro 2008 en Kaliningrado (Ruslando). Komence estis planite disaŭdigi literaturajn tekstojn en ĉiu dua sonprogramo, sed ekde la 11a programo ili aperas preskaŭ en ĉiu elsendo. Entute, Radio Esperanto aperigis 18 sonprogramojn en kiuj estis (krom du poeziaj) dek du prozaj programeroj. Estis sonregistritaj kaj enretigitaj tri originalaj tekstoj kaj naŭ tradukoj el la lingvoj: rusa, hispana angla kaj pola. Ĉar Radio Esperanto aperas en la formo podkasta, ĉiu programo estas aŭskultebla kaj elŝutebla en iu ajn oportuna tempo en la retejo : http://la-ondo.rpod.ru/

Deux nouvelles gares informent les voyageurs en espéranto. Il s’agit des gares de Bialystok en Pologne et de Herzberg en Allemagne.

En la urbo Białystok daŭras la preparoj por la venonta Uni-versala Kongreso.

Por faciligi vojaĝon al niaj e-gastoj, la 14an de decembro en 2008, okaze de la ŝanĝo de la fervoja horaro, ĉe la kajoj de la stacidomo en Białystok okazis inaŭguro de grandforma-taj informtabuloj. Ili estas faritaj dulingve : la informoj kaj la priskribo de simboloj de la fervoja horaro estas legeblaj en la pola kaj en Esperanto.

Inf : Robert Kamiński, [email protected]

Hieraŭ mi tralegis la Riveregon, kiun mi ricevis dum ARE, kaj ĝi elvokis tiom agrablajn momentojn ke mi volis danki denove pro ĉio, pro la artikoloj de Zdravka, kaj de Normando, pro la TAKE-organiza laboro, kaj ankaŭ pro ARE same.

TAKE estis por mi plej elstara semajno inter ĉiuj el pasintaj eble du (eble pli da) jaroj. Kaj ĵusa ARE estis plej elstara semajnfino, malgraŭ la longa (pli ol devus) vojaĝo tien -- ĉiuj minutoj, kun la novaj (kaj malpli novaj) amikoj, survoje al ARE, dum ARE, kaj survoje reen, egale valoris. Nu. Dankon ree. Suzano :)

Avo Frosto respondis al 34 infanoj el 9 landoj en decembro 2008. Pola Radio vokis lin por fari intervjuon pri la fakto ke Avo Frosto respondas en esperanto ekde 2002.

Letero al la redakcio

El Edukado.net

Baldaŭ komenciĝos mia somera baza E-kurso, kiu anstataŭigas tiun ĉiu-jaran, semestran kurson por studentoj en preskaŭ ĉiuj karieroj je la nivelo bakalaŭro. Samkiel la alia, ĝi valoras 3 kreditpoentojn kaj ne estas deviga, sed elektebla. 16 ges-tudentoj enskribiĝis.

Bv. sendi bildkartojn kun salutoj al jena adreso :

Esperanto-kurso/H. MoraEscuela de FilologíaUniversidad de Costa RicaC. P. 11501-2060San José, Costa Rica

Kursfine oni aranĝos bildkart-ekspozicion. Foton oni sendos al tiuj, kiuj skribos sian retadreson.

Demande d’envoi de cartes postales pour un cours optionnel d’espéranto, non obligatoire, avec une valeur de 3 points, qui commencera à l’Université de Costa Rica pour des étudiants de presque toutes les carrières. 16 étudiant(e)s sont inscrits.

Si vous aimerez découvrir des chansons en espéranto sur le web, le site suivant en contient. Le site de Vinilkosmo est aussi une bonne référence.

Karaj geamikoj, bonvolu viziti niajn paĝojn pri esperantaj kanzonoj :

http://kanzonamikaro.worsten.org/eo-kanzonoj/videofilmetoj.htm

En la interreto oni povas trovi kelkcent kanzonojn en Esperanto kaj multajn videofilmetojn kun kanzonoj kaj lingvaj ludoj, kiuj povas pliriĉigi agadon de lokaj kaj lernejaj Esperanto-Grupoj. Se nia retejo ekplaĉos al vi, tiam bonvolu informi pri ĝi, viajn konatulojn. Kun elkoraj salutoj, kanzonamikaro el Vroclavo, Silezio, Pollando.

http://kanzonamikaro.worsten.org

Retejoj pri esperantaj kanzonoj

Page 8: Festo de la 15 de Célébration du 15 décembre decembro 2008 ...Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L’Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour

Club d’espéranto de Trois-Rivières : [email protected]

En plus de la Société québécoise d’espéranto, il existe au Québec plusieurs clubs d’espéranto et un regroupement de club espérantistes. Pour ajouter votre club à cette liste ou annoncer une activité, écrivez-nous à :[email protected]

Montrealaj Esperanto-Kunvenoj (MEK)

La kunvenoj okazas en la Restoracio Commensal, 1720 rue Saint-Denis, Montréal. - Metroo Berri-UQÀM. Ni kunvenas ĉe la subteretaĝo, ofte en la eta salono.

Eblas alveni je la 18a horo se vi volas kunmanĝi. La kunsido komenciĝas je la 19a horo por la komencantoj kaj je la 19 h 30 por tema diskuto.

Kiam Temo

Pliaj Esperanto-renkontiĝoj

MEMOMontreala Esperanto-Movado : www.esperanto-montreal.org

Montreala Esperanto-Domo (MEDO)

6358-A, rue de Bordeaux, Montréal, H2G 2R8

(Vidu retejon por vidi kiel atingi)

(Voir site web pour un plan d’accès)

Libroservo, biblioteko nepre kun antaŭa rendevuo

Librairie, bibliothèque sur rendez-vous seulement.

Vendredo 30a jan. 2009 Agadoj por la E-movado en 2009 kaj poste…

Vendredo 27a feb. 2009 Zingibro -Varmiga spico por malvarma sezono

Vendredo 27a marto 2009 Decidota

Vendredo 24a aprilo 2009 Decidota

Vendredo 29a majo 2009 Decidota

Vendredo 26a junio 2009 Decidota

16-18a de majo 2009 6a MEKARO (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) Toronto, Ontario

10-12a de oktobro 2009 16a ARE (Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto) Silvero, NY, Usono.

22-24a de majo 2010 7a MEKARO (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) Tririvero, Kebekio

9-11a de oktobro 2010 17a ARE (Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto) Silvero, NY, Usono.

21-23a majo 2011 8a MEKARO (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) Kingston, Ontario

19-21a majo 2012 9a MEKARO (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) Québec, Kebekio