2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro,...

11
EPoKo-2/18 17.02, 17:00-19:00 Biblioteko N 10 Krasnogvardejskij blv, 1-1 Bonvenon! Paĝo 11 MiA MASI № 2 (6) – 2018 En la train sabaton de januaro la unuan fojon la Esperanta Parola Klubo (EPoKo-1/18) pasis en la Biblioteko №10, ekde la 17-a ĝis la 20-a horo. La venintoj Alisa, Aspiranto, Ivan, Norden kaj Mirina fakte surloke mem faris surprize varian programon. Ni komencis de tre interesa temo kun Ivan Sarkisov, kiu rakontis pri sia laboro en la lernejo Montessori kun 8-10-jaraj infanoj kaj ilia vizito al sinagogo. Temis ankaŭ pri la instruista trejnado, kiun Ivan pasis antaŭ ol veni al nia kunveno. Estas interesa sperto de aferaj komunikaj ludoj, eble, taŭgaj eĉ por niaj laboraj kunvenoj. Peĉjo daŭrigis la temon, menciinte sian nelongan sperton en la samtipa Montessori-infanejo. Poste li rakontis pri la vizito de la monakejo en Sergijev Posad kaj la Ĥotjkova monakejo okaze de la Bapto-Festo. Li vojaĝis duope kun la pli juba frato Saŝa. La sekva programero estis la vica surprizo de nia kreema Aspiranto. Peĉjo belege deklamis al ni la sketĉon de Julio Baghy, cetere, tre aktuala por la temo de la AMO-Seminario "Junigo kaj modernigo de la E-movado". En la sketĉo tri generacioj de esperantistoj konfliktas inter si pri evoluo de nia kara lingvo. Tre pitoreske Peĉjo rolis ĉiujn tri personaĵojn. Sekvis la ŝatata de ĉiuj lingva ludo "Ĉapelo", kompreneble, en Esperanto. La kunveno finiĝis per iom da vortlernado laŭ bildoj, ĉefe pri al neniu konataj plantoj. Estis vere bona evento, kaj ni ĉiuj decidis, ke indas daŭrigi la kunvenojn de EPoKoj en la trankvila kaj bela ejo de la biblioteko. Espereble, la sekvan fojon venos pli da partoprenantoj. PRAKTIKADO Esperanta parola klubo 20.01 EPoKo en nova ejo

Transcript of 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro,...

Page 1: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

EPoKo-2/18

17.02, 17:00-19:00 Biblioteko N 10

Krasnogvardejskij blv, 1-1 Bonvenon!

Paĝo 11 MiA MASI № 2 (6) – 2018

En la train sabaton de januaro la unuan fojon la Esperanta Parola Klubo (EPoKo-1/18) pasis en la Biblioteko №10, ekde la 17-a ĝis la 20-a horo. La venintoj – Alisa, Aspiranto, Ivan, Norden kaj Mirina – fakte surloke mem faris surprize varian programon.

Ni komencis de tre interesa temo kun Ivan Sarkisov, kiu rakontis pri sia laboro en la lernejo Montessori kun 8-10-jaraj infanoj kaj ilia vizito al sinagogo. Temis ankaŭ pri la instruista trejnado, kiun Ivan pasis antaŭ ol veni al nia kunveno. Estas interesa sperto de aferaj komunikaj ludoj, eble, taŭgaj eĉ por niaj laboraj kunvenoj.

Peĉjo daŭrigis la temon, menciinte sian nelongan sperton en la samtipa Montessori-infanejo. Poste li rakontis pri la vizito de la monakejo en Sergijev Posad kaj la Ĥotjkova monakejo okaze de la Bapto-Festo. Li vojaĝis duope kun la pli juba frato Saŝa.

La sekva programero estis la vica surprizo de nia kreema Aspiranto. Peĉjo belege deklamis al ni la sketĉon de Julio Baghy, cetere, tre aktuala por la temo de la AMO-Seminario "Junigo kaj modernigo de la E-movado". En la sketĉo tri generacioj de esperantistoj konfliktas inter si pri evoluo de nia kara lingvo. Tre pitoreske Peĉjo rolis ĉiujn tri personaĵojn.

Sekvis la ŝatata de ĉiuj lingva ludo "Ĉapelo", kompreneble, en Esperanto. La kunveno finiĝis per iom da vortlernado laŭ bildoj, ĉefe pri al neniu konataj plantoj.

Estis vere bona evento, kaj ni ĉiuj decidis, ke indas daŭrigi la kunvenojn de EPoKoj en la trankvila kaj bela ejo de la biblioteko. Espereble, la sekvan fojon venos pli da partoprenantoj.

PRAKTIKADO Esperanta parola klubo

20.01 EPoKo en nova ejo

Page 2: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

Paĝo 12 MiA MASI № 2 (6) – 2018

25.01: Dissendo de februaraj adresoj de EoPK Ni atingu 200 kaj 45! Ĉi tiu februaro estas la 12-a monato de la funkciado de la internacia MASI-projekto “Esperanta Poŝtkruciĝo”. La 25-an de marto ni festos la unujaran jubileon! Kaj – imagu, kiel estus bone, se al tiu ĉi glora dato ni havus 200 partoprenantojn el 45 landoj! Nun estas 193 el 41. Homoj – beligu la ceferojn! Aliĝu tuj al EoPK! Por ĉiu novaliĝinto Mirina kaj Markus, la organizantoj kaj prizorgantoj de la projekto, promesas premian bildkarton, kompreneble, la plej belan kaj

plaĉan! La klarigoj kaj la aliĝilo atendas vin laŭ la adreso: https://bildkarto.weebly.com/

Sed ĉe tio la premioj de la organizantoj ne limiĝas! Niaj februaraj premioj estas ligitaj kun la unua tutlanda AMO-Seminario en Rusio (vd la p. 1,2 de tiu ĉi informfoliaro). Bela koincido: la 14-a de februaro estas la Valentin-Tago – la tago de ĉiuj enamiĝintoj. Do, niaj premioj venos al la membroj de EoPK, kiuj afiŝos en Fb aŭ en vK ricevita(j)n aŭ sendita(j)n bildkarto(j)n pri la temo “Amo”!

La 25-an de januaro ĉiu EoPK-partoprenanto ricevis la novan adreson por sendi la regulan monatan bildkarton. Ni kredas, ke ĉiu diligente faros tion – ja nur ĉe tiu ĉi kondiĉo ĉiuj ricevados bildkartojn – kun varmaj salutoj en Esperanto de la homoj el la tuta mondo!

Memoru, karaj, ke ĉiu sendinto ĝojas, kiam certas, ke ria bildkarto vin atingis. Bonvolu ne forgesi raporti pri senditaj (dato, lando) kaj ricevitaj (dato, bildkart-foto, danko al la sendinto) bildkartoj en Facebook: https://www.facebook.com/groups/1421463748076350/ kaj/aŭ vKontakte: https://vk.com/bildkarto ! Se vi ne havas eblojn raporti en tiuj ĉi sociaj retoj, bonvolu raporti al la organizantoj: [email protected] .

Intertempe evoluas la Konkurso de Markus (vd MiA MASI-1(5)-2018; https://bildkarto.weebly.com/konkurso.html ) kun la premia libro en Esperanto pri vidindaĵoj de Moskvo. Por ĝi jam estis ricevitaj ĉirkaŭ 10 bildkartoj de la tuta mondo. La konkurso daŭras ĝis la starto de AMO-Seminario la 20-an de februaro! Ĉiu el ni ankoraŭ havas iom da tempo por partopreni ĝin!

Juna Amiko pri EoPK

Estas bela novaĵo: Juna Amiko – la plej bona en la mondo papera esperantlingva ĵurnalo por lernejanoj kaj komencantoj – en la novembra numero 4/2017 (153) dediĉis 4 plenajn paĝojn (p. 26-29) al la granda materialo de Jelena Nadikova pri nia Esperanta Poŝtkruciĝo. La artikolo detale priskribas la historion de la projekto, regulojn de ties funkciado kaj avantaĝojn por la partoprenantoj. La publikigaĵo estas riĉege ilustrita – per la fotoj el la vivo de MEA MASI kaj la vizitpaĝoj de la MASIa jutub-videaro “Esperanto – la unua kanalo”.

Ni multe dankas al Jelena kaj al la redaktoro de Juna Amiko Stano Marĉek pro la pupularigo de nia projekto kaj reciproke tre rekomandas al ĉiuj – sendepende de la aĝo kaj lingvoscio – aboni la ĉarman kaj tre enhavriĉan ĵurnalon! Tiucele bonvolu turni vin al Stano Marĉek – la redaktoro!

Niaj projektoj Esperanta Poŝtkruciĝo

Abonu JUNAn AMIKOn!!! [email protected]

Page 3: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

Paĝo 13 MiA MASI № 2 (6) – 2018

27.01

RdL N1/2018 okazis la 27-an de januaro en la hejmo de Sanjeto kaj Elmit. Grandan dankon al ili pro la gastigemo kaj agrabla tempopasigo! La suba listo montras, kion kiu legis, kaj legis ĉiuj alvenintoj (krom Karter, kiu foriris pli frue). Ŝajne, jam ne necesas aldoni, ke estis ankaŭ bonega pico, diversaj fruktoj kaj teo kun variaj dolĉaĵoj. Kompreneble, regis bona amika etoso kaj reciproka subteno.

1/ Дэниел Л. Эверетт. Не спи — кругом змеи! Быт и язык индейцев амазонских джунглей. — Mirina; 2/ Оливер Сакс. Музыкофилия. — Sanjeto; 3/ Габриель Г. Маркес. Сто лет

одиночества. — Elvirina; 4/ Андрей Зализняк. О профессиональной и любительской лингвистике. — Scianta; 5/ Александр Лозовой. Ошибки великих мастеров. — Elmit; 6/ Ник Саган. Лабиринты рая. — Norden. Antaŭ la amasa foriro ni sukcesis iom ludi pri divenado de daŭrigo por sufiĉe nekonataj rusaj proverboj. Laŭ la formato de la aranĝo, ĉio pasis en la rusa lingvo. NB! Ĉar la lasta sabato de la sekva monato trafas al APERo-12, ni okazigu la Rondo de Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo!

2.02 La 2-an de februaro MEA MASI publikigis en sia Esperanto: la unua kanalo la grandan filmraporton pri la 8-a sesio de la KER-ekzameno, okazinta pasintjare. La filmeto konsistas el deko da intervjuoj kun la partoprenintoj tuj post ilia eliro el la ekzamenejo. Parolas ankaŭ la organizantoj: Svetlana Smetanina, la ĉefrespondeculo pri la KER-ekzameno en Moskvo, kaj Irina Gonĉarova, la MASI-kunordiganto kaj kunorganizanto de la moskvaj KER-sesioj. Rekaptu la pozitivan amikan etoson, kiu ĉiam regas en la moskvaj ekzamen-sesioj! Kaj, kompreneble, ne preterlasu la sekvan KER-ekzamenon! Intervjuas Estonta (Sofja Zareckaja) kaj Mirina (Irina Gonĉarova). Filmadon okazigis ĉiuj ĉeestintaj MASIanoj, muntis la filmon la neanstataŭigebla Karter (Aleksandr Basov).

NIAJ PROJEKTOJ Rondo de Legado

NIAJ PROJEKTOJ MEA MASI en jutubo

RdL N2: mardo, 27.02, 19:00

La sekva KER-ekzameno okazos en Moskvo la 16-an de majo 2018.

Ĉiuj estas invitataj kontroli siajn E-sciojn kaj partopreni nian feston!

Page 4: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

Paĝo 14 MiA MASI-2(6)-2018

La 10-an de decembro 2017 dum la 12-a Moskva Lingva Festivalo en la prezentado de

Esperanto ni konatiĝis kun la 14-jara lernejano Pavel Dolgopolov, kiu nomas sin

Spertanto. La junulo mem lernis Esperanton en la sama 2017-a jaro kaj multe

praktikas la lingvon en interreto. Inter cetere li ekkunlaboris kun Muzikumu, la

Telegram-grupo, kies iniciinto Andrej Buzikov regule petas nin afiŝi kreaĵojn de la

teamo en diversaj Esperantaj vK-grupoj — kaj ni ĉiam volonte tion faras. Spertanto

aliĝis al MEA MASI, kaj nun ni proponas al via atento lian rakonton pri lia aktivadoj ĉe

Muzikumu.

Dinosaŭroj kaj ceteraj Se mi dirus, ke Du Dinosaŭroj estas rusa infana kanto, ne multaj el vi divenus, pri kiu kanto temas. Jes,

ĝi estas tute nekonata, sed — kredu — sufiĉe amuza. Tamen mi, sciante pri tia kanto kaj eĉ memorante preskaŭ la

tutan tekston, foje ekvolis traduki ĝin en Esperanton. Fakte, tio estis mia unua traduko, kaj mi ne tre sukcesis

komence. Sed poste mi montris la rezulton al Andrej Buzikov (kiun nun mi tre dankas). Kaj ni kune plibonigis kaj

finfaris la tekston.

Certe, mi ne skribus pri ĉio ĉi, se finfine oni ne sukcesus plene

efektivigi la ideon. Kaj je tio al mi helpegis eĉ ne unu homo, sed teamo.

Tiu teamo nomiĝas Muzikumejo. Ĝi estas specifa grupo en Telegram

por fari Esperantajn kantojn. Kutime oni aldonas muzikfilmeton al ĉiu

kanto kaj alŝutas ĝin al la Youtube-kanalo. La kanalo nomiĝas same:

Muzikumejo. Mi aliĝis al la grupo, kaj ĝuste tiun filmeton pri dinosaŭroj

ni faris. La filmeton por la kanto kreis mia frato Mikaelo, la teamano

Pablo Busto kantis kaj gitarludis.

Kiam mi aliĝis, Muzikumejo

jam ekzistis dum preskaŭ unu jaro. En la

Youtube-kanalo nun estas ankaŭ aliaj ĝiaj

produktaĵoj: Mi ŝatas vin (Me gustas tú), Kiel mirinda mond' (What a wonderful

world), Lulkanto de Ursino (Колыбельная медведицы).

Ni ĉiam penas aligi kiel eble pli da diverslingvaj subtekstoj al la kantoj, por ke

homoj el multaj landoj kaj eĉ neesperantistoj povu facile spekti la videojn. Por tio ni

petas helpon de denaskaj parolantoj. Tio estas tre grava kaj necesa afero.

Krome, de tempo al tempo Muzikumejo alŝutas videojn kun listo de plej bonaj Esperantaj kantoj de certa

periodo. Oni determinas ilin per voĉdonado.

AKTIVADO Muzikumejo

Page 5: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

Paĝo 15 MiA MASI № 2 (6) – 2018

05.01.2018 Irina Gonĉarova

Kiam la vivo nekompreneblas, kiel Esperanto por la publiko… Miguel de Unamuno. “Nebulo”. Teatro Mossovet. Reĝisoro Ilja Nosoĉenko

En la artikolo pri la Rondo de Legado №9 (MiA MASI № 3 /2018, p.12) mi rakontis pri la surpriza peto pri traduko en Esperanton, kiu venis al mi de la juna reĝisoro de la fama moskva teatro Mossovet. Ilja Nosoĉenko la unuan fojon en la historio prezentis la romanon de Miguel de Unamuno “Nebulo” sur la rusa scenejo. Unu el la personaĵoj de la romano, la teoria anarkiisto kaj hejma filozofo Don Fermino ĉe la unua renkono kun la ĉefheroo seninterrompe parolas al li en Esperanto, per kio multe konfuzas la ĝeneman junulon. Mi tradukis la fragmenton kaj en la teatra sonregistrejo kelkfoje voĉigis ĝin, laŭ ĉiuj reguloj de profesia sonregistrado. Estis tre interese por mi almenaŭ iomete partopreni la procezon de spektaĵpreparado.

La premiero okazis la 5-an de januaro, kaj mi sidis en la plenplena halo, en la centro sur la dua vico. Kaj en la programo belis la informo: “Консультант: Ирина Гончарова (Московская эсперанто-ассоциация МАСИ)”. La teatraĵo tre plaĉis al mi, multe pli, ol la romano. Estas tre saĝe kaj moderne farita. Artistoj rolas brile… Kaj tiu fragmento en Esperanto estis perfekta!

Post la spektaĵo mi dankis al Ilja kaj inter cetere skribis: Nia scenaĵo en Esperanto estas tre bona. Sed. Ĉu estas kompreneble al la publiko, kiucele ĉeestas tiom granda peco en nekonata lingvo? Kial vi decidis enigi tiun ĉi fragmenton en la teatraĵon? Ja la stranguleco de nia anarkiisto sen tio estas evidenta (alvorte, li estas eble la plej simpatia personaĵo, li estas ĉarmulo).

Jen kiel respondis Ilja: Введена в спектакль эта сцена не ради того, чтобы как-то Фермина раскрыть, а чтобы для Аугусто сделать ситуацию острее — это препятствие для него на пути к знакомству с Эухенией. И метафора в некотором роде того, как он не понимает жизни, того, что вокруг происходит. Для него зачастую все, что вокруг говорится, звучит как для зрителей эсперанто))) / Tiu ĉi fragmento estas enigita en la teatraĵon ne por iel malkovri Ferminon, sed por komplikigi la situacion por Aŭgusto – tio estas la baro por li survoje al konatiĝo kun Eŭhenia. Kaj la metaforo iusence por montri, ke li ne komprenas la vivon, tion, kio ĉirkaŭ li okazas. Ofte por li ĉio, kio estas parolata ĉirkaŭ li, sonas kiel Esperanto por la publiko.

Ankoraŭ demando: Ĉu malfacilis por la artisto alproprigi la tekston, ĉu multe li turmentiĝis? “Насчет того, как репетировали сцену на эсперанто: сначала собрали ее на русском и очень долго играли с русскими словами, потом, когда артист выучил текст, и по действиям, по эмоции все освоил, он просто стал на эсперанто говорить. Учил сам, дома, с записи. В общем, отрепетирована и придумана сцена на русском. Эсперанто как-то довольно легко его подменил, буквально за одну репетицию. / Pri tio, kiel oni provludis la fragmenton en Esperanto. Komence ĝi estis kompilita en la rusa kaj tre longe ludita kun rusaj vortoj, poste, kiam la artisto ellernis la tekston, kaj kiel agi, kaj emocie, li simple ekparolis Esperante. Li lernis mem, hejme, de la sonregistraĵo. Do, provludita kaj elpensita la fragmento estis en la rusa. Esperanto sufiĉe facile ĝin anstataŭigis, laŭvorte – dum unu provludo.

Post kiam mi tradukis la tekston kaj proponis mian helpon pri prononcado, Ilja skribas: Ирина, спасибо огромное за ответ, за помощь, за оперативность — это сверх всяких ожиданий! Особенно, что вы готовы помочь и с работой над произношением… Я просто счастлив. / Irina, dankon grandegan pro la respondo, pro la helpo, pro la tuja plenumo – tio estas super ĉiuj atendoj! Speciale pro tio, ke vi pretas helpi ankaŭ pri la prononcado… Mi estas simple feliĉa. Mi multe bedaŭras, ke tiu ĉi belega historio finiĝis… Ĝi donacis al mi novajn travivaĵojn kaj grandan plezuron. Kaj momentan komunikiĝon kun tre talenta, malferma, emocia kaj sincera homo.

Mi esperas, ke baldaŭ ni kompanie vizitos la teatraĵon. Kiu kun mi? Aliĝu!

INFORMADO Esperanto en moskva teatro

Page 6: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

Paĝo 16 MiA MASI № 2 (6) – 2018

08.01.2018 Irina Gonĉarova

La 8-an de januaro 2018 estis 120 jaroj ekde la naskiĝo de mia kara amata avinjo Tatjana Kuzjminiĉna Kulakova. Tatjana Kulakova (fraŭline — Toĉilkina) naskiĝis la 8-an de januaro 1898 en la Siberia urbo Omsko, en la familio de sukeraĵisto. Ŝiaj gepatroj nokte bakis bulketojn kun sekvinberoj, papavo, ĉokolado kaj fruege matene portis ilin al la uzina enirejo por vendi al la laboristoj, irantaj al la unua laboralterno. Ŝi finstudis en gimnazio kaj en la 1916-a jaro al ŝi bonŝancis trafi la Bestuĵev-kursojn por fraŭlinoj en Sankt-Peterburgon, kie ŝi entuziasme studis en

la histori-filologia fako. Inter cetere ŝi aŭskultis la prelegojn de I.A. Boduen de Kurtene, kiu rakontis al la kursaninoj pri Esperanto. La mondfama lingvisto sukcesis flamigi per Esperanto la junan koron de Tatjana por tuta ŝia vivo. La ŝtormaj revoluciaj eventoj de la 1918-a en Sankt-Peterburgo ruinigis ankaŭ la “burĝan” kursejon, kaj Tatjana Toĉilkina revenis al la naskiĝurbo. Tamen, samkiel multaj studintinoj de la Bestuĵev-kursoj, ŝi sukcesis iĝi instruistino pri la rusa lingvo kaj literaturo en mezlernejo. Ĉu samtempe, pli frue, aŭ poste, sed ŝi aliĝis al la urba Esperanto-klubo, kun ĝia ardoplena junularo, revanta pri la tutmonda internaciismo. Inter la klubanoj estis la samideano Pjotr Kulakov, mola, delikata intelektulo kun saĝa atentoplena rigardo de la grizaj okuloj, sinĝena antaŭ la afereca kaj je du jaroj pli aĝa ŝi. Tamen pasis konatiĝperiodo, kaj ŝi eknomis lin Ŝtala, kaj li ŝin — Ĉielarka. En la 1920-a jaro ili geedziĝis sen viziti preĝejon. La nupta festo ne estis ankaŭ komsomola. Ĝi estis Esperanta, kaj la du gesamideanoj ĵuris pri la reciproka amo sub la verda standardo. Ili restis fidelaj unu al la alia ĝis la lasta spiro, kaj ĝis la lasta spiro ili restis fidelaj al la idealoj de sia juneco: la lingvo Esperanto, la Interna Ideo, la internaciismo kaj la tutmonda paco. En la 1923 naskiĝis la filo Viktor, en la 1927-a la filino Svetlana, mia amata karmemora

panjo. Pjotr Ivanoviĉ oficis kiel sekretario en la urba administrejo, Tatjana Kuzjminiĉna instruis la rusan lingvon kaj literaturon, intercetere dum dek jaroj — en la Kursoj por la milic-komandantaro (nun la Omska akademio de Ministerio de la internaj aferoj de Rusio). Ne restis multa tempo por Esperanto, tamen en la familio la

Datoj 120 jaroj al Tatjana Kulakova

Nikolaj JaroŝenkoBestuĵevka. 1883

Page 7: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

Paĝo 17 MiA MASI № 2 (6) – 2018 kara lingvo sonis ĉiutage, kaj, plej verŝajne, estis instruata de Tatjana Kuzjminiĉna en sociaj rondetoj.

Evidente, la Esperanta aktivado restis en la familio, ja ial en la mornaj 30-aj jaroj de la stalinaj reprezalioj en ilia hejmo troviĝis stokoj da Esperantaj libroj kaj vortaroj, kiujn la geedzoj enmurigis por kaŝi en sia ligna loĝdomo. En la postmilita periodo kaj la 50-aj jaroj mia avinjo iom post iom reestablis ligojn kun sovetiaj esperantistoj kaj aktive ekkorespondis, en la 6o-aj ŝi abonis Esperantajn revuojn, ankaŭ eksterlandajn. En la 1960-a jaro mortis mia bonkora avo Pjotr Ivanoviĉ Kulakov, kaj

la avino transloĝiĝis al Soĉi, kie jam delonge loĝis mia panjo Svetlana Petrovna kaj mi. Kaj en Soĉi Esperanto iĝis la ĉefa okupo de mia avinjo. Ŝi ekinstruis nian lingvon en urbaj kursoj kaj firmigis la funkciadon de la soĉia Esperanta klubo, multe helpata de sia fervora lernanto Volodja Bespalov.

Inter cetere, ŝi aktivegis en la Dendroparko, amikiĝis kaj konstante kunlaboris kun Ludmila Dmitrijenko — la estrino de la parka unikaĵo — la Arbo de Amikeco, kie ili kune okazigis Esperantajn eventojn kaj eĉ la greftadon de famaj esperantistoj sur la Esperanta Arbo. Intertempe kreskis mi, kaj mia avinjo formis tutan mian vivon, en mia juneco inkliniginte min al Esperanto. Sed tio estas jam mia historio...

La 25-an de januaro estas tutrusia Tago de studentaro, ligita kun la nomo de la ortodoksa sanktulino Tatjana. Ŝi estis romanino kaj en la jaro 226 suferis torturojn kaj mortis kiel martiro pro sia kredado je Kristo. En 1755 estis fondita Moskva ŝtata universitato. La ukazon pri ĝia fondo la rusia imperiestrino Elizabeto subskribis la 24-an de januaro 1755, kaj ĉi tiu dato ankaŭ ligiĝis kun la nomo de Tatjana. Ekde 2005 la 25a de januaro estas oficiala “Tago de rusia studentaro”. Ni kore gratulas ĉiujn Tatjanojn, kiuj jam membras en MEA MASI, kaj ankaŭ tiujn, kiuj baldaŭ aliĝos! Karaj, estu feliĉaj!

Datoj Tago de Tatjana, Tago de studentaro

Page 8: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

Paĝo 18 MiA MASI № 2 (6) – 2018

Sekvos iom nekutimaj celebraĵoj. La du januaraj naskiĝintoj – Tatjana Fjodorova (Rivera, 10.01) kaj Dmitrij Bogatov (laŭ la memelektita kromnomo – Ŝiro, 29.01) ne respondos la tradiciajn demandojn, ni diru – pro la tektikaj kialoj. Iliaj naskiĝtagoj respeguliĝas ĉi tie per represado de la du materialoj: el la VK-socia grupo Свободу Дмитрию Богатову! https://vk.com/freebogatov” kaj el la sendependa bulteno Libera folio http://www.liberafolio.org/

10.01 Rivera (Tatjana Fjodorova)

La amo forĝas batalantojn

«Вот и всё, вы свободны, приносим вам свои извинения», — эти слова должны были прозвучать в СК 27.01, когда Дмитрия Богатова знакомили с компьютерной экспертизой. Эта экспертиза шла с весны и была единственной надеждой следствия найти хоть какое-то доказательство причастности Димы к инкриминируемым ему преступлениям. Теперь окончательно — ни одного доказательства в деле нет, кроме совпадающего IP-адреса. Однако никто перед Димой не извинился ни за месяцы в СИЗО, ни за больше полугода под домашним арестом. Более того: ни проверка на детекторе лжи, показавшая невиновность заключённого, ни заявление со стороны следствия, что более нет оснований содержать Диму даже под домашним арестом, не сняли с него обвинения и подозрения в призывах к террористическим действиям! Расследование упорно продолжается… Когда же здравый смысл восторжествует? 10-го января - день рождения у жены Димы Богатова Тани Федоровой. Диме чертовски повезло с женой. Вот уже почти год как началось бессмысленное и беспощадное преследование математика Димы Богатова за чужие экстремистские публикации. За это время Таня выросла в настоящего правозащитника, научилась давать интервью, писать отличные тексты, добилась внимания многих известных людей к проблеме Димы. Её энергии хватало на борьбу за честь и достоинство мужа, против вопиюще необоснованных, шокирующее абсурдных обвинений, да еще и оставалось, чтобы утешить родственников Димы — так и не пришедших в себя от неожиданного удара и глухоты следствия. А параллельно Таня продолжала научную деятельность в Российской Академии наук. Мы поздравляем Таню с днем рождения, желаем ей скорейшего освобождения мужа и той самой справедливости, в которую невозможно перестать верить, хотя реальность каждый раз разочаровывает.

Таня, мы всегда рядом, даже когда кажется, что все забыли про #FreeBogatov и отвлеклись на иные проблемы.

Привет Диме и отличного праздника! С лучшими пожеланиями,

Команда #freeBogatov

и все-все, кто переживают за исход вашего дела. А это тысячи. И тысячи людей по всему миру! https://zona.media/news/2018/01/24/bogatov

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

NIAJ HOMOJ Januaraj naskiĝintoj

Korajn gratulojn okaze de la naskiĝtagoj, karaj! Feliĉon kaj esperantemon!

Page 9: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

Paĝo 19 MiA MASI № 2 (6) – 2018

29.01 Ŝiro (Dmitrij Bogatov)

La 29-an de januaro nia samasociano kaj amiko Dmitrij Bogatov iĝis 26-jara. Du tagojn antaŭ la dato li estis liberigita el hejma aresto – kaj rajtis do telefoni kaj intercetere diri, ke ili kun la edzino Tanja intencas, kiel ĉiam, partopreni APERon. Post pli ol ok monatoj da nerajto aliri la komputilon, nun li disfosas la elektronikan poŝton, kaj estis decidite, ke la respondojn al niaj tradiciaj naskiĝtagaj demandoj li kaj Tatjana faros sekvontjare. Kaj dume ni republikigu la artikolon de Kalle Kniivilä el la sendependa bulteno Libera Folio.

Dmitrij Bogatov liberigita el hejma aresto

La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestita en Moskvo en aprilo 2017, nun estas liberigita el hejma aresto. Tamen plu daŭras la krimesplorado pro liaj suspektataj “alvokoj al terorismo”. Dmitrij Bogatov estis arestita en Moskvo komence de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo. Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo ”ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”. Laŭ lia advokato la alvokoj estis publikigitaj el pli ol cent malsamaj IP-adresoj, el kiuj nur unu estas tiu de la loĝejo de la akuzato. Aldone la publikigoj sub tiu nomo daŭris ankaŭ post la aresto de Dmitrij Bogatov. Bogatov havis en sia hejma servilo elirnodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto, kaj tra tiu nodo pasis la mesaĝoj de ”Ajrat Baŝirov”. Dum la krimesplorado, kiu komenciĝis en aprilo 2017, la krimteknikistoj provis trovi en la konfiskitaj komputiloj, aliaj aparatoj aŭ memoriloj de Bogatov pruvon pri tio, ke li mem sendis la malpermesitajn mesaĝojn. La 24-an de januaro tamen iĝis konate, ke la teknikistoj ne trovis ajnan indikon pri tio, ke li persone kulpus pri la mesaĝoj, nek entute ajnajn kontraŭleĝajn materialojn. La informon ricevis la novaĵagentejo TASS de anonima fonto proksima al la krimesplorado, kaj ĝin konfirmis al Medizona la advokato de Dmitrij Bogatov. En aprilo la prokuroro argumentis, ke Bogatov devas resti en la arestejo ĝis la fino de la jura proceso, ĉar li havas bonajn komputadajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planis veturi al Esperanto-aranĝo en Italio. Dmitrij Bogatov efektive restis en la esplorarestejo ĝis julio. Tiam li pro sanproblemoj estis kondiĉe liberigita el la arestejo kaj anstataŭe restis arestita en sia hejmo. La hejma aresto estis poste longigita ĝis la fino de januaro 2018. Dum la hejma aresto li ne rajtis forlasi sian loĝejon sen la permeso de la krimesploristo, nek uzi komunikilojn, inkluzive interreton. La krimesploristoj nun ne petis novan longigon de la hejma aresto, laŭ la fontoj de TASS ”ĉar mankis kialo por tio”, kaj sekve ekde la 31-a de januaro Dmitrij Bogatov jam estas libera eliri kaj uzi la reton kiel li volas. La krimesplorado tamen plu daŭras, kaj Bogatov restas suspektata pri ”alvokoj al terorismo”.

Membroj de la Moskva Esperanto-asocio MASI ĉeestis preskaŭ ĉiujn malfermitajn juĝ-procesojn pri la afero por persone subteni la arestiton, kaj regule vizitadis Dmitrij en lia hejmo, ‒ rakontas Irina Gonĉarova, kunordiganto de MASI. – Tie eĉ dufoje estis organizita tradicia MASI-aranĝo ”Rondo de Legado” kaj kelkfoje tablaj ludoj. Ankaŭ kelkaj MASIanoj aktive partoprenis la internacian kampanjon, fotadon kun la ŝildo Liberon al Dmitrij Bogatov. Tia fotado estis organizita de Irina Gonĉarova ankaŭ dum la SAT-kunveno en UK-102 en Seulo. – Gravas ke estu demetitaj ĉiuj akuzoj ‒ ne simpla liberigo, ‒ komentas Irina Gonĉarova al Libera Folio.

Page 10: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

Paĝo 20 MiA MASI № 2 (6) – 2018

15.01 Sentima Kuraĝ (Ksenija Telmanova)

Привет всем!

1/ Kiam vi decidis lerni Esperanton, kion vi deziris ricevi?

Сразу скажу: об эсперанто я узнала случайно, из электронной листовки в одной популярной игре. Не то, чтобы я всегда интересовалась языками, но случай с игрой был достаточно интересным, что и заставило меня углубиться в тему. Что я хотела получить от эсперанто? Возможность понимать. Изучение языков расширяет сознание: ты оперируешь новыми, неведомыми тебе ранее словами, ты начинаешь видеть вещи, что за этими словами скрываются, в новом свете.

2/ Kiel vi lernis la lingvon?

Язык я изучала на разговорном эсперанто-курсе FaRo-47, сыгравшем огромную роль в формировании «аппарата понимания» и сломавшем

коммуникативный барьер: на других языках (польском и английском) говорить также стало легче. Я просто больше не боюсь открыть рот и издать звук — именно благодаря шоковой терапии погружения в язык всё получилось как нельзя лучше.

3/ Kion Esperanto aldonis al via vivo?

Эсперанто, как и любой другой язык, объединяет под своими флагами целое сообщество — и здесь это даже не люди, живущие на одной территории, но множество единомышленников, сделавших свой выбор самостоятельно. Я люблю московское сообщество эсперантистов, с которым лучше всего знакома — это многогранное, пёстрое и глубокое по своей сути сообщество. Ну и конечно же всегда приятно осознавать себя частью всего этого лингвистического праздника жизни!

17.01 Riskem Sentim (Maksim Silantjev)

1/ Kiam vi decidis lerni Esperanton, kion vi deziris ricevi?

Вообще я решил изучать эсперанто в 2007 году. Я работал в детском лагере в Анапе, и там я познакомился с девушкой из города Чебоксары, которая знала эсперанто и активно участвовала в разных эсперанто мероприятиях. Мы много общались, и я понял, что эсперанто является языком, который позволяет общаться людям из разных стран, объединенным определенной идеей. Я решил, что это прекрасно, и я тоже хочу научиться этому языку, путешествовать по разным странам и общаться с интересными людьми.

2/ Kiel vi lernis la lingvon?

Я долго пытался самостоятельно изучать язык по учебнику, но дальше базового набора слов я не уходил. У меня обычно не хватало терпения. В 2016 году я записался на FaRo-46 и смог познакомиться с эсперанто ближе. Сейчас я говорю на эсперанто не хуже, чем на английском.

3/ Kion Esperanto aldonis al via vivo?

Благодаря эсперанто я познакомился с новым языком, с интересными людьми, смог лучше понять мировоззрение эсперантистов. И принять участие в организации прекрасных мероприятий — Московских фестивалей языков, где все языки и народы в равной степени уважаемы.

NIAJ HOMOJ Januaraj naskiĝintoj

Korajn gratulojn okaze de la naskiĝtagoj, karaj! Feliĉon kaj esperantemon!

Page 11: 2018 PRAKTIKADO Esperanta parola klubo · 2018. 2. 7. · Legado N2-2018 la la 27-an de februaro, marde, ekde la 19-a horo, en iu libera spaco en la centro de Moskvo! NIAJ PROJEKTOJ

Paĝo 21 MiA MASI-2(6)-2018

02.01. Gratulo okaze de la Nova Jaro venis el Berlino, de la plej unuaj MASIaj aktivuloj. La iama studento de MASI Boris Eliasson kaj iama SEJM-aktivulo, Esperanta poeto, iam eĉ REU-prezidento Grigorij Arosev konatiĝis en Esperanta Klubo MASI kaj amikas ĝis nun.

03.01. Kelkaj homoj vizitis la familion de siaj geamikoj en ilia apudmoskva hejmo por konatiĝi kun la nova membro de la familio – la eta Iluŝa – kaj gratuli la gepatrojn – Igor Kozlov kaj Nataŝa Nikolaeva (la fama Misa) – okaze de la 8-jariĝo de la geedziĝo. Ili konatiĝis dum MASI-aranĝoj kaj plurajn jarojn estis niaj aktivuloj.

05.01. Ni renkontiĝis kun la unika MASIanino - Benita Elektema (Alla Kudrjaŝova). Kial unuka? Ĉar ŝi partoprenis FaRon-1! Tio okazis en la jaro 2000, antaŭ 17 jaroj... Nun ŝi loĝas en Italio.

02.02 venis la foto el la flughaveno Domodedovo. Niaj karaj samasocianoj Ilja Gnusarjov kaj Tanjo Stepanova estas flugontaj al sia unua sesio en la Esperanta fakultato de Mickeviĉ-Universitato en Poznano (Pollando). Multajn sukcesojn, karaj!!!

06.02 – afiŝado de MiA MASI-1/5-2018: https://miamasi.weebly.com/ 07.02 – Leciono 7_FaRo-50_Biblioteko N 10, 18:30 10.02 – KoRo-1/2018_restoracio ”Mu-mu” (Arbat, 4), 17:00 11.02 – Leciono 8_FaRo-50_Biblioteko N 10, 16:00 14.02 – Leciono 9_FaRo-50_Biblioteko N 10, 18:30 14.02 – Tago de sankta Valentino – Tago de ĉiuj enamiĝintoj 14.02 – Tago de donacado de libroj 14.02 – Tago de komputilistoj 17.02 – EPoKo-2/2018_Biblioteko N 10, 17:00 17.02 – Tago de spontanea rivelado de bonkoreco 18.02 – Leciono 10_FaRo-50_Biblioteko N 10, 16:00 20-23.02 – La unua tutrusia AMo-Seminario, Jerŝovo 21.02 – Tutmonda tago de ekskursgvidanto 23.02 – Tago de defendantoj de la Patrujo 24.02 – Naskiĝtago de Elvirina (Jelena Bereĵkova) 24.02 – Naskiĝtago de Bravaslav (Vjaĉeslav Ĉetverikov) 22-25.02 – APERo-12, Jerŝovo 25.01 – 1-jariĝo de EoPK; dissendo de martaj adresoj 26.02 – Tutmonda tago ne nehasteco 27.02 – Rondo de Legado N 2/2018_ .... : 16:00

KALENDARO por la februaro 2018

Januaraj fotoj rakontas