Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al...

32
Eŭgeno Lanti For la Neŭtralismon ! eldona fako kooperativa de SAT

Transcript of Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al...

Page 1: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

Eŭgeno Lanti

Forla Neŭtralismon !

eldona fako kooperativa de SAT

Page 2: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

2

Page 3: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

3

ATENTIGODE LA 1a ELDONO

Ĉi-tiu studaĵeto pri la organizado de niaesperanta movado estas verkita jam de unu jaro.Ĝi aperis en la n.oj 3, 4-5 kaj 6 de “EsperantistaLaboristo”.De post tiu tempo Sennacieca Asocio Tutmondastariĝis definitive, kaj la solvo de la organizaproblemo kuŝas nun en la disvolviĝo de niaAsocio. Sed tiu disvolviĝo devas okazi laŭ ĝustadirekto, ne hazarde kaj ĥaose. Ni jam spertis, kemultaj kamaradoj ne havas ankoraŭ tre klaranideon pri nia celo. La kvazaŭ religieca atmosferoen kiu kreskis la esperanta movado nebuligasofte la klaskonscion de fervoraj prolet-esperantistoj. Aliaj, impresite de la ĝisnunaorganizmaniero laŭ naciaj sekcioj, emas refali enian Internacion, similan al la politikaj,nesamlingvanaj organizaĵoj.Ĉar la studo de Sennaciulo1 interdividiĝis en trisinsekvaj n.roj de la gazeto, ni opiniis utila kunigila tuton en broŝureton por ke ĉiuj interesiĝantojpovu pli bone prezenti al si la aferon, agi laŭ

Page 4: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

4

direkto montrata aŭ rebati la tezon, se ili juĝasĝin malprava.Post apenaŭ unu jara ekzistado, S.A.T. jamenkalkulas pli ol 900 membrojn. Estas neprenecese, ke ĉiu el ili konu la vojon sekvendan;estas plie, necese, ke ni konigu ĝin al la varbotoj.Tial la Centra Komitato de S.A.T. decidis laeldonon de la jena broŝureto.

Februaro 1922. S. A. T.

Notoj

1 La unua eldono aperis sub tiu pseŭdonimo.

Page 5: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

5

Antaŭparoloal la dua eldono (1923)

Kiam, komence de l’jaro 1921, mi publikigis ĉi-tiun studaĵeton per la gazeto EsperantistaLaboristo mi ja ne dubis pri la praveco de laprincipoj tien metitaj. Sed, verdire, mi neantaŭvidis tiel rapidan kreskadon de nia movadolaŭ la direktivo montrita.

S.A.T. enkalkulas nun pli ol 3500 membrojn. Ĝiposedas ampleksan revuon, kiun legas almenaŭ7 aŭ 8000 personoj. Artikoloj el tiu revuo estasrepresitaj en kelkcentoj da plej diverslingvajgazetoj. Eldonkooperativo eldonis jam kelke daindaj kaj gravaj verkoj. S.A.T okazigis trikongresojn pri kiuj trumpetis plej diversajgazetoj el ĉiuj landoj. Nia movado eĉ altiris laatenton de registaroj, tiagrade ke ĉe la PolaSejmo (parlamento) okazis interpelaco dedeputito (S.ro Pankratz) pri la persekutoj, kiujtrafis Polajn S.A.T.-anojn.Multe da aliaj faktoj mi povus citi por pruvi, ke

Page 6: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

6

ni ekiris ĝustan vojon, ke ni entreprenisfruktodonan laboron kaj ke la esperantistoj, kiujjam aliĝis al nia organizaĵo povas ne domaĝisiajn monon kaj penadon.

***Tamen hodiaŭ mi preskaŭ bedaŭras pri tiurapida kreskado. Mi supozas, ke ne ĉiuj aliĝintojplene konscias pri la celo kaj taskoj de niaentrepreno.Antaŭ du jaroj mi kriis al la prolet-esperantistoj:For la neŭtralismon! Tiu krio estas ankoraŭnuntempe oportuna. Ne ĉiuj aŭdis ĝin kajkomprenis ties signifon. En niaj rondoj troviĝaskamaradoj, kiuj iom honte, duonkaŝe daŭrigasmone kaj age subteni la t. n. neŭtralanesperantan movadon.Tial la reeldono de ĉi-broŝuro respondas al certabezono. Necesas insiste montri, ke laneŭtralismo de la burĝaj esperantistoj estas nurŝajna; nur masko per kiu ili kaŝas hipokrite sianklasan profiton. La sperto montras ĉiutage lapravecon de tiu aserto. Sufiĉas altiri pri tio laatenton de la prolet-esperantistoj por ke ili memproprokule vidu la faktojn. Mi tamen citu lasintenadon de la esperanta gazetaro, kiu persilento bojkotas nian movadon.

Page 7: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

7

Tiaj neŭtraluloj estas ja simple hipokrituloj. Iliĉiam celis kapti kaj direkti la movadon profite alsiaj klaso, negoco aŭ eklezio. Ili okulumis al lalaboristaro nur kun la espero moligi, nebuligiĝian klaskonscion. Kaj certagrade ili sukcesis.Sed nun, vidante ke esperanto disvastiĝas enrevoluciaj rondoj; ke la laborist-esperantistojmemstare organiziĝas, la “neŭtraluloj” ĉagrenaskaj silentas pri tiu por ili bedaŭrinda fakto.Ekzistas eĉ malnovaj esperantistoj, kiuj fariĝismalamikoj de la lingvo internacia, konstatinte,ke la “kara lingvo” estas uzata por kontraŭbatalila “karan patrion”, la “sanktajn kredojn” per kiujoni sukcesis tiom longe teni la proletaron enservuteco.Kaj tio estas logika - antaŭvidita . . .

***En ĉi-broŝuro estas ankaŭ pritraktita lademando pri organizado de la revolucia esp.movado. La ĝisnuna organizsistemo inter-naciaestas malaprobata kaj montrata kielnecelkonforma por mondlingvanoj.Estas vere, ke la sennacieca organizbazo estasakceptata de granda nombro da kamaradoj. Sedoni erarus, opiniante, ke ĉiu emo reveni al lainter-nacia organizprincipo estas sufokita; oni

Page 8: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

trompus sin volante kredi, ke ĉiuj S.A.T.anojestas pretaj plenkonsente kaj plenkonscielaboradi laŭ tiu direktivo. Estas ankoraŭ necesekontraŭbatali ĉian provon reiri al la forlasitavojo, ĉian danĝeron refali en la rutinon.Senindulge ni kontraŭbatalu la imitaĉanspiriton. Ni lernu tiri ĉiajn konsekvencojn el niamondlingveco. Ni ne imitaĉu la aliajn“Internaciojn” el malsamlingvanoj. Ni kreunovon penante ĉiuokaze, ĉiurimede fordetrui lamalnovon!... Por tia tasko ĉi-modesta broŝuropovas ankoraŭ utili.

***Hodiaŭ, se mi farus ĉi-studeton, ĉu mi verkosĝin samforme, samamplekse? Kompreneble ne.Mi farus certe kelkajn ŝanĝetojn kaj aldonojn.Punktoj nur ektuŝitaj indas esti pli detalepritraktataj. Ekzemple mi pli vaste priparolus lapunkton, kie estas nur aludite pri la edukrolo deesperanta organizaĵo tutmonda.Ĉi-studeto devas do esti konsiderata kiel skizoutila por gvidi kaj subteni pli densan kajampleksan pritraktaĵon. La legantoj mem tiruĉiujn konsekvencojn de la ideoj ĉi-tie skizitaj. Mine dubas, ke ili alvenos al tiu mia konkludo:For la verdaĉan neŭtralismon esperantan!...

8

Page 9: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

For la patriotismon kaj naciecon!...Homeciĝu la homo sur la sennaciigita Tero!...

E. Lanti

9

Page 10: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

I. For la neŭtralismon!

Direktivo. - Kiu havas esploreman, sen-dogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras lafaktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, lacirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, - mipreskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, laesploranto devas observi kvazaŭ li estus eksterede ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankaŭ estasiel aganto en la naskigado de la fenomenoj.Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandonpri organizado de la esperanta movado enrevoluciemaj medioj, en la postmilita, kriza,klasbatala periodo nuna. Mi ne pretendasalporti tute pretigitajn verojn. Se nur misukcesos veki la atenton kaj intereson de lakamaradoj ĉiulandaj pri tiu problemo, mikonsideros, ke mia peno ne estis sen rezultaĵo.Nur rimedo. - La vivo estas batalado. Tiuj venkaskiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ

10

Page 11: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

plano funde studata kaj kiel eble plej simpla.Ni estas sennaciuloj, almenaŭ internaciistoj,nepre kontraŭkapitalistoj, mondlingvanoj,esperantistoj.Tial ke ni estas sennaciuloj, ni propagandasneŭtralan lingvon. Ĉar ni opinias, ke laesperanta movado estas nun la plej taŭga fortopor rapide triumfigi la ideon pri UniversalaLingvo , ni propagandas esperanton. Ĝi estas porni bezona ilo por trafi nian idealon. Esperantone estas la celo de nia agado, sed nur rimedo poratingi nian celon.Se fikomercistoj, militistoj, ĝendarmoj, juĝistoj,ekzekutistoj lernas kaj uzas esperanton, tio nesignifas, ke nia idealo baldaŭ realiĝos.Por konvinkiĝi pri la praveco de tiu aserto, onilegu la jenon, ĉerpitan el “Espero Katolika”1.Temas pri la 7-a kongreso de la katolikaEsperantistaro:“Dum tiu kongreso en Graz, oni devos fondifortegan internacian armeon kontraŭ la potencojde blinda renverso, kontraŭ la materialismabolŝevismo, la danĝera anarkismo, la kontraŭ-eklezia agado de la framasonaro, k.t.p....”Tiel la Katolikaro jam uzas esperanton por kontraŭ-stari nian agadon, por malhelpi nian liberiĝon.

11

Page 12: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

Kiel alian pruvon, ke esperanto estas nur ilo, nepovas esti alio ol rimedo por bonaj aŭ malbonajceloj mi aldiru:Dum la milito, la germana registaro uzisesperanton por sia eksterlanda propagando. EnParis, la komitato “Por Francio per Esperanto”,kies sidejo estis ĉe la “Centra Oficejo”, ricevismonon de la franca registaro por kontraŭagadila germanan propagandon. Sekve esperantoestis uzata de registaroj por iliaj krimaj,hontindaj celoj.Jen pruvite, ke internacia lingvo ne povas estiper si mem liberigilo; ĝi estas tia nur en la manojde liberigantoj .Burĝeca atmosfero. - Aliflanke, oni povasrimarki, ke la esperanta neŭtralismo nebuligasla vidon al konscia klasbatalo. Kontakte de laburĝoj la esperantaj revolucianoj tendencas aldandismo, al emo pri nomkonigado kaj aliajfiburĝecoj. Estas vere amuze - aŭ plorinde -konstati, ke la t. n. laboristaj2 grupoj neniamforgesas, en raportoj senditaj al la redakcioj deesperantaj ĵurnaloj, meti la nomojn de laprezidanto, subprezidanto, kasisto, subkasisto,k.t.p., k.t.p.Kredeble en la koro de ĉiu “laboristo” dormekuŝas burĝa spirito.

12

Page 13: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

Pro ĉiuj tiuj ĉi svpre parolitaj motivoj estasnepre necese enŝovi en nia esperantapropagando sanan spiriton. Ni zorgu, ke lamovado por Universala lingvo ne estu putrigotade la burĝecaj miasmoj en kiuj nun ĝi kreskas.La sperto jam montris, ke la plej belaj inventaĵoj,kiam ili estas en la manoj de la kapitalanoj,anstataŭ helpi al la liberigo de l’Homaro utilas alĝia malfeliĉo. Sufiĉas nur citi unu ekzemplon:kiam la aviadiloj konkeris la ĉielon, multajnaivuloj diris, ke tiu grava progreso forstrekos lalandlimojn. Nu, kion ni vidis dum lamondmilito? Tiujn mirindajn flugmaŝinojn lamilitistoj uzis por dissemi mortigilojn superprosperaj urboj. Infanoj, maljunuloj, malsanulojestis mortigataj per la bomboj faligataj de la belajaparatoj, inventitaj por malaperigi la landlimojn!Ni do ĉesu esti naivuloj. esperanto malhelpos lamiliton! Ne, tute ne, se ĝi estas uzata de lamilitokazigantoj. Por ke esperanto estu bonfarani ĝin metu en la manojn de bonfarantoj.Neniam ni malatentu pri la malbonfareco de lafiburĝaro kapitalana. Senĉese ni orientadu nianagadon cele al la renversiĝo de tiu potenco. Niorganiziĝu konforme al tiu neforgesindadirektivo.Homaranismo. - Zamenhof mem komprenis, ke

13

Page 14: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

lingvo helpa ne sufiĉas por konduki la mondonal Paco. Tial li parolis pri “interna ideo” deesperanto, pri “Homaranismo”.Kio estas tiu doktrino? Nur elpensaĵo debonkora viro, de religia idealisto liberkreda“La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirantela homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo,nek de lia religianaro, donas al li la eblon evitiĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siajnacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kunhomoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamentoneŭtrale homa, sur principoj de reciprokafrateco, egaleco, kaj justeco”.Mankis al la aŭtoro de esperanto klara konceptopri la senĉesa interbatalado ekzistanta, pli malpliakre, inter la socialaj klasoj. Li ne vidis, ke lamilitkaŭzoj kuŝas en la principoj mem, sur kiujestas bazitaj la interhomaj rilatoj. Tamen lia celoesence similis la nian. Li deziris unuigi lahomojn en “grandan rondon familian”. Sedtoleremo pri religio, raso aŭ nacio, kaj eblecointerkompreniĝi ne sufiĉas por forigimalfratecon kaj estigi justecon. Kaj kie ne estasJusteco , tie latente kuŝas milito.La homaranismo Zamenhofa povas nur kreskien komunismo.Por liberiĝi kaj paciĝi la homaro bezonas

14

Page 15: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

renversi ĉiujn barojn inter la homoj.Neebleco interkompreniĝi estas unu el la baroj.esperanto estas bezona sed ne sufiĉa rimedo porliberigi la homojn. Ni jam vidis, ke ĝi eĉ povasmalutili al ni en la servo de sklavigantoj.Konsekvence ni helpu meti la ilon nur en lamanojn de niaj amikoj.Deduktiĝas el tio, ke kontraŭkapitalistoj logikene povas kunlaboradi kun iuj ajn esperantistoj.Komence tiu kunlaborado povis esti utila. Tiam,ĝi temis ja pruvi, ke artefarita lingvo povasinterkomprenigi la homojn ; temis triumfigi laideon mem pri lingvo helpa. Jam farita estas lapruvo; ŝanĝis la situacio; nia agadmaniero ankaŭdevas ŝanĝi.Nune kunagado estas logike akceptinda nurinter samcelanoj. Socialistoj, sindikatistoj,komunistoj, anarkistoj, unuvorte ĉiujrevolucianoj - kaj al la vorto revolucio mi donasĝian etimologian sencon - povas, devas kuniĝipor pli efike trudi la alprenon de esperanto al larevolucianaro.Akceptebla kunlaborado. - Ĉu tamen niajkontraŭuloj ne povas utili al ni, je la lingvavidpunkto? Ĉu ne estus danĝere rifuzi ĉiuninterrilaton kun ili? Ĉu ni, ekzemple, devas haviapartan Esp. Akademion!? ...

15

Page 16: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

Eĉ kiam samlingve oni parolas, por sininterkompreni estas necese ne kunmiksi ĉiujndemandojn.Kiom revolucianoj laboras gvidate de iu ajnteknikisto, ĉu ili kunlaboras laŭ la senco, kiun plisupre mi donis al la nedezirinda kunlaborado?Kiom niaj rusaj kamaradoj utilas lateknikkapablecon de iuj caraj generaloj, ĉu ilikunlaboras kun la carismo? Ĉiutage ni uzasmonon. Ĉu ankaŭ ni kunlaboras kun lafinancistoj?Nia interkomprenigilo devas esti kiel eble plejperfekta. Ĉu ne estus stulte malatenti lakonsilojn de la perfektigantoj? La lingvistoj estasniaj teknikistoj. Ni ne kunlaboras kun ili, kiamni obeas iliajn konsilojn.Sur tiu kampo plena neŭtralismo estas ebla, pliĝuste, nepre necesa. Ne ekzistas scienco katolikaaŭ komunista; ekzistas Scienco . Kiel klaso, laburĝaro posedas sciencon, klerecon. Kiamproleto sukcesas kleriĝi, li kvazaŭ ŝtelas la scionde la burĝa klaso. Ĉiuj, kiel eble plej ni ŝtelu laburĝaron! ... Estas tute saĝe, ke neklera laboristolernu esp-on ĉe kurso de klera kontraŭulo; estussendanĝere, ke revoluciulo ĉeestu esperantkurson, faratan de policano. La scio akirita ĉepolicano povas utili por kontraŭagadi lamalbonfaron de la Polico. Sed estus vere tro

16

Page 17: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

stulte helpi la propagandon de esperanto ĉepolicanoj, ĉe iuj ajn el niaj kontraŭuloj.Tamen jen kio okazas, kiam naive kajsenpripense oni propagandas laŭ neŭtralismametodo.

For la neŭtralismon!

Notoj 1 Januara no, 1921.2 La strikrompantoj ankaŭ estas laboristoj. Tia titolo signifasnenion, krom konfuzon.

17

Page 18: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

18

Page 19: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

II. Por-esperanta organizo

Varbado. - En la antaŭa ĉapitro mi pruvis, kekonsekvencaj revolucianoj ne povas konsideri laporesperantan propagandon kiel celon; ke logikenur samcelanoj povas kunlaboradi kune. Restasnun esplorende, kio estas la plej trafa manieropor nin organizi.Firme konvikite, ke lingvo universala estas neprenecesa por atingi nian celon, ni devas varbi alesperanto niajn samcelanojn. Por tiu varbado, nibezonas nacilingve presitajn propagandilojn kajlernilojn. Estas do necese grupiĝi loke pororganizi kursojn, regione eĉ nacie1, por havigi alni bonkondiĉe la varban materialon necesan.Gazeto en nacia lingvo povas ankaŭ estikonsiderata kiel necesa varbilo tie, kie ne estaseble aperigi notojn aŭ artikolojn en neesperantajĵurnaloj. Ĉiel oni devas tamen klopodadi por keniaj gazetoj pritraktu la temon pri lingvointernacia, samkiel tio jam okazas por

19

Page 20: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

kooperativismo, feminismo aŭ sporto.Sed por sukcese klopodadi estas ankaŭ necese,ke ni havu sintenadon konsekvencan rilate al lainterklasa batalado. Ĉe redakcia komitato derevolucia gazeto, ĉu dece ni povas glori prisukcesa kongreso de esperanto, honore preziditade reĝo, aŭ de alia moŝtulaĉo, kaj benita de lapapo?! Ne, ĝi restus ridinda. Pro tio, ke laĝisnuna esperanta movado estis prilaborata enburĝaj medioj estas tiom pli necese nin montritre nekompromisemaj. Ni devas nin organizitiamaniere, ke oni ne povos riproĉi al ni nianeksterklasan, kvazaŭ perfidan agadon.La sinceruloj helpos nin. - Meze de la t. n. burĝajesperantistoj, se troviĝos personoj sufiĉe sincerajpor ne atenti pri la profito de sia klaso, ilikomprenos tion kaj helpos nin por plirapidigi latriumfon de esp-o. Estas de multaj konsentite,ke la internaciistaro estas la plej bona grundopor semi la ideon pri lingvo internacia. Se tiujne helpos, ni rajtos demandi ilin: “Kion viopinias pri terkulturisto havanta du kampojn,unu ne-kaj la alia tre fruktodona, kaj kiu tamenprisemas prefere la unuan?” Ili devos konsenti,ke tiu terkulturisto estas ĉu stultulo, ĉu havasnekonfesindajn motivojn por tiel agi.La situacio de la neŭtralaj esperantistoj rilate lapropagandon tute similas tiun de la supre

20

Page 21: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

parolita terkulturisto. Se ili ne helpos, ni rajtosdiri: “Vi estas stultuloj aŭ hipokrituloj, sed trecerte ne sinceraj esperantistoj”.Grupiĝinte loke, nacie aŭ samlingve kaj sinarminte per bonaj, trafaj2 propagandiloj, lavarbistoj povos sukcese almiliti la indiferenteconde la revolucianaro pri esperanto. Klopodanteĉe la gvidantoj, ili estos aŭskultataj, ĉar iliparolos je la nomo de organizaĵo.Rilate al la oficialaj rondoj. - Mi liveris jamsufiĉe da motivoj por montri la netrafecon de laneutrala propagandmaniero kaj la neprannecesecon de laŭpartia organizado. Sed estasankaŭ aliaj pli konvinkaj.Jam en multaj urboj la estraro estas socialista, eĉkomunista. Povos okazi - jam okazis - kesubvencioj estu voĉdonataj por la esperantapropagando. Se ne ekzistas partia organizaĵo, lamono estos donacata al burĝa organizajo, kiuĝin fuŝuzos por propagandi ĉe policistoj,komercistoj aŭ aliaj subtenantoj de l’kapitalismo.Estas do nia devo zorge klopodadi por ke ĉiumonhelpo estu enkasigota de niaj organizaĵoj.Se tion ni ne faros, ni montros bedaŭrindannekapablecon por labori al nia liberiĝo.Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj mikompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke

21

Page 22: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

Universala Lingvo entenas econ revoluciigan.Samkiel cetere ĉio scienca: Internaciismo estusnur revo, se ne ekzistus fervojoj, telegrafo,aviadiloj ktp. Vole nevole, la scienculoj laborasal la tutmonda revolucio. Sed ĉu necesas longepripensadi por konkludi el tio, ke la sciencajrimedoj estas tiom pli revoluciigaj, kiom ili estasen la manoj de konsciaj revoluciuloj. Niaporesperanta agado estu do inspirata de tiuevidenta vero. Ni dediĉu nian tutan energion alpropagando ĉe niaj klasaj organizaĵoj.La komercistoj propagandu en komercistojrondoj, la katolikoj en katolikaj rondoj, ktp. - kajla revoluciuloj en revoluciemaj rondoj! Tiel niavarba agado plej rapide sukcesigos esperanton.Sed se ni estas laŭklase organizitaj, la monsumojvoĉdonotaj de komunumoj aŭ de parlamentojdevos esti disdonataj inter ĉiuj esperantajorganizaĵoj proporcie je la nombro de lamembroj. Tiel la neŭtraluloj ne povos misuzi lamonon laŭ sia bontrovo, kiel jam ofte okazis.

Notoj 1 Estus pli ĝuste diri: laŭ la komuna nacio lingvo parolata.Ekzemple, Belgoj, Francoj kaj Svisoj havos profiton grupiĝikune por eldoni grandkvante franclingvajn propagandilojn.2 Eĉ la lernolibroj devas esti redaktataj laŭ revoluciema spirito.La ekzemploj de la ekzercaro devas montri nian celon.

22

Page 23: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

III. Per-esperanta organizo.

Esperanto tuj utilu. - Mondlingva movado bazitanur sur naciaj organizaĵoj estas kvazaŭunukrura, ne ekvilibreca kaj kondamnita jepereo.La sperto montras, ke estas pli facile varbi iun alesperanto, ol fari, ke la varbito iĝu verapraktikanto de la lingvo. Kaj kiam oni nepraktikas, la intereso pri la afero baldaŭforperdiĝas. Milionoj da lernolibroj estasdisvenditaj; milionoj da personoj eklernis lalingvon. Tamen, malgraŭ tio, oni povas diri, ke larezultaĵo akirita dum multjara propagando nerespondas al la foruzitaj penoj de lapropagandistoj. Malgranda estas la nombro deellernintoj kaj praktikantoj.Tiu nekontentiga konstato devenas de tio, ke onine sufiĉe prizorgis la praktikecan flankon de laafero. Mi tute ne pretendas, ke nenio estis faritatiudirekte, sed nur insiste diras, ke oni devas kieleble plej klopodi por igi ia lingvon tuj utila. Ennia organizota movado ni do estu senĉese

23

Page 24: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

inspirataj de tia zorgo.Kial utiligi la lingvon? - Ni ne bezonas helpaninterkomprenigilon por interparoli kun niajsamlandanoj. Por utile praktiki esperanton estasdo necese transiri la landlimojn.Ĉar ni estas idealistoj, celantaj al tutmonda paco,al regno de l’Justeco sur la tero, ni devas kiel ebleplej ofte interrilati kun niaj ĉiulandajsamidealanoj. Pere de nia komuna lingvo devasestiĝi spirita trafluado super ĉiuj ŝtatlimoj.Konstanta interrilatado kreskigos en nia korosupernacian senton. Ĝi estos antidoto kontraŭla finacieca edukado, kiun la ŝtato trudas al ni.Ĝi estos ia spirita higieno kontraŭ la naciecajmiasmoj, kiujn ni senĉese enspiras meze de laŝovinisma atmosfero, kreita de la registaroj.Uzante kiel eble plej ofte artefaritan lingvon nienkarnigos en ni ecojn taŭgajn por igi nin verajmondcivitanoj. Ni ne povas tro taksi la graveconde tiu fakto. Tie kuŝas la esenca revoluciigeco deesperanto. Senĉese interrilatante kun niajĉiulandaj kamaradoj ni povas pro tio prave fieri,ke ni estas la plej konsekvencaj el la t. n.internaciistoj.Kiel utili la lingvon? - Por ke la kamaradoj povuprofite interrilatiĝi estas necese, ke ili estugrupiĝintaj en iu Asocio, kies centra organokolektos kaj eldonos la adresojn kaj ebligos

24

Page 25: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

ĉiuspecajn servojn: korespondado,dokumentado, kongresoj, vojaĝoj, eldono degazeto, de trafe bona literaturo, k .t. p.Se ni supozas, ke la esperantistoj estas jamgrupiĝintaj en naciaj por-esperantaj asocioj, tujestiĝas ĉe la spirito la penso pri kunligo de tiujgrupiĝoj en iun “Internacion”. La rutino estasgranda potenco, kiun oni ĉiam devaskontraŭbatali, eĉ ĉe si mem.Estas vere, ke ĝis nun ĉiuj “Internacioj” stariĝissur naciaj asocioj. Unue tion trudis al ili lanesamlingveco de la membroj; due tiuj naciajasocioj havas saman taskon: batali kontraŭ lapolitika kaj ekonomia fortoj de siaj respektivajregistaroj; dum la por-esperantaj asocioj nehavas la saman taskon, kiel tiu de per-esperanta.Estus do netrafe kompari la politikajnorganizojn kun la esperantaj.Ni ne estas malhelpataj de la lingvaj baroj; ni nehavas similan taskon, kiel tiu de la “Internacioj”.Se do ni imitus la ĝisnunan organizmanieron, nikvazaŭ similus al homo, havanta aŭtomobilon,kiun li trenigas per ĉevalo.Nia per-esperanta organizo povas logike kajcelkonforme esti nur supernacia, sennacieca.Niaj legantoj bonvolu atente pririgardi laskemon, metitan sur la sekvanta paĝo. Ili tuj

25

Page 26: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

ekvidos la diferencon, ekzistantan interinternacia kaj supernacia organizaĵoj.

La fig. 1 montras la laŭnacian organizmanieron ;la fig. 2 tiun de Sennacieca Asocio Tutmonda.Al ĉi tiu lasta, individuo povas senpere aniĝi,kvankam ne estante membro de iu ajn grupo ;dekmembra grupo povas anigi nur 8 el siajmembroj, se la 2 aliaj ne konsentas. Ĉar estaskotizo por la grupo kaj kotizo por S. A.T., laafero estas do tute facile aranĝebla. F montrasfakan organizaĵon, povantan aniĝi laŭ aparta

26

F= fako; g = grupo; I = Internacio;i = individuo; N = nacio; R = regiono.

Page 27: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

maniero, tial ke oni supozas, ke ĝi jam estasinternacie organizita.Lingvaj institucioj. - Per-esperanta organizo nepovas seninteresiĝi pri la ilo, kiun ĝi uzas.Ekpaŝante sur ĉi tiun kampon, objektivaesploranto konstatas, ke tie kuŝas plenaneorganiziteco kaj eĉ senrajteco.En la oficiala jarlibro (1920) de U.E.A. oni povaslegi : “esperanto kaj la kontrolado de ĝia evoluoestas komisiitaj al Lingva Komitato (L.K.), kiesanoj estas elektitaj de laL.K. por 9 jaroj interkandidatoj proponitaj de la Akademio. LaEsperanta Akademio estas supera labor-komisiono, elektita de la L. K. por 9 jaroj kajpotrione rebalotata ĉiun trian jaron. Dum lamilito tiuj institucioj ne funkciis kaj estasreorganizotaj".La samon diris S-ro Warden ĉe la XII-aKongreso. Kaj se oni volus funde esplori ĉi tiunpunkton, oni verŝajne alvenus al konkludo, keniaj lingvaj institucioj kuŝas sur nenia jurbazo1.Ne estas nia intenco malice ĉikaneti niajnteknikistojn. Ili daŭrigu dormeme deĵori kielgardistoj de la netuŝebleco de l’Fundamento! ....Sed eble venos tago, kiam la Esperantistarovolos serioze organizi siajn lingvajn instituciojn.

27

Page 28: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

Tiam, sed nur tiam, oni povos konsideri kiankunhelpon povos alporti nia Asocio, kaj kiansintenadon ĝi devos havi tiurilate.Ĝis tiu tempo, ni do ne atentu pri senrajtajorganoj kaj konsideru laŭsence, ne laŭvorte, laFundamenton, kiel nian solan lingvaninspiranton kaj unuecgarantianton.Kritikoj estas petataj. - Trastudante diversajnpunktojn pri nia organizota movado, ni vidis, keesperanto ne povas esti konsiderata kiel la celo denia agado, sed nur kiel ilo por atingi nian celon :la forrenversiĝon de l’kapitalisma sistemo, kiesunu el ĝiaj plej fortaj kolonoj estas la intergentamalamo - rezulto de neebla interkompreniĝointer la ĉiulandaj proletoj - kaj starigon de sociobazita sur justeco, ekvivalenteco kaj firmigata defrateca, sennacieca sento.Mi montras, ke la varbado por esperanto al niajsamidealanoj bezonigas naciajn, aŭ pli ĝustesamnacilingvajn asociojn; kaj ke, por profite uzila lingvon, estas necese: transpaŝi laeksterlandan kampon. Tial, ni, mondlingvanoj,devas krei novajn formojn de agado ; ni devasadapti nian akiritan ilon al ĝia funkcio, kajtiucele formalatenti la ĝisnunan asocisistemonde la pli malpli fiaskaj "Internacioj".Preterpasante mi ekvidigis, ke la esperantajoficialaj institucioj estas en plena neorganiziteco

28

Page 29: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

kaj eĉ sen jura bazo.Mia sola deziro estas servi la Veron. Mi kutimassubmetiĝi antaŭ la faktoj. Se oni eraris, onibonvolu montri la erarojn. Mi petas nur, ke onikonsideru objektive kaj ne sentimente lapridiskutaĵon.Oni ne forgesu, ke ni estas nun en 1921, ne en lanaskiĝa jaro de la Zamenhofa lingvo. La ilo estasnun forĝita kaj elprovita. La demando estasjena : Ĉu ne pli utilas por nia celo enkondukiesperanton en la tendaro de niaj samcelanoj, olen tiu de niaj hodiaŭaj kontraŭuloj kaj morgaŭajmalamikoj? Se oni respondas jese al tiudemando, kiaj estas la plej trafajpropagandrimedoj?Se oni pruvas al mi, ke esperanto estas per simem sufiĉa liberigilo, ke laŭpartia organizadoestas malutila al nia propagando; ke ni,mondlingvanoj, devas tamen grupiĝi laŭinternacia maniero, unuvorte, ke ni devasdaŭrige sekvi la ĝisnun trabatitan vojon, mi estaspreta kunlabori kun ĉiuj reĝoj, episkopoj,generaloj, ekzekutistoj kaj aliaj eminentuloj - kajankaŭ aliĝi al la IV-a Internacio – esperantista!Ĝis oni estas liverinta al mi konvinkigajnpruvojn, mi ne laciĝos diri al la samidealanoj :Ni fosu nian propran sulkon.

29

Page 30: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

Notoj

1 En 1909, ĉe la Barcelona Kongreso, S.ro Boirac, prezidanto dela Lingva Komitato, deklaris: "Ĝis nun ĝi (la L.K.) havis nurfidan, moralan bazon, kaj tion oni jam riproĉis al mi" (Of.Gazeto, n.ro 15, p. 129). Kaj D.ro Zamenhof, en 1911, diris:"Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povas plenumi sianagadan rolon, ĉar ili ne estas organizitaj kaj ne havis la eblonaranĝi aŭtoritatan voĉdonadon".

30

Page 31: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

31

Page 32: Eŭgeno Lanti Forla homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj

La eldona fako kooperativa estis kreitakomence de 2007, post referendumo sekveal propono en la beograda SAT-kongresode 2006. Ĝi celas faciligi la plenumon de lastatutaj taskoj de SAT per eldono dekleriga materialo, pretigita kadre dekolektiva laboro kaj kun laŭeble koheraeldonpolitiko, ankaŭ kolektive difinita.

La eldona fako estas kooperativa. Tiosignifas ke ĝi financas siajn eldonojn per laprofito akirita dum la vendo de antaŭajeldonoj. Tiu sistemo ebligas ankaŭ eldononde valoraj libroj, kies vendebleco estaslimigita.

Kvankam la eldonprezoj por la paperajeldonaĵoj de la kooperativo estas kiel ebleplej malaltaj, ili tamen certe restos tro altajpor kelkaj kamaradoj. Tial estas antaŭ-vidite senpage havigi 10 procentojn el ĉiujeldonitaj libroj al nepagipovaj kamaradoj.La eldona fako celas zorgi ankaŭ prielektronikaj eldonoj, por faciligi ladiskonigon de dokumentoj ne adaptitaj alla papera formato, kaj plu plialtigi lakvaliton de la SAT-kultura retejo.

eldona fako kooperativa de SAT